Antauh chio ni malkashu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivachjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Chio, kion la majstro diris pri shi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li ghuste shin priskribis. Shi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus chion ajn por shanghi sian vivon kontrauh tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis auhtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etaghon de charma ghardenhava palaceto che unu el la stratetoj apud Arbat’. Rava loko! Chiu povas konvinkighi pri tio, sufichas ja viziti la ghardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon — la domo ankorauh ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis acheti chion, kio al shi plachis. Inter la konatoj de shia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tushis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia loghejo. Resume… shi estis felicha, chu? Ech ne unu minuton! De kiam, deknauhjara, shi edzinighis kaj ekloghis en la palaceto, shi ne konis felichon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj chiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorchistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, shi diris la veron, shi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstatauhi la pseuhdogotika palaceto nek ghia aparta ghardeno nek la mono. Shi lin amis, shi diris la veron. Ech mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremighi che la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam shi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro — feliche, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, char tiu ne revenis je la antauhfiksita tempo — kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Shi faris chion serchante lian spuron, kaj memkomprene shi trovis nenion. Tiam shi revenis en la palaceton kaj plu loghis tie.

— Jes, jes ja, tia sama eraro! — diradis Margarita vintre, sidante che la kameno kaj rigardante en la fajron, — kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezajho! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfelicha Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Chiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, char fakte: kio estus shanghita, se en tiu nokto shi estus restinta che la majstro? Chu shi lin savus? Ridinde! — ni ekkrius, sed ni tion ne diru antauh la malesperighinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron ghis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kauhzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam ighis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, shi vekighis preskauh je la tagmezo en sia dormochambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekighinte Margarita ne ekploris, malkiel shi ofte faris, char chi-matene shi vekighis kun la antauhsento ke hodiauh, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antauhsenton, shi kovis kaj flegis ghin en sia animo, zorgante, ke ghi shin ne forlasu.

— Mi kredas! — solene flustris Margarita, — mi kredas! Io okazos! Ghi nepre devas okazi, char kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kashitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, char nenio povas dauhri eterne. Kaj krome, mia songho estis auhgura, pri tio mi certas.

Tiel shi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antauh la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La songho, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Chi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj shi neniam songhis pri la majstro. Nokte li shin ellasadis, kaj shi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en shia songho.

En la songho shi vidis nekonatan pejzaghon — senesperan, mornan, sub malserena chielo de frua printempo. Shi vidis tiun distauhzitan, flosantan chielachon, kaj sub ghi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetacho; sub ghi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime — inter arboj, trans legomghardeno — traba kromdometo, chu aparta kuirejo, chu banejo, chu la diablo scias kio. Chio chirkauhe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis ech unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo auh besto. Tute infera loko por vivulo!

Перейти на страницу:

Похожие книги