La amuza interparolo finighis per agrabla surprizo por Natasha. Margarita Nikolavna iris en la dormochambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da shtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Shi diris al Natasha, ke ankauh shi volas prezenti trukon, donacis al Natasha la shtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke shi havas nur unu peton, ke Natasha ne kuru sur shtrumpoj lauh Tverskaja kaj ne auhskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disighis.

Komforte dors’apoginte sin sur la mola segho en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis lauh Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen auhskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antauh shi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis chirkauhen, chu iu auhdas ilin, kaj plu flustris ian sensencajhon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta che la fenestro, duonvoche rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la cherkon per nigra tuko…

— Nekredeble, — mirante flustris la malgranda, — tio estas senprecedenca… Do, kion faris Jheldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

— Kriminalistoj… skandalo… nu, pura mistiko!

El tiaj forshirighintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiauh matene ighis shtelita el la cherko! Do, tial tiu Jheldibin nun tiel klopodas. Kaj ankauh ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la prishtelita mortinto.

— Chu ni ankorauh havos tempon por trovi florojn? — zorgis la malgranda. — Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, chu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo shtelita el cherko, kaj shi ekghojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj shi sidis sur benko che la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke shi vidis la Maneghon.

Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontrauh la brilaj sunradioj, shi rememoris sian hodiauhan songhon, rememoris kiel, antauh ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, shi sidis kun li sur tiu sama benko. Ghuste kiel tiam apud shi kushis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiauh li ne estis chi tie, kaj tamen kun li senvoche interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Chu vi chesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis… Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstatauhante lin: «Vi estas libera… Chu mi vin tenas?», poste objhetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberighos».

Homoj pasis preter Margarita. Viro jhetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de shiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de shia benko. Sin kuraghiginte li ekparolis:

— Definitive, hodiauh estas bonega vetero…

Sed shi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu shin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazauh strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»

Melankolie shi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, shin pushis kontrauh la brusto. «Jes, okazos!» La ondo pushis shin denove, kaj tiam shi komprenis, ke ghi estas son’ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare auhdighis proksimighantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano pashe rajdanta preter la ghardenkrado, poste pied’iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur ghi cherko tute kovrita per florkronoj; che la anguloj de la sharghoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Ech malgrauh la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la cherkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizaghon. Precipe rimarkebla tio estis che la civitanino, kiu staris che la pli proksima malantauha angulo de la cherkveturilo. Shiaj dikaj vangoj shajnis shveligataj el interne de iu pika sekreto, en shiaj engrasighintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Shi mienis tiel, kvazauh shia pacienco tuj krevos, shi palpebrumos kaj diros: «Chu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankauh la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied’iris post la funebra auhtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, auhskultante silentighi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo… Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenauh tion, chu li vivas auh ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizaghoj?»

Перейти на страницу:

Похожие книги