— Nu, ni supozu, ke jes.

— Mi petegas, diru almenauh tion, chu li vivas? Ne turmentu.

— Nu, vivas li, vivas, — respondis Azazello nevolonte.

— Dio!

— Sen emocioj kaj shrikoj, mi petas, — malserenighinte diris Azazello.

— Pardonu, pardonu, — murmuris la nun obeema Margarita, — mi, vere, kolerighis kontrauh vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon… Mi ne havas antauhjughojn, tion vi kredu, — shi malgaje ridetis, — sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili… Krome, mia edzo… Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon, tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon…

Malgrauh evidenta enuo Azazello finauhskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:

— Bonvolu unu minuton silenti.

Margarita obeeme silentighis.

— Mi invitas vin al alilandano tute sendanghera. Kaj ech ne unu animo scios pri tiu vizito. Chi tion, — la vocho de Azazello ighis ironia, — mi al vi garantias.

— Sed kial li min bezonas? — kajhole demandis Margarita.

— Tion vi ekscios pli malfrue.

— Mi komprenas… mi devos min al li doni, — diris Margarita penseme.

Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:

— Estu certa, chiu ajn virino en la mondo revus pri tio, — la fizionomion de Azazello tordis rikano, — sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.

— Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! — en sia perplekso Margarita ekkriis tiom lauhte, ke al shi turnighis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, — kaj per kio vizito al li povas min interesi?

Azazello sin klinis al shi kaj signifoplene flustris:

— Nu, la intereso estas tre granda… Vi profitos la okazon…

— Kio? — ekkriis Margarita, kaj shiaj okuloj rondighis, — chu mi ghuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?

Azazello silente kapjesis.

— Konsentite! — impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, — mi iros ien ajn!

Azazello elspiris aeron, kvazauh liberigite je peza shargho, retrojhetis sin al la benk’apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur ghi entranchitan, kaj ekparolis ironie:

— Malfacila gento, la virinoj! — li shovis la manojn en la poshojn kaj etendis la gambojn antauhen. — Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus ghin havi, li estas charmulo…

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

— Chesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj… Mi estas malfelicha homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi jhuras — nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro chiuj chi malkompreneblajhoj…

— Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, — grimacis Azazello, — ankauh mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, auh malsuprigi onklon el la loghejo, auh iun pafmurdi, auh simila bagatelajho, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamighinta virino — ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, chu vi venos?

— Mi venos, — simple respondis Margarita.

— Tiam bonvolu ricevi, — diris Azazello. Li elposhigis rondan oran skatoleton kaj prezentis ghin al Margarita: — kashu do, shovu ghin ien, ja oni nin rigardas. Vi ghin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljunighis pro la aflikto. (Shi ekrughighis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiauh nokte, ghuste je la duono post la nauha, bonvolu malvesti vin ghisnude kaj enfroti tiun shmirajhon sur la vizagho kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros chion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos ghis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Chu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

— Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro ghia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min achetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

— Kion do vi ankorauh diras? — sufokate de incitigho Azazello preskauh siblis, — chu chio rekomencighas?

— Ne, atendu!

— Redonu al mi la pomadon.

Shi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj dauhrigis:

— Ne, atendu… Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas chion pro li, char alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! — kaj batinte sian bruston shi ekrigardis al la suno.

— Redonu, — furioze siblis Azazello, — redonu ghin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

— Ho ne! — ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, — mi konsentas chion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la shmirajho, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

— Ba! — subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la ghardenkrado, ien montrante per la fingro.

Перейти на страницу:

Похожие книги