«Mi vidis ŝiajn okulojn, ŝvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis ŝiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.
«— Mi vin kuracos, mi vin kuracos, — ŝi murmuradis kroĉiĝante je miaj ŝultroj, — vi ĝin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis ĉe mi unu ekzempleron!
«Pro kolerego ŝi nudigis la dentojn, ŝi ankoraŭ diris ion malklare. Poste ŝi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la ĉirkaŭbrulintajn foliojn. Tio estis ĉapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Ŝi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, ĉirkaŭligis per rubando. Ĉiu ŝia ago montris, ke ŝi estas rezoluta kaj plene sin regas. Ŝi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.
«— Jen kiel oni pagas pro mensogo, — ŝi diris, — kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus ĉe vi, sed min naŭzas fari ĝin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urĝe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldaŭ li revenos. Morgaŭ matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por ĉiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, ĉu?
«Mi diris al ŝi:
«— Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.
«— Ĉu ĝi estas la sola kaŭzo? — ŝi demandis proksimiĝante siajn okulojn al la miaj.
«— Jes, la sola.
«Ŝi tre vigliĝis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:
«— Mi estas pereonta kun vi. Morgaŭ mi estos ĉe vi.
«Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antaŭĉambro, kaj en la lumstrio — ŝia malbukliĝinta harfasketo, ŝia bereto kaj ŝiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvaĵon.
«— Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.
«— Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgaŭ matene mi estos ĉe vi. — Tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj en mia vivo.
— Ŝŝ! — subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, — malkvietan lunnokton ni havas hodiaŭ.
Li malaperis sur la balkono. Ivano aŭdis la radojn preterruliĝi laŭ la koridoro, iu plorĝemis kaj ekkrietis.
Kiam ĉio kvietiĝis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a ĉambro ricevis loĝanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambaŭ interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankviliĝinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la buŝon por daŭrigi — sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankoraŭ sonis la voĉoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallaŭte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto — krom la unuan frazon:
— Kvaronhoron post ŝia foriro aŭdiĝis frapado al miaj fenestroj…
Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizaĝon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antaŭlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere ĉesis ĉia bruo, la gasto sin forŝovis de Ivano kaj ekparolis pli laŭte.
— Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantaŭe neĝoamaso tute kaŝis la siringoarbedojn, antaŭ mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj aŭskultis — en miaj ĉambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis aŭdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la ĝardeno. En la strateto ludis la neĝventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la sieĝanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus ĵeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj aŭdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilaĵo konsistis en tio, ke la timo penetris ĉiun ĉelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankaŭ la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!
— Sed vi povis ja al ŝi sciigi, — diris Ivano kompatante la mizerulon, — cetere, ŝi havas vian monon. Ja ŝi ĝin konservis, ĉu?
— Ne dubu pri tio, certe ŝi ĝin konservis. Tamen ŝajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Aŭ, pli ĝuste, mi verŝajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenaŭ mi ĝin bedaŭras, ĉar neniam plu mi ĝin bezonos. Al ŝi, — la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, — venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, ĉu oni kuraĝas sendi leteron? Mense malsana? Vi ŝercas, mia amiko! Ĉu mi faru ŝin malfeliĉa? Mi ne kapablas.
Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra ĉapeto kaj diris:
— La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke ŝi min forgesis!
— Sed eblas, ke vi resaniĝos… — hezite diris Ivano.