— En la manoj ŝi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis ŝian nigran mantelon. Ŝi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja ŝi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantaŭen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, ĉu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi ĵuras al vi, ke ŝi vidis nur min kaj ŝia rigardo estis pli ol angora, ĝi estis kvazaŭ malsana. Kaj min impresis ne tiom ŝia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en ŝiaj okuloj!
«Obeante la flavan signon, ankaŭ mi min turnis en la strateton kaj ŝin sekvis. Silente ni iris laŭ la kurba, teda strateto, mi ĉe unu flanko kaj ŝi ĉe la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, ĉar al mi ŝajnis, ke mi devas al ŝi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj ŝi foriros kaj neniam plu mi ŝin vidos.
«Kaj imagu, subite ŝi ekparolis:
«— Ĉu plaĉas al vi miaj floroj?
«Mi klare memoras, kiel sonis ŝia voĉo, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, ŝajnis al mi, ke ĝia eĥo eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimiĝante al ŝi mi respondis:
«— Ne.
«Ŝi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis ĝuste tiun virinon! Nekredeble, ĉu? Vi, verŝajne, diros, ke mi frenezas, ĉu?
— Nenion mi diras! — ekkriis Ivano kaj aldonis: — Mi petegas, rakontu plu!
Kaj la gasto daŭrigis:
— Jes, ŝi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, ŝi demandis:
«— Ĉu vi tute ne ŝatas florojn?
«Io en ŝia voĉo impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampaŝe, kaj — tio surprizis min mem — mi sentis nenian ĝenon.
«— Mi ŝatas florojn, sed ne tiajn, — mi diris.
«— Do kiajn?
«— Mi rozojn ŝatas.
«Ĉi tiam mi bedaŭris, ke mi tion diris, ĉar ŝi pardonpete ridetis kaj ĵetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuziĝis, tamen relevis ilin kaj prezentis al ŝi, sed ŝi ridetante forpuŝis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.
«Kelkan tempon ni iris silente, poste ŝi forprenis la florojn el mia mano, ĵetis ilin sur la pavimon, ŝovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni paŝis kune.
— Plu, — diris Ivano, — kaj mi petas, nenion preterlasu.
— Plu? — redemandis la gasto, — nu, la pluan vi povus mem diveni. — Per la dekstra maniko li viŝis subitan larmon kaj daŭrigis: — La amo elsaltis antaŭ ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj ĝi trafis nin ambaŭ!
«Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!
«Cetere, ŝi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam ŝi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu… kiu do estas ŝia nomo…
— Kun kiu? — demandis Senhejmulo.
— Kun tiu… nu… kun tiu… — diris la gasto klakante per la fingroj.
— Vi estis edziĝinta, ĉu?
— Jes, ja tial mi klakas… Al tiu… Banjo, Manjo… ne, Banjo… ŝi havis tian striitan robon… la muzeo… ne, mi ne plu memoras.
«Do, ŝi diris, ke portante la flavajn florojn ŝi eliris je tiu tago por ke mi finfine ŝin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, ŝi sin venenus, ĉar ŝia vivo estis sensenca.
«Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero ĉe la Kremla murego.
«Ni interparolis tiel, kvazaŭ ni estus disiĝintaj nur hieraŭ, kvazaŭ ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontiĝi la sekvan tagon samloke, ĉe Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontiĝis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldaŭ, baldaŭ ŝi iĝis mia sektreta edzino.
«Ŝi venis ĉe min ĉiun tagon, kaj mi estis atendanta ŝin de la mateno. La atendo manifestiĝis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antaŭ la interkonsentita tempo mi sidiĝis apud la fenestro kaj aŭskultis, ĉu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozaĵo: antaŭ nia konatiĝo tre malofte, preskaŭ neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi — je la nivelo de miaj okuloj, tuj antaŭ la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn tranĉilojn?
«Ŝi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antaŭajn korbatojn mi havis po almenaŭ dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta ŝia horo kaj la horloĝo montris tagmezon, la palpitacio ne ĉesis ĝis la momento, kiam malbrue, apenaŭ aŭdeble, preter mia fenestro pasis la ŝuoj kun bantoj el nigra ŝamo kaj ŝtalaj bukoj.
«Fojfoje ŝi petolis: haltinte ĉe la dua fenestro ŝi frapetis per la ŝupinto kontraŭ la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la ŝuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron — kaj mi iris malfermi la pordon.