— Berlioz M.A., — auhdighis apude iom naza vira vocho, — la prezidanto de
Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidighis kiam shi observis la procesion kaj, supozeble, distrite shi vochdiris sian lastan demandon.
Dume la procesio malrapidighis, vershajne, haltigate de semaforo.
— Jes, — diris la nekonata civitano, — stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!
— Kial, lia kapo? — demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan chemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn shuojn kaj bulchapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustposho, kie la viroj kutime portas tuketon auh fontoplumon, montrighis chirkauhronghita koka osto.
— Nu, bonvolu vidi, — klarigis la rufulo, — hodiauh matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forshtelis.
— Tamen kiel chi tio povis okazi? — malgrauhvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.
— La diablo scias, kiel! — senghene respondis la rufulo, — cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni ghin elshtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus ghin bezoni, tiun kapon!
Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen shin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.
— Atendu, — subite shi kriis, — kiu Berlioz? Chu tiu de la hodiauhaj gazetoj?
— Nu certe, certe…
— Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la cherkon? — demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.
— Memkomprene, literaturistoj!
— Kaj vi konas ilin vizaghe, chu?
— Chiujn, — respondis la rufulo.
— Diru, — demandis Margarita, kaj shia vocho ighis obtuza, — chu estas inter ili la kritikisto Latunskij?
— Kiel li povus foresti? — respondis la rufulo, — jen li staras, la lasta en la kvara vico.
— Chu la blondulo? — shi demandis strechante la okulojn.
— Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la chielo.
— Tiu simila al dominikano, chu?
— Jes, ghuste!
Margarita chesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.
— Mi vidas, — ridetante ekparolis la rufulo, — ke vi malamas tiun Latunskijon.
— Estas ankorauh iuj, kiujn mi malamas, — tradente respondis Margarita, — sed paroli pri tio ne estas interese.
Dume la procesio ekiris pluen, post la pied’irantoj trenighis auhtomobiloj, plejparte vakaj.
— Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!
Margarita surprizighis:
— Chu vi min konas?
Anstatauh respondi la rufulo salute svinglevis sian bulchapelon.
«Perfekte rabista fizionomio!» pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.
— Tamen mi vin ne konas, — shi diris seke.
— Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.
Margarita palighis kaj shancelighis malantauhen.
— Endus tuj komenci per tio, — shi diris, — anstatauh babili sensencajhojn pri fortranchita kapo! Vi volas min aresti, chu?
— Nenion similan! — ekkriis la rufulo. — Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.
— Mi nenion komprenas, kian aferon?
La rufulo rigardis chirkauhen kaj diris sekreteme:
— Mi estas sendita por inviti vin por la hodiauha vespero.
— Vi deliras, kien inviti?
— Al tre eminenta alilanda nobelo, — impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.
Margarita ekkoleregis:
— Jen nova homspeco: strata parigisto. — Shi ekstaris kaj pashis for.
— Belan taskon mi havas! — ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en shian dorson: — Stulta ino!
— Kanajlo! — shi replikis sin returninte, kaj ekauhdis de malantauh si la vochon de la rufulo:
— La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia… Perdighis Jershalaim, la granda urbo, kvazauh ghi neniam ekzistis en la mondo… Do, perdighu vi mem kun via chirkauhbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu chi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!
La vizagho de Margarita blankighis, shi revenis al la benko. La rufulo rigardis shin per duonfermitaj okuloj.
— Mi nenion komprenas, — shi mallauhte ekparolis, — nu, pri la folioj oni povis iel ekscii… penetri, spioni… Natasha estas subachetita, chu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? — la vizagho de Margarita dolore kuntirighis kaj shi demandis: — Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?
— Jen tedajho, — grumblis la rufulo kaj pli lauhte li diris: — pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidighi.
Shi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankorauh unu fojon:
— Kiu vi estas?
— Nu bone, mia nomo estas Azazello, tio tutegale ja nenion al vi diras.
— Vi diros al mi, chu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?
— Ne, — seke respondis Azazello.
— Sed pri li, chu ion ajn vi scias? — shi flustris pete.