Post kelkaj momentoj Ivano ne plu vidis kontrau si la profesoron nek lian sekvantaron. Malantau la fenestra dratreto, en la tagmeza sunlumo belis la ĝoja printempa pin’arbaro transborda, kaj pli proksime brilegis la rivero.

<p>Ĉapitro 9</p><p>Kerubjevaĵoj</p>

Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov, prezidanto de la loĝoasocio de la domo n-ro 302-bis ĉe la strato Sadovaja en Moskvo, kie loĝis la forpasinto Berlioz, ekde la ĵusa nokto inter la merkredo kaj la ĵaudo estis en frenezigaj klopodoj de l’ kapo ĝis piedoj.

Kiel ni jam scias, je la noktomezo al la domo venis la komisiono en kies laboro partoprenis Ĵeldibin, oni elvokis Nudokrudovon, informis lin pri la morto de Berlioz kaj de li akompanate iris en la apartamenton n-ro 50.

Tie la kornisiono plenumis sigeladon de la mamiskriptoj kaj de la apartenaĵoj de la mortinto. Nek Grunjo, la mastrumistino, nek la frivola Latronov tiutempe estis en la apartamento. La komisiono sciigis al Nikanoro Ivaniĉ, ke la manuskriptojn de la mortinto ĝi forportos por klasado, ke lia loĝejo, tio estas tri ĉambroj (la eksaj kabineto, salono kaj la manĝoĉambro de la juvelistvidvino), transiras je la dispono de la loĝoasocio, ke la propraĵoj de la mortinto restu en la indikita loĝejo ĝis la heredontoj estos determinitaj.

La informo pri la morto de Berlioz supernature rapide diskoniĝis en la tuta domo, kaj ĵaude, de la sepa horo matene, asocianoj komencis telefoni al Nudokrudov kaj iom poste lin viziti por prezenti skribajn pretendojn je la loĝejo de la forpasinto. Dum du horoj Nikanoro Ivaniĉ akceptis tridek du tiajn skribajn deklarojn.

Ili entenis petegojn, minacojn, kalumniojn, denuncojn, promesojn plenumi la riparojn je sia kostopago, atentigojn pri neeltenebla malvasteco kaj pri hororoj de loĝado en unu apartamento kun banditoj. Aparte menciindas la animskua en sia artismo priskribo de forrabo, rekte en jakpoŝon, de pelmenoj pretigitaj por kuirado en la apartamento n-ro 31, du minacoj pri memmortigo kaj unu konfeso pri sekreta gravedo.

Fojon post fojo oni vokis Nudokrudovon en la antauĉambron de lia apartamento, oni prenis lin je la maniko, ion flustris, palpebmmadis kaj promesis sin montri dankerna.

Tiu turmento dauris la tutan matenon, ĝis nelonge post la tagmezo, kiam Nikanoro Ivaniĉ eskapis el sia apartamento kaj provis rifuĝi en la administrejo, apud la stratpordego; tamen rimarkinte gvatantojn ĉe la oficejo li fuĝis ankau de tie.

Grandpene sin malembarasinte je kelkaj personoj, kiuj kuris post li tra la asfaltizita korto, la prezidanto sin kaŝis en la sesa enirejo kaj suriris la kvinan etaĝon, kie situis la malbenita apartamento n-ro 50.

Sur la ŝtuparplaceto la dikulo Nudokrudov haltis por retrovi spiron, poste sonorigis, sed neniu malfermis. Li sonorigis duan fojon, poste trian, komencis grumbli kaj nelaute sakri. Sed la pordo plu restis fermita. Lia pacienco krevis, kaj elpoŝiginte la rezervan ŝlosilfaskon administrejan, li per sia estrula mano malfermis la pordon kaj eniris.

— Hej, mastrumistino! — kriis Nikanoro Ivaniĉ en la duonlumo de la antauĉambro. — Kiu do estas via nomo… Grunjo, ĉu? Ĉu vi estas for?

Neniu respondis.

Tiam Nudokrudov forigis la sigelon de la pordo de la kabineto, prenis el sia teko faldmezurilon kaj paŝis en la kabineton.

Li faris ja paŝon en la kabineton sed haltis en surprizego ĉe la sojlo kaj eĉ ekŝanceliĝis.

Ĉe la tablo de la mortinto sidis nekonata civitano, maldika kaj longa, kun kvadratita jako, ĵokea kaskedo kaj nazumo… nu, tiu sama.

— Kiu vi estas, civitano? — konsternite demandis Nudokrudov, — Ba! Nikanoro Ivaniĉ! — kriegis la neatendita civitano per akra kaprotenoro kaj, salte ekstarinte, li salutis la prezidanton per subite trudita manpremo. Tamen tiu varma saluto neniel ravis Nudokrudovon.

— Pardonon, — li ekparolis suspekteme, — kiu vi estas, civitano? Ĉu vi estas oficialulo?

— Ah, Nikanoro Ivaniĉ, — ekkiris la nekonato per kore intima tono, — kio estas oficialulo kaj kio estas privatulo? Ĉio ĉi dependas de la vidpunkto el kiu oni rigardas la aferon, ĉio ĉi, Nikanoro Ivaniĉ, estas konvencia kaj malfirma. Hodiau oni estas persono neoficiala, kaj morgau, ek! — oficiala! Kaj ankau la malo povas okazi, Nikanoro Ivaniĉ, eĉ tre facile!

Tiu konsidero neniom kontentigis la prezidanton de la domkomitato. Homo nature suspektema, li konkludis, ke la rezonanta antau li civitano ĝuste estas persono neoficiala, kaj verŝajne, eĉ senokupa.

— Tamen kio do vi estas? Kiu estas via familinomo? — pli kaj pli malmilde demandadis Nudokrudov kaj eĉ faris paŝon kontrau la nekonaton.

— Mia f amilinomo, — respondis la civitano neniom impresite de la severa tono de la prezidanto, — estu, ekzemple, Kerubjev. Interalie, ĉu vi dezirus iom manĝeti, Nikanoro Ivaniĉ? Tute senceremonie! Ĉu konsentite?

— Pardonon, — diris Nudokrudov indigniĝante, — pri kiaj manĝetoj vi parolas ĉi tie? (Endas agnoski, ke bedaurinde la prezidanto estis nature iom maldelikata.) Restadi sur la metraro de la mortinto estas malpermesite! Kion vi faras ĉi tie?

Перейти на страницу:

Похожие книги