— Vi jam provis, por vi sufiĉas, — ironie replikis la gasto, — ankaŭ al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablaĵoj vi povas lin fidi. Aĥ, kia domaĝo, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam ĉio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi ĵuras, por tia renkonto mi fordonus la ŝlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, ĉar krom ĝi mi havas nenion. Mi estas malriĉa, kiel almozulo!
— Por kio vi lin bezonas?
Kelkan tempon la gasto silente malĝojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:
— Tio estas stranga afero, ja ĉi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, — la gasto timeme rigardis ĉirkaŭen kaj diris: — Vidu, antaŭ unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.
— Ĉu vi estas verkisto? — demandis Ivano interesite.
La gasto malsereniĝis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:
— Mi estas majstro. — Solene li eligis el la poŝo de la kitelo grasmalpuran nigran ĉapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero
— Kiu do estas via familinomo?
— Mi ne plu havas familinomon, — respondis la gasto kun sombra malaprezo, — mi rezignis pri ĝi, same kiel pri ĉio en la vivo. Ni forgesu pri tio.
— Almenaŭ pri la romano ion rakontu, — delikate petis Ivano.
— Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, — komencis la gasto.
… Fakulo pri historio, antaŭ du jaroj li ankoraŭ laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.
— El kiu lingvo? — demandis Ivano interesite.
— Mi scias kvin fremdajn lingvojn, — respondis la gasto, — la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.
— Ne malbone! — envie flustris Ivano.
La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenaŭ kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.
— Imagu mian miregon, — flustris la nigraĉapa gasto, — kiam, ŝovinte la manon en la lavaĵkorbon, mi eltiris ĝuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, — li klarigis, — mi ricevis en la muzeo.
Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li aĉetis librojn, forlasis sian ĉambron ĉe la strato Mjasnickaja…
— Uŭ, la malbeninda ĉambraĉo, — li graŭlis.
… kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat’…
— Ĉu vi scias, kio estas la
Li luis de konstrurajtigito du ĉambrojn en la kelo de malgranda domo en ĝardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.
— Aĥ, tio estis la or’epoko! — la okuloj de la flustranto brilis, — tute izola loĝejeto, kun antaŭĉambro, kaj en ĝi lavabo, — ial ĉi tio lin aparte fierigis, — la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar paŝoj kontraŭe, ĉe la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, aĥ, aĥ! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj aŭdis la neĝon kraki sub ili. Kaj en mia forno ĉiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobranĉojn sin vesti per verdo. Kaj ĝuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!
— Vi pravas, — jesis la atente aŭskultanta Ivano.
— Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda ĉambreto, — la gasto komencis mezuradi per la brakoj: — tiom… jen sofo, kontraŭe alia sofo, inter ili tableto, sur ĝi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, ĉi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua ĉambro (ĝi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Aĥ, kian hejmon mi havis!
«Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpeziĝas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino…
— La blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo! Mi komprenas! — ekkriis Ivano.
— Ĝuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «… la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Aŭ mi iris tagmanĝi en malmultekostan restoracion. Ĉe Arbat’ estis ĉarma restoracio, mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.
La okuloj de la gasto larĝe malfermiĝis kaj li plu flustris rigardante la lunon.