«Kion postan mi rememoras? — murmuris la majstro frotante sian tempion, — ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpaĝo kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.
La rakonto de la gasto iĝis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankoraŭ ien li iris. Flustre li kriis, ke ŝin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riproĉas, ho ne, li ne riproĉas!
— Mi memoras, mi ankoraŭ vidas tiun malbenindan internan folion, — murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.
Laŭ ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.
— Ah jes, mi memoras tion! — ekkriis Ivano. — Sed mi forgesis vian nomon!
— Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, ĝi ne plu ekzistas, — respondis la gasto. — Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Laŭroviĉ, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristaĉon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) ĝin en la gazetaron.
«Konsternite de tiu monstra
Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.
— Venis tute senĝojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambaŭ konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapiŝeto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antaŭe ni estadis dise. Ŝi kutimiĝis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangaĵo, unu el multaj en mia vivo… Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkiĝema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindaĵo: malgraŭ tia karaktero ĉiam troviĝas iu neantaŭvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj ĝuste tiu ulo plaĉas al mi pli ol ĉiuj ceteraj.
«Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermiĝis la stratpordo de nia ĝardeno — mi ankoraŭ memoras, ke la tago estis agrabla, aŭtuna. Ŝi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la ĝardenon kaj mirinde facile konatiĝis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi plaĉis, tiom, ke eĉ nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas fraŭlo, ke li loĝas apude en simila malgranda loĝejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplaĉegis. Mi lin defendis. Ŝi diris:
«— Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min naŭze.
«Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, ĝenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Bakŝiŝev) enhavis. Mi neniam renkontis — kaj tutcerte neniam renkontos — alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj ĝin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed eĉ pli ol tio. Alojzo min ĉarmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne ĉesis sieĝi min per siaj petoj ĝis mi konsentis voĉlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis ĉiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazaŭ li ĉeestis tie, kaj eĉ unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi — kaj mi sentis, ke li ne eraras — kial mia romano ne povas esti publikigita. Ĉiun fojon li verdiktis: Ĉapitro tioma estas nepublikigebla…