«Neniu sciis pri nia am’afero, tion vi kredu, malgraŭ ke tiaj sekretoj ĉiam sciiĝas. Ne sciis ŝia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi loĝis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis ŝian nomon.

— Kaj kiu ŝi estas? — demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.

La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj daŭrigis sian rakonton.

Ivano eksciis, ke la majstro kaj ŝi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili iĝis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du ĉambrojn en la kelo de la pavilono, ĉiam krepuskajn pro la siringo kaj la ĝardenbarilo. La trivitajn ruĝajn meblojn, la skribotablon, sur ĝi la horloĝon kiu batis ĉiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono, kaj la fornon.

Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin ĉe la strat’angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.

Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, ŝi surmetis antaŭtukon kaj en la malgranda antaŭĉambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon ŝi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la manĝon kaj aranĝis ĝin sur la ovala tablo en la unua ĉambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifuĝejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en ĝi terpomojn. De la terpomoj leviĝis vaporo, la nigra ŝelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la ĝardeno lasis fali rompitajn branĉetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam ĉesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambaŭ ŝatataj rozoj.

La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj ĝi fascinis lian nenomitan amatinon.

— Vere, fojfoje kontraŭ ĝi mi ĵaluzis, — flustris la nokta gasto veninta de la balkono.

Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi relegadis la skribitan, kaj releginte ŝi brodis ĉi tiun ĉapeton. Fojfoje ŝi kaŭris ĉe la malsupraj librobretoj, aŭ staris sur seĝo ĉe la supraj, kaj per ĉifono forviŝis polvon de centoj da librodorsoj. Ŝi antaŭdiradis gloron, ŝi lin kuraĝigis, kaj ĝuste tiam ŝi komencis nomadi lin majstro. Ŝi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, ŝi deklamadis apartajn frazojn kiuj al ŝi precipe plaĉis, ŝi diris, ke tiu romano estas ŝia vivo.

La verko estis finita en aŭgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.

— Kaj mi eliris en la vivon tenante ĝin en la mano, kaj tiam finiĝis mia vivo, — flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balanciĝis la malgaja nigra ĉapeto kun la flava litero M. Li daŭrigis sian rakonton, sed ĝi iĝis iom konfuza. Nun unu afero estis klara, ke tiam la gaston de Ivano trafis katastrofo.

— Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam ĉio finiĝis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri ĝi min hororigas! — solene flustris la majstro levante la manon. — Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!

— Kiu? — apenaŭ aŭdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitiĝintan gaston.

— Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazaŭ mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li eĉ konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, ŝajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, ĉu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion aŭdis pri mi antaŭe; li eĉ prezentis tute idiotan, laŭ mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?

«Tuttedite mi lin demandis rekte, ĉu li publikigos la romanon aŭ ne.

«Tiam li nervoziĝis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Laŭroviĉ. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.

«Post du semajnoj min akceptis fraŭlino kies okuloj pro ĉiama mensogado strabis nazen.

— Ŝia nomo estas Lapŝonnikova, ŝi estas la sekretariino de la redakcio, — subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.

— Eblas, — bruske respondis la gasto. — Do, ŝi redonis al mi la manuskripton, ĝi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizaĝon ŝi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas sufiĉan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, laŭ ŝia esprimaĵo, «forfalas».

Перейти на страницу:

Похожие книги