Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuraĝe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hieraŭan historion de ĉe la Patriarĥa lageto. Jes, kunsenteman aŭskultanton havis Ivano Nikolaiĉ en la persono de la mistera ŝlosilŝtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesiĝo kiu fine kreskis ĝis vera ekzalto. Li senĉese interrompis la rakonton per ekkrioj:

— Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro ĉio sankta, nenion ajn preterlasu!

Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis ĝis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo eliras sur la balkonon.

Tiame la gasto preĝmaniere kunigis la manojn kaj flustris:

— Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi ĉion divenis!

La raporton pri la terura morto de Berlioz la aŭskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:

— Mi tamen bedaŭras, ke tie ne okazis, anstataŭ via Berlioz, la kritikisto Latunskij aŭ la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ, — kaj pasie kvankam senvoĉe li ekkriis: — Plu!

La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuiĝadis pro mallaŭta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kaŭre saltetadis prezentante la katon kun la monero ĉe la lipharoj.

— Tiel, — raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajiĝinte kaj malsereniĝinte finis Ivano, — mi trafis ĉi tien.

La gasto kondolence metis sian manon sur la ŝultron de Ivano kaj diris jene:

— Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riproĉu pri via malfeliĉo. Estis malprudentaĵo konduti antaŭ li tiel senrespekte, eĉ impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.

— Sed, finfine, kio do li estas? — ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.

La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:

— Ĉu vi ne ekdeliros? Ĉi tie ni ĉiuj estas homoj nefidindaj… Ĉu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?

— Certe, certe! — ekkriis Ivano. — Diru do, kio li estas?

— Nu bone, — respondis la gasto kaj diris aŭtoritate, klare apartigante la vortojn: — Hieraŭ ĉe la Patriarĥa vi renkontiĝis kun Satano.

Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.

— Maleble! Li ne ekzistas.

— Pardonon! Ĝuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!

Konfuzite, Ivano silentis.

— De kiam vi komencis lin priskribi, — daŭrigis la gasto, — mi tuj antaŭsentis, kun kiu vi hieraŭ havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, — ĉi tiam la gasto refoje petis pardonon, — sed Berlioz, laŭ tio, kion mi pri li aŭdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis ĉiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi… mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, ĉu?

— Sendube, — konsentis Ivano, nerekonebla.

— Nu jes… Vidu, eĉ la vizaĝo kiun vi priskribis… la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi eĉ la operon Faŭsto neniam aŭdis?

Ivano ial treege konfuziĝis kaj tute ruĝiĝinte komencis balbuti ion pri vojaĝo al sanatorio en Jalto…

— Nu jes, nu jes… tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankaŭ tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo eĉ pli ruza.

— Kiu?! — siavice kriis Ivano.

— Ŝŝ!

Ivano larĝasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj ekŝuŝis:

— Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron W sur la vizitkarto. Aj-aj-aj, kia umaĵo! — Dum kelka tempo li konsternite silentis, rigardante la lunon ŝvebi malantaŭ la krado, poste ekparolis: — Do, li fakte povis esti ĉe Poncio Pilato, ĉu? Ĉar tiam for li jam estis naskita, ĉu? Kaj ili traktas min frenezulo! — Ivano indigne montris al la pordo.

Amara falto aperis ĉe la lipoj de la gasto.

— Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, — la gasto turnis sian vizaĝon al la nokta lumaĵo, fluganta tra la nuboj. — Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed ĝi estas tiom eksterordinara, ke eĉ la genia psikiatro Stravinskij ne povis ĝin kredi. Ĉu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis ĉe Pilato, li matenmanĝis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.

— Sed li aranĝos terurajn diablaĵojn ĉi tie! Oni devas lin kapti, ĉu? — en la nova Ivano leviĝis, kvankam sen firma konvinko tamen ja leviĝis, la antaŭa, ankoraŭ ne finvenkita Ivano.

Перейти на страницу:

Похожие книги