Ĉiuj tri portis sian glason al la lipoj kaj faris grandan gluton. Tuj la antauŝtorma lumo malheliĝis en la okuloj de la majstro, lia spiro haltis paralizite, li sentis, ke venas lia fino. Li ankorau vidis sian morte paliĝintan amikinon senhelpe etendi al li la brakojn, poste lasi la kapon fali sur la tablon, poste sinki sur la plankon.

— Venenisto, — ankorau sukcesis krii la majstro. Li volis kapti tranĉilon de sur la tablo por ponardi Azazellon, sed lia mano senforte glitis sur la tablotuko, ĉio ĉirkaue iĝis nigra kaj poste tute malaperis.

Kiam la venenitoj kvietiĝis, Azazello ekagis. Unue li impetis eksteren tra la fenestro kaj post kelkaj momentoj jam estis en la palaceto, kie loĝis Margarita Nikolavna. Ĉiam fidinda kaj diligenta, li volis kontroli, ĉu ĉio estas tauge aranĝita. Kaj li konstatis, ke ĉio ja estas en ordo. Li vidis edzinon, malserenan, atendantan la revenon de sia edzo, paŝi el sia dormoĉambro, subite paliĝi, per konvulsia movo meti la manon sur la koron. Senhelpe kriinte:

— Nataŝa! Iu ajn… al mi! — ŝi falis sur la plankon de la salono apud la pordo de la kabineto.

— Ĉio ordas, — diris Azazello. Post unu momento li estis apud la faligitaj geamantoj. Margarita kuŝis vizaĝe sur la tapiŝo. Per siaj feraj manoj Azazello turnis ŝin kvazau pupon kaj plantis sian rigardon en ŝian vizaĝon. Sub liaj okuloj la vizaĝo de la venenitino estis ŝanĝiĝanta. Eĉ en la densiĝanta antauŝtorma krepusko videblis, ke ĝi perdas la efemeran strabismon sorĉistinan, la kruelecon kaj la troecon de la trajtoj. La vizaĝo de la mortintino heliĝis kaj fine ŝia rabbesta rikano nuddenta iĝis virineca sufergrimaco. Tiam Azazello disigis ŝiajn kunpremitajn blankajn dentojn kaj verŝis en la buŝon kelkajn gutojn da tiu sama vino, per kiu li ŝin venenis. Ŝi ekspiris, sen lia helpo sidiĝis kaj malforte demandis:

— Kial, Azazello, kial? Kion mi faris al vi?

Ŝi vidis la majstron kuŝi, ekskuiĝis kaj flustris:

— Tion mi ne atendis… murdulo!

— Neniel, ne, ja tute ne, — respondis Azazello, — tuj li ekstaros. Ah, kial vi estas tiel ncrvoza!

Margarita kredis al li sen heziti, tiel konvinka estis la voĉo de la rufa demono. Ŝi salte surpiediĝis, forta kaj viva, kaj helpis trinkigi vinon al la kuŝanto. Malferminte la okulojn, tiu sombre rigardis kaj malamege ripetis sian lastan vorton:

— Venenisto…

— Ah! Insulto estas la plej kutima rekompenco pro bona laboro, — respondis Azazello, — ĉu vi estas blinda? Retrovu do fine vian vidkapablon.

Ĉi tiam la majstro sin levis, ĵetis ĉirkauen rigardon vivan kaj serenan, kaj demandis:

— Sed kion signifas tiu novo?

— Ĝi signifas, — respondis Azazello, — ke jam tempas. Jam tondras, ĉu? Malheliĝas. La ĉevaloj stamfas, skuiĝas la malgranda ĝardeno. Adiauu la kelon, rapide adiauu.

— Ah, mi komprenas, — diris la majstro rigardante ĉirkauen, — vi nin mortigis, ni estas malvivaj. Aĥ, kiel tio estas inĝenia! Kiel ĝustatempa! Nun mi komprenas ĉion.

— Ho, pardonon, — respondis Azazello, — ĉu vin mi audas? Ja via amikino nomas vin majstro, ja vi pensas, kiel do vi povus esti malviva? Ĉu por konscii sin viva nepras sidi en kelo surhavante kitelon kaj malsanulejan kalsonon? Ridindaĵo!

— Mi komprenis ĉion, kion vi diris, — ekkriis la majstro, — ne plu parolu! Miloble vi pravas.

— Voland! — aliĝis al li Margarita, — la granda Voland! Li ĉion elpensis multe pli bone ol mi. Sed la romanon, — ŝi kriis al la majstro, — vian romanon prenu kun vi, kien ajn vi flugu.

— Senbezone, — respondis la majstro, — mi ĝin memoras parkere.

— Ĉu neniun… eĉ ne unu vorton el ĝi vi forgesos? — demandis Margarita sin premante al la majstro kaj forviŝante la sangon de lia vundita tempio.

— Estu trankvila. De nun mi neniam ion ajn forgesos, — li respondis.

— Do, fajron, — ekkriis Azazello, — la fajro, de kiu ĉio komenciĝis, kaj per kiu ni ĉion finas.

— Fajron! — timige kriis Margarita. La kela fenestro ekklakis, ventpuŝo ŝovis la kurtenon flanken. En la ĉielo ektondris lakone kaj gaje. Azazello ŝovis sian grandkrifan manon en la fornon, eligis fumantan ŝtipon kaj ekbruligis la tablotukon. Poste li ekbruligis stakon de malnovaj gazetoj sur la sofo, poste manuskripton kaj la kurtenon sur la fenestro. La majstro, jam ebriigita de la baldaua rajdo, ĵetis libron de breto sur la tablon, hirtigis ĝiajn foliojn sur la brulanta tablotuko, kaj la libro gaje ekflamiĝis.

— Brulu, forbrulu antaua vivo!

— Brulu, sufero! — kriis Margarita.

Перейти на страницу:

Похожие книги