— Do, bravege, — kun faciliĝo diris Stravinskij, — kaj ĉar vi estas normala, ni rezonu logike. Ni konsideru vian hierauan tagon, — ĉi tiam li turnis la kapon kaj oni tuj donis al li la folion pri Ivano. — Serĉante nekonatan homon, kiu sin prezentis al vi kiel personon akceptitan ĉe Poncio Pilato, vi plenumis hierau la sekvajn agojn, — Stravinskij komencis fleksi, unu post alia, siajn longajn fingrojn, rigardante jen sur la liston, jen al Ivano, — vi pendigis ikoneton sur la bruston. Ĉu fakto?

— Fakto, — malserene jesis Ivano.

— Falante de barilo vi lezis vian vizaĝon. Ĉu? Vi venis en restoracion tenante en la mano brulantan kandelon, en nuraj subvestoj, kaj en la restoracio vi iun batis. Oni vin ligis kaj veturigis ĉi tien. De ĉi tie vi telefonis al la miliciejo kaj petis sendi mitralojn. Poste vi provis ĵeti vin el la fenestro. Ĉu? Nun venas la demando: ĉu eblas, tiel agante, iun kapti au arestigi? Nu, se vi estas homo normala, vi mem respondos: nepre ne. Vi volas eliri de ĉi tie, ĉu? Estu lau via plaĉo. Tamen permesu al mi vin demandi: kien vi iros de ĉi tie?

— Al la milicio, nature, — respondis Ivano, ĉi foje malpli firme kaj iom konfuzite sub la rigardo de la profesoro.

— Ĉu rekte de ĉi tie?

— Jes ja.

— Do, sen antaue viziti vian hejmon, ĉu? — rapide demandis Stravinskij.

— Por tio mi ne havas ja tempon! Dum mi faros vizitojn li forŝteliĝos!

— Klare. Kaj pri kio vi unuavice parolos en la miliciejo?

— Pri Poncio Pilato, — respondis Ivano Nikolaiĉ, kaj liajn okulojn vualis malhela nebulo.

— Do, bravege! — ekkriis Stravinskij konvinkite; sin turninte al la barbetulo li ordonis: — Teodoro Vasiljeviĉ, bonvolu elhospitaligi civitanon Senhejmulo kaj transportigu lin en la urbon. Sed la ĉambron oni ne okupu, kaj ne necesas ŝanĝi la littolaĵojn. Post du horoj civitano Senhejmulo ree estos ĉi tie. Do, — li turnis sin al la poeto, — sukceson al vi mi ne deziras, ĉar je tiu sukceso mi neniom kredas. Ĝis la baldaua revido! — Li sin levis kaj lia sekvantaro moviĝetis.

— Kial mi ree estos ĉi tie? — maltrankvile demandis Ivano.

La profesoro ŝajnis atendi tiun demandon, li tuj residiĝis kaj diris:

— Tial, ke kiam vi en kalsono venos en miliciejon kaj deklaros, ke vi renkontis homon, kiu persone konis Poncion Pilaton, oni tuj reveturigos vin ĉi tien kaj vi denove trafos en ĉi tiun ĉambron.

— Kial temu pri kalsono? — demandis Ivano perplekse rigardante ĉirkauen.

— Precipe pri Poncio Pilato. Tamen ankau pri la kalsono. Ĉar la publikan havaĵon ni reprenos kaj redonos al vi viajn vestojn. Nu, vi estis venigita ĉi tien en kalsono, kaj viziti vian loĝejon vi neniel intencas, kvankam mi aludis al vi pri tio. Aldonu al tio Pilaton… kaj la kazo estas kompleta!

Ĉi tiam io stranga okazis pri Ivano Nikolaiĉ. Lia volo ŝajnis fendiĝi, li sentis sin malforta kaj preta peti konsilon.

— Kion do mi f aru? — li demandis senkuraĝe.

— Ah! Bravege, — respondis Stravinskij, — jen tre prudenta demando. Nun mi diros al vi, kio reale al vi okazis. Hierau iu forte vin timigis kaj konsternis per la rakonto pri Poncio Pilato kaj ceteraj aferoj. Nervozigite kaj tute ekster vi, vi kuras tra la urbo rakontante pri Poncio Pilato. Tute nature, oni prenas vin por frenezulo. Nur unu rimedo nun povas vin savi: plena kvieto. Kaj nepre vi devas resti ĉi tie.

— Tamen necesas lin kapti! — jam petvoĉe ekkriis Ivano.

— Bone, sed kial vi mem ĉion faru? Surpaperigu ĉiujn viajn suspektojn kaj akuzojn kontrau tiu homo. Nenio estas pli facila ol transdoni vian deklaron al la kompetenta instanco kaj se, kiel vi opinias, temas pri krimulo, ĉio baldau klariĝos. Tamen mi metas la kondiĉon, ke vi ne streĉu vian kapon, kaj provu malpli pensi pri Poncio Pilato. Homoj inventas plej eksterordinarajn historiojn; nu, ne ĉiun oni kredu!

— Komprenite, — decidmiene deklaris Ivano, — mi petas doni al mi plumon kaj paperon.

— Donu al li paperon kaj mallongan krajonon, — ordonis Stravinskij al la dika virino; kaj al Ivano li diris: — Tamen mi konsilas al vi hodiau nenion skribi.

— Ne, hodiau, nepre hodiau, — maltrankvile ekkriis Ivano.

— Nu, bone. Tamen ne lacigu la cerbon. Kion vi ne sukcesos fari hodiau, tion vi f aros morgau.

— Sed li eskapos!

— Ho ne, — senhezite replikis la profesoro, — certe li ne eskapos, tion mi garantias. Kaj bone memoru, ke ĉi tie ni ĉiel vin helpos, kaj ke sen nia helpo vi nenion atingos. Ĉu vi min audas? — li demandis kun subita emfazo kaj ekprenis ambau manojn de Ivano Nikolaiĉ. Tfenante ilin en la siaj li longe, fikse rigardis Ivanon en la okulojn kaj ripetadis: — Ni helpos vin… ni helpos vin… ĉu vi min audas?… Ni helpos vin… Vi faciliĝos. Ĉi tie estas kviete, trankvile… Ni helpos vin…

Ivano Nikolaiĉ subite oscedis, lia vizaĝo malstreĉiĝis.

— Jes, jes, — li diris nelaute.

— Do, brave, — lau sia kutimo konkludis Stravinskij kaj sin levis, — ĝis revido! — li premis la manon de Ivano kaj, jam elirante, li turnis sin al la barbetulo kaj diris: — Jes, la oksigenon ja provu… kaj la banojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги