Cetere, eblas, ke neniam estis ĉi tiuj vortoj, ke estis aliaj je tiu sama muziko, iaj ekstreme maldecaj. Gravas ja ne tio, gravas, ke post ĉio ĉi en Varieteo komenciĝis speco de Babeltura konfuzego. Milicianoj kuris al la loĝio de Semplejarov, rigardemuloj grimpis sur la balustradon, audiĝis inferaj rid’eksplodoj kaj furiozaj ekkrioj superbruataj de la ora cimbal-tintego venanta el la orkestro.
Kaj estis vidite, ke la scenejo subite vakiĝis: la fripono Fagoto kaj la aroganta katego Behemoto aerdisiĝis kaj malaperis, same kiel antaue malaperis la magiisto en sia brakseĝo kun la senkoloriĝinta tegaĵo.
Ĉapitro 13
La heroo aperas
Do, la nekonato minacis Ivanon per la fingro kaj flustris: «ŝŝ!»
Ivano mallevis la piedojn sur la plankon kaj streĉis la vidon. De la balkono en la ĉambron singardeme rigardis viro, razita, pintanaza, kun malkvietaj okuloj kaj kun tufo da malhelaj haroj falinta sur la frunton; li povus aĝi tridek ok jarojn.
Certiĝinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente aŭskultis, poste kuraĝiĝis kaj paŝis en la ĉambron. Ĉi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la ŝultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.
La enveninto palpebrumis al Ivano, enpoŝigis ŝlosilfaskon, flustre demandis: «Ĉu vi permesas, ke mi sidiĝu?», kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseĝon.
— Kiel vi pasis ĉi tien? — Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, — la balkonkradoj ja estas ŝlositaj!
— La kradoj estas ŝlositaj, — konfirmis la gasto, — sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distriĝema homo. Antaŭ unu monato mi ŝtelis ŝian ŝlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendiĝas laŭ la tuta etaĝo, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.
— Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankaŭ povas fuĝi, ĉu? Aŭ estas tro alte?
— Ne, — firme respondis la vizitanto, — mi ne povas fuĝi de ĉi tie ne pro la alto, sed ĉar mi ne havas kien fuĝi. — Post paŭzo li aldonis: — Do, oni gastas, ĉu?
— Oni gastas, — respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.
— Jes… — ĉi tiam la vizitanto subite maltrankviliĝis, — Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Ĉar vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon — la doloran, la furiozan, ĉian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, ĉu?
— Hieraŭ en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, — brave konfesis la aliiĝinta poeto.
— Motivo? — severe demandis la gasto.
— Verdire, sen motivo, — respondis Ivano embarasite.
— Fi! — malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: — Cetere, kial vi diras «pugnis sur la muzelon»? Tio ja ne estas tute certa, ĉu homo havas muzelon aŭ vizaĝon. Tamen verŝajne ja vizaĝon. Kaj pugni… Ne, ĉi tion vi rezignu por ĉiam.
Admoninte Ivanon la gasto demandis:
— Via profesio?
— Poeto, — ial malvolonte konfesis Ivano.
La veninto ĉagreniĝis.
— Denove misŝanco! — li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: — Kaj kiu estas via familinomo?
— Senhejmulo.
— Eh… — grimacis la gasto.
— Do, vi malŝatas miajn versojn, ĉu? — scivole demandis Ivano.
— Malŝategas.
— Vi kiujn legis?
— Ne legis mi viajn versojn! — nervoze ekkriis la veninto.
— Kiel do vi juĝas?
— Kial ne, — respondis la gasto, — ĉu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere… ĉu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian juĝon. Diru mem, ĉu bonaj estas viaj versoj?
— Ili estas monstraj, — diris Ivano, subite malkaŝe kaj kuraĝe.
— Ne plu verku! — petegis la vizitanto.
— Mi ĵure promesas! — solene diris Ivano.
La ĵuron konfirmis manpremo, kaj ĉi tiam el la koridoro aŭdigis malbruaj paŝoj kaj voĉoj.
— Ŝŝ! — la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj ŝlosis post si la kradon.
Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj ĉu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj ŝi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam ĉio kvietiĝis, revenis la gasto.
Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj ĵuranta, ke en lia domo ĉe Sadovaja ekloĝis demonoj.
— Li furiozas malbenante Puŝkinon kaj kriadas: «Diboĉadov, bis, bis!» — parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankviliĝinte, li denove sin sidigis, diris: — Cetere, ni lin lasu, — kaj daŭrigis la interparolon kun Ivano: — Do, kial vi estas ĉi tie?
— Pro Poncio Pilato, — miŝumore rigardinte la plankon diris Ivano.
— Kion?! — kriis la gasto forgesinte ĉian prudenton, kaj mem ŝtopis al si la buŝon per la mano, — kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!