«La artikoloj ne ĉesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli ŝanĝiĝis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en ĉiu linio de la artikoloj, malgraŭ ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la aŭtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke ĝuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn aŭ la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komenciĝis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda ĉambro, al mi tuj ŝajnis, ke tra la fenestro — kiun ja mi sciis fermita — enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi ĉe la lumo ŝaltita.

«Mia amatino tre ŝanĝiĝis (pri la polpo mi, kompreneble, al ŝi ne diris; sed ŝi mem vidis, ke mi iel misfartas). Ŝi maldikiĝis kaj paliĝis, ŝi ne plu ridis kaj senĉese petis min pardoni al ŝi tion, ke ŝi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Ŝi volis, ke mi ĉion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.

«Ŝi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antaŭsentis, ke la vojaĝo al la maro ne okazos), promesis al ŝi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed ŝi diris, ke ŝi mem aĉetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis ĝin al ŝi.

«— Kial tiom multe? — ŝi miris.

«Mi pretekstis, ke mi timas ŝtelon kaj petas ŝin gardi la monon ĝis mia forveturo. Ŝi ĝin prenis, metis ĝin en sian mansaketon, kaj kisante min ŝi diris, ke ŝi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni ŝin atendas, ke ŝi cedas al la neceso, ke ŝi venos morgaŭ. Ŝi min petegis timi nenion.

«Estis krepusko meze de oktobro. Kaj ŝi foriris. Mi kuŝigis min sur la sofon kaj endormiĝis ne ŝaltinte la lampon. Vekis min la sensaĵo, ke la polpo estas ĉi tie. Palpe mi apenaŭ sukcesis en la mallumo ŝalti la lampon. Mia poŝhorloĝo montris la duan nokte. Mi endormiĝis malsaniĝanta, mi vekiĝis malsana. Subite al mi ŝajnis, ke la aŭtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la ĉambron kaj mi sufokiĝos en ĝi kvazaŭ en inko. Mi leviĝis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, eĉ supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontraŭ mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankoraŭ sufiĉe da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en ĝi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi ŝajnis, ke mia stato iĝis iomete pli bona… Mi impetis al la antaŭĉambro, ŝaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, ĝin malŝtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon — almenaŭ tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizaĝon kaj la manojn, mi flustradis:

«— Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

«Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontraŭ la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, ĉar papero kovrita je densa skribaĵo brulas malbone. Rompante la ungojn mi disŝiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la ŝtipojn kaj per la fajrohoko taŭzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontraŭ ĝi, kaj la romano, malgraŭ sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj riveliĝadis antaŭ miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la paĝoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigriĝis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

«Subite mi aŭdis iun nelaŭte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi ŝovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malŝlosi la kortan pordon. Al ĝi kondukis brikaj ŝtupoj, mi stumblis kaj mallaŭte demandis:

«— Kiu estas tie?

«Voĉo, la ŝia, respondis:

«— Estas mi.

«Mallertiĝinte mi apenaŭ sukcesis obeigi al mi la ĉenon kaj la ŝlosilon. Ŝi enpaŝis, ŝi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizaĝo kaj malbukliĝintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

«— Vi… vi? — kaj mia voĉo rompiĝis kaj mi kuris malsupren. En la antaŭĉambro mi malembarasis ŝin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan ĉambron. Ŝi ekkrietis, ŝovis sian manon en la fornon kaj ĵetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La ĉambro tuj pleniĝis je fumo. Surtretante la fajron mi ĝin estingis, ŝi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

«Kiam ŝi silentiĝis mi diris:

«— Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

«Ŝi ekstaris.

«— Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do ĉi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

Перейти на страницу:

Похожие книги