— Bonvolu do sidiĝi, Nikanoro Ivaniĉ, — kriaĉis la civitano sen malpleja konfuziĝo kaj sin kurbigis prezentante seĝon al Nudokrudov.

Tute furioziĝinte, Nikanoro Ivaniĉ repuŝis la seĝon kaj blekegis:

— Ĉu vi diros finfine, kio vi estas?

— Se vi deziras, mi havas la honoron plenumi la oficon de interpretisto ĉe la persono de alilandano rezidanta en ĉi tiu apartamento, — sin prezentis la civitano atribuinta al si la nomon de Kerubjev, kunklakigante la kalkanumojn de siaj neciritaj, ruĝetaj ŝuoj.

La buŝo de Nudokmdov larĝe malfermiĝis. La estado de alilandano en tiu apartamento, kaj ankorau kun interpretisto, konsistigis por li perfektan surprizon, tial li postulis eksplikon.

La interpretisto volonte eksplikis. La alilanda artisto, sinjoro Voland, estis afable invitita de la direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanoviĉ Latronov, loĝi en lia apartamento por la dauro de siaj prezentadoj, do proksimume unu semajnon, pri kio Latronov ĝuste hierau skribis al Nikanoro Ivaniĉ, petante lin registri la alilandanon por provizora loĝado en la domo dum li mem, Latronov, forveturos en Jalton.

— Nenion ajn li al mi skribis, — en granda miro diris la prezidanto.

— Nu, tamen vi fosu en via teko, Nikanoro Ivaniĉ, — mielvoĉe proponis Kerubjev.

Nudokrudov levetis la ŝultrojn, malfermis la tekon kaj trovis tie la leteron de Latronov.

— Kiel povis okazi, ke mi tute pri ĝi forgesis? — stultamiene rigardante la malfermitan koverton murmuris la prezidanto.

— Ordinara afero, kara Nikanoro Ivaniĉ, tute ordinara afero! — ekĉirpis Kerubjev. — Distriĝemo, distriĝemo, kaj trolaciĝo, kaj hipertensio, nia kara amiko Nikanoro Ivaniĉ! Mi mem estas terure distriĝema. Iun tagon, ĉe pokaleto, mi rakontos al vi kelkajn faktojn el mia biografio, vi krevos de rido!

— Kiam do Latronov forveturos al Jalto?

— Jam, jam li forveturis! — ekkriis la interpretisto, — li, pardonon, jam ruliĝegas! La diablo scias, kie li jam estas! — la brakoj de Kerubjev turniĝis kvazau aloj de venta muelejo.

Nudokrudov deklaris, ke li devas vidi la alilandanon, sed la interpretisto respondis rifuze: absolute maleble. Li estas okupita. Li dresas la katon.

— La katon, se vi deziras, mi povas al vi montri.

Tion Nikanoro Ivaniĉ malakceptis, kaj la interpretisto tuj prezentis al li surprizan sed tre interesan proponon.

Konsidere ke sinjoro Voland nepre malvolas loĝi en hotelo, kaj krome, ke loĝospacon li kutimas havi vasta, ĉu la loĝoasocio konsentos lui al li, ĝuste por unu semajno, tio estas por la dauro de liaj prezentadoj en Moskvo, la tutan apartamenton, do ankau la ĉambrojn de la mortinto?

— Por li tio ja estas egala, por la forpasinto, — flustre ŝuŝis Kerubjev, — ja konsentu, Nikanoro Ivaniĉ, li tiun ĉi loĝejon jam ne bezonas, ĉu?

Iom perplekse Nudokrudov obĵetis, ke normale la alilandanoj devas loĝi en Metropole, neniel en privataj loĝejoj…

— Ja mi diras al vi, — arde flustris Kerubjev, — li estas kapricema kiel mil diabloj! La sinjoro malvolas! La sinjoro malŝatas la hotelojn! Jen ĝis kie mi ilin havas, tiujn turistojn alilandajn! — intimtone plendis Kerubjev, puŝante la dikfingron en sian vejnozan gorĝon, — nekredeble, kiom da malbona sango al mi ili faris! Enlasite en la landon, tia ulo au ĉion prispionas, kiel plej fia kanajlo, au per siaj kapricoj tute fortrivas oniajn nervojn: tio ĉi ne taugas, tio f or ne konvenas!.. Dum por via asocio, Nikanoro Ivaniĉ, tio estas pura gajno kaj evidenta profito. Ja pri mono li tute ne zorgas, — Kerubjev ĵetis rigardon ĉirkauen kaj flustris al la prezidanto: — li estas milionulo!

La propono de la interpretisto havis evidentan sencon praktikan, ĝi estis tre serioza propono, sed io mirinde malserioza estis kaj en lia parolmaniero, kaj en liaj vestoj, kaj en tiu hida, tute senutila nazumaĉo. Tio kauzis malklaran sed ĝenan impreson en la animo de la prezidanto, kaj tamen li decidis akcepti la proponon. Ĉar la financa stato de la asocio prezentis, ho ve, nemalgrandan deficitegon. En la autuno estis aĉetenda mazuto por la vaporhejtado, sed kontrau kiaj groŝoj — tion sciis neniu. Kun la mono de la turisto oni eble povus elturniĝi. Sed la praktikema kaj prudenta prezidanto deklaris, ke antau ĉio li devos akordigi la aferon kun la Alilandanburoo.

— Kompreneble! — ekkriis Kerubjev. — Certe, akordigo ja estas nepraĵo. Jen la telefono, Nikanoro Ivaniĉ, tuj akordigu! Kaj pri la mono vi vin ne ĝenu, — li aldonis flustre, kondukante la prezidanton en la antauĉambron al la telefono, — se ne lin, kiun do pagigi! Se vi vidus lian vilaon en Nico! Promesu al mi, ke jam ĉi somere, dum via sekva vojaĝo eksterlanden, vi speciale venos ĝin vidi — vi ploros pro admiro!

La afero pri la alilandano aranĝiĝis pertelefone kun rapideco eksterordinara, tute konsterninta la prezidanton. Evidentiĝis, ke oni jam scias pri la intenco de sinjoro Voland loĝi en la privata loĝejo de Latronov, kaj havas nenian obĵeton.

— Do, eminente! — blekegis Kerubjev.

Перейти на страницу:

Похожие книги