— Mi impetis, — rakontis Behemoto, — en la kunsidan salonon — tiun kun la kolonoj,
— Denove galimatio, — rimarkis Voland.
— Mi obeeme konsentas kaj daurigas, — respondis la kato, — do, la pejzaĝo. Nenion pluan eblis elporti el la salono, la flamo jam ŝprucis sur mian vizaĝon. Mi kuris en la provizejon kaj savis la salmon. Mi kuris en la kuirejon kaj savis la kitelon. Mi opinias,
— Kaj kion faris Kerubjev dum via marodado? — demandis Voland.
— Mi helpis la fajrobrigadon,
— Ah, se estas tiel, do oni devos konstrui ĉion denove.
— Oni konstruos,
— Nu, restas nur deziri, ke la nova konstruaĵo estu pli bona ol la antaua, — rimarkis Voland.
— Tiel estos,
— Vi pri tio al mi kredu, — aldonis la kato, — ja mi estas lauregula profeto.
— Ĉiel ajn, ni estas ĉi tie,
Voland silente sin levis de la tabureto, aliris la balustradon kaj tie sola, turninte la dorson al sia sekvantaro, longe rigardis la foron. Poste li revenis de la rando, sin residigis sur la tabureton kaj diris:
— Estos neniaj ordonoj, vi faris ĉion kion vi povis, kaj ĉi momente mi ne bezonas viajn servojn. Vi povas ripozi. Tuj venos fulmotondro, la lasta fulmotondro, ĝi finfaros ĉion finfarotan, kaj ni ekvojos.
— Tre bone,
La fulmotondro pri kiu parolis Voland jam densiĝis sur la horizonto. Nigra nubego leviĝis okcidente, duonigis la sunon, poste kovris ĝin tute. Sur la teraso friskiĝis. Baldau iĝis mallume.
Tiu mallumo, veninta de la okcidento, kovris la egan urbon. Malaperis la pontoj, la palacoj. Ĉio malaperis, kvazau ĝi neniam ekzistis en la mondo. La tutan ĉielon trakuris unu fajrofadeno. Poste bato skuis la urbon. Ĝi ripetiĝis, komenciĝis la fulmotondro. Oni ne plu distingis Volandon en la ŝtorma konfuzo.
Ĉapitro 30
Tempas! Tempas!
— Ĉu vi scias, — diris Margarita, — hierau nokte, ĝuste kiam vi endormiĝis, mi legis pri la mallumego veninta de Mediteraneo… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila. Al mi ŝajnas, ke tuj ekpluvos. Ĉu vi sentas la friskon?
— Ĉio ĉi estas tre bona kaj brava, — respondis la majstro fumante kaj per la mano disbatante la fumon, — kaj la idoloj, Dio zorgu pri ili… sed kio estos plu, tion mi tute ne komprenas!
La interparolo estis dum la sunsubiro, ĝuste kiam Levio Mateo aperis antau Voland sur la teraso. La fenestreto de la kelo estis malfermita, kaj se iu estus enrigardinta, lin surprizus la stranga aspekto de la interparolantoj. Margarita surhavis nur la nigran mantelon, metitan rekte sur la nudan korpon, kaj la majstro plu estis en sia malsanuleja negliĝo. Tiu ekstravaganco havis simplan kialon: Margarita ne povis surmeti ion alian, ĉar ĉiuj ŝiaj vestoj restis en la palaceto, kaj kvankam ĝi situis tuto proksime, tamen tien iri por preni siajn aĵojn estis afero absolute nepensebla. Koncerne la majstron, kies vestaro retroviĝis en la ŝranko, kvazau li neniam estus forestinta, li simple ne volis sin alivesti, elvolvante antau Margarita sian penson, ke tuj-tuje komenciĝos ia plej absurda misaĵo. Cetere, li tamen estis razita, la unuan fojon post tiu autuna nokto (en la kliniko oni stopligis lian barbon per tondomaŝino).
Ankau la ĉambro aspektis tre strange, kaj orientiĝi en ĝia ĥaoso estis tre malfacile. Sur la tapiŝo kuŝis manuskriptoj, manuskriptoj okupis la sofon. En la brakseĝo ĝibis la dorso de forlasita libro. Sur la ronda tablo estis primetita vespermanĝo kaj kelkaj boteloj staris inter almanĝaĵoj. Kiel estiĝis tiuj delikataĵoj kaj vinoj sciis nek la majstro nek Margarita. Vekiĝinte ili trovis ĉion ĉi preta sur la tablo.
Dorminte ĝis la sabata sunsubiro, kaj la majstro, kaj lia amikino sin sentis tute refortiĝintaj kaj freŝaj, escepte nur unu postsignon de la hierauaj aventuroj: ilin ambau malklare doloretis la maldekstra tempio. Aliflanke, konsiderindaj ŝanĝoj okazis koncerne ilian psikon, tion povus konstati ĉiu, kiu estus subauskultinta ilian interparolon en la kela loĝejo. Tamen subauskultantoj ja ne estis. La malgranda korto havis ĝuste tiun avantaĝon, ke ĝi ĉiam estis senhoma. Ĉiun tagon la saliko kaj la tilioj, verdiĝante trans la fenestro, verŝis pli intensan printempan odoron, kaj kun kelkaj enblovoj de la ĵus komenciĝinta venteto ĝi penetris en la kelon.