Reestiĝis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamiĝi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaĝoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.

Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ĝia muro venis argilmakulita malserena ĉifonulo, nigrabarba, surhavanta ĥitonon kaj memfaritajn sandalojn.

— Ba! — ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, — malpleje oni atendus vidi cin ĉi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?

— Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, — tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.

— Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? — severe demandis Voland.

— Ĉar mi malvolas ke ci havu bonan tagon, — audace respondis la veninto.

— Tamen ci devos akcepti mian prosperon, — obĵetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian buŝon. — Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultaĵon, kaj mi diros al ci, en kio ĝi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Ĉu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Ĉu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante ĉiujn arbojn kaj ĉion vivan, pro cia fantazio ĝui la nudan lumon? Ci estas stulta.

— Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, — respondis Levio Mateo.

— Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo ĵus menciita: ci estas stulta, — diris Voland, kaj demandis: — nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?

— Li min sendis.

— Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?

— Mi ne estas sklavo, — kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, — mi estas lia disĉiplo.

— Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel ĉiam, — replikis Voland, — sed la aferoj pri lauj ni parolas ne ŝanĝiĝas pro tio. Do…

— Li legis la verkon de la majstro, — diris Levio Mateo, — kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Ĉu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?

— Nenio estas por mi malfacila, — respondis Voland, — kaj ci bone tion scias. — Post mallonga medito li demandis: — Sed kial vi lin ne prenas ĉe vin en la lumon?

— Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, — malgaje diris Levio.

— Diru al li, ke tiel estos farite, — respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: — Nun forlasu min senprokraste.

— Li petas ke ankorau ŝin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, — unuafoje la voĉo de Levio sonis petege.

— Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.

Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:

— Flugu al ili kaj ĉion aranĝu.

Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la ŝtonplatoj de la teraso audiĝis paŝoj, gajaj voĉoj, kaj antau Voland prezentiĝis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis ŝarĝita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaĝon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulaĵo, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karboniĝis.

— Saluton, messire, — kriis la senlaca duopo, kaj Behemoto eksvingis la salmon.

— Tre belaj, — diris Voland.

— Messire, vi nur imagu, — ekscitite kaj gaje kriis Behemoto, — oni prenis min por marodulo!

— Juĝante lau la objektoj de vi alportitaj, — diris Voland rigardante la pejzaĝon, — vi efektive estas marodulo.

— Ĉu vi kredos, messire… — sincervoĉe ekparolis Behemoto.

— Ne, mi ne kredas, — mallonge respondis Voland.

— Messire, mi ĵuras, mi faris heroaĵojn por savi kiel eble plej multe, kaj jen ĉio savita.

— Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? — demandis Voland.

Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malĝoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la ĉielo. Beliemoto ekkriis:

— Misteraĵo! Ni sidis kviete, pace manĝetis… Kaj subite pif! Paf! — aliĝis Kerubjev, — Pafoj! Freneziĝinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!

— Sed la devkonscio, — reprenis Behemoto, — venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!

— Ah, vi revenis, ĉu? — diris Voland. — Nu certe, sekve la konstruaĵo forbrulis ĝisfunde.

— Ĝisfunde! — afliktite konfirmis Kerubjev, — tio estas, lauvorte ĝisfunde, messire, ĝuste kiel vi bonvolis trafege tion esprimi. Restis nenio krom kelkaj karboniĝintaj brulstumpoj!

Перейти на страницу:

Похожие книги