Iom malspritigite de lia ĉirpado, Nudokrudov deklaris, ke la loĝoasocio konsentas ludoni al artisto Voland la apartamenton n-ro 50 por unu semajno je la prezo po… — Nikanoro Ivaniĉ embarasite pauzetis kaj diris:

— Po kvincent rubloj tage.

— Tiam Kerubjev definitive konsternis la prezidanton. Li ŝteliste palpebrumis ĵetante rigardon en la direkto al la dormoĉambro, de kie audiĝis la molaj saltoj de la peza kato, kaj ŝuŝis:

— Do, por unu semajno tio estos trimil kvincent, ĉu?

Nudokrudov atendis, ke li aldonos: «Nemalbonan apetiton vi havas, Nikanoro Ivaniĉ!» sed Kerubjev diris ion tute alian:

— Ĉu tio estas konsiderinda monsumo? Postulu kvinmil, li pagos.

Nudokrudov konfuzite ridetis kaj sen rimarki sin veni troviĝis antau la skribotablo de la mortinto, kie Kerubjev, plej rapide kaj lerte, produktis kontrakton en tri ekzempleroj. Finskribinte li malaperis en la dormoĉambro kaj tuj revenis kun la elana parafo de la alilandano sur ĉiu ekzemplero. Ankau la prezidanto subskribis la kontrakton, kaj Kerubjev petis kvitanci kvin…

— Vorte, Nikanoro Ivaniĉ, vorte!.. kvinmil rublojn… — kaj kun histriona startosignalo, malkonvena ĉe serioza afero: — Ein, zwei, drei! — li metis antau la prezidanton kvin novajn biletpakojn bankajn.

Sekvis nombrado de la biletoj, akompanata de Kerubjev per proverboj kaj popoldiroj, kiel ekzemple «konfidu sed vidu», «bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj» kaj similaj spritaĵoj.

Kalkulinte la monon Nudokrudov ricevis de Kerubjev la pasporton de la alilandano por la provizora registrado, metis ĝin kun la kontrakto kaj la mono en sian tekon kaj, ne sukcesinte sin deteni, li petis pri senpaga enirbileto…

— Certe, certe, senprobleme! — blekegis Kerubjev, — kiom da lokoj vi volas, Nikanoro Ivaniĉ, ĉu dek du? ĉu dek kvin?

La konfuzita prezidanto klarigis, ke li bezonas nur pareton da lokoj, por si kaj por sia edzino Pelagia Antonovna.

Per facila movo Kerubjev tuj elpoŝigis notblokon kaj brave skribis invitilon por du personoj en la unuan vicon. Ĝin la interpretisto transdonis al Nudokrudov per sia maldekstra mano, dum per la dekstra li lerte metis en lian alian manon dikan pakon kraketan. La prezidanto ĵetis rigardon sur la pakon, ruĝegiĝis kaj provis ĝin repuŝi.

— Tio estas malregula… — li murmuris.

— Eĉ audi tion mi rifuzas, — flustris Kerubjev rekte en lian orelon, — ĉe ni tio estas malregula, ĉe la alilandanoj, lauregula. Vi lin ofendos, Nikanoro Ivaniĉ, kaj tio estus malkonvena. Vi laboris…

— Severe punata afero, — mallautege flustris la prezidanto kaj rigardis ĉirkauen.

— Sed kie estas la atestantoj? — flustris Kerubjev en la alian orelon, — mi demandas, kie do ili estas? Kion vi diras?

Poste Nudokrudov asertis, ke ĉi tiam okazis miraklo: la pako mem rampis en lian tekon, kaj kelkajn sekundojn pli malfrue la prezidanto, iel moliĝinta kaj eĉ senfortigita, retroviĝis sur la ŝtuparo. Pensoj kirliĝis en lia kapo. Tie turniĝis la Nica vilao, kaj la katodresado, kaj la penso, ke vere ja atestantoj ne estis, kaj ke Pelagia Antonovna ĝojos pri la senpaga bileto. La pensoj senkoheraj sed entute agrablaj. Kaj tamen, ie en la plejprofundo de lia animo, dorneto pikis la prezidanton. La dorneto de maltrankvilo. Krome, tie sur la ŝtuparo lin, subita kiel bato, frapis la demando: «Sed kiel la interpretisto povis penetri en la kabineton kies pordo ja estis sigelita? Kaj kiel okazis ke li, Nikanoro Ivaniĉ, ne demandis pri tio?» Kelkan tempon Nudokrudov ŝafe gapis sur la ŝtupojn, sed finfine li decidis kraĉi sur la aferon kaj ne plu sin turmenti per la malfacila demando…

Apenau la prezidanto forlasis la loĝejon, el la dormoĉambro eksonis basa voĉo:

— Al mi tiu Nikanoro Ivaniĉ malplaĉis. Li estas fripono kaj avarulo. Ĉu oni povus aranĝi tiel, ke li ne plu venu?

— Messire, sufiĉas via ordono!.. — de ie respondis Kerubjev per voĉo neniel tremeta sed tre klara kaj sonora.

Tuj la malbeninda interpretisto aperis en la antauĉambro, diskis telefonnumeron kaj ial tre ploreme ekparolis en la audilon:

— Ha lo! Mi rigardas mia devo informi vin, ke nia prezidanto de la loĝoasocio de la domo 302-bis, strato Sadovaja, Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov, ŝakras per valuto. Nunmomente en lia apartamento n-ro 35, en la ventol’aperturo en la necesejo, pakite en gazetpaperon kuŝas kvarcent dolaroj. Parolas Timoteo Kvascov, loĝanto de la apartamento dek unua de la indikita domo. Sed mi suplikas ne malkaŝi mian nomon antautimante la venĝon de la supredirita prezidanto.

Kaj li remetis la audilon, la kanajlo!

Pri tio, kio plue okazis en la apartamento n-ro 50, informoj mankas, sed oni precize scias, kio okazis ĉe Nikanoro Ivaniĉ. Reveninte hejmen, li sin enŝlosis en la neceseĵo, prenis el la teko la biletpakon truditan de la interpretisto kaj konstatis, ke en ĝi estas kvarcent rubloj. La pakon Nudokrudov envolvis en ŝirpecon de gazeta folio kaj ŝovis en la ventoltruon.

Перейти на страницу:

Похожие книги