— Mi estas nekuracebla, — trankvile respondis la gasto, — kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke ĉi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al ĝi tra la tuta urbo. Frenezaĵo! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la ŝoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri ĉi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundiĝis. Sed tion oni kuracis. Ĉi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke ĉi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, ĝi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, ĝi ne estas tro aĉa. Jen la somero venas, sur la balkono volviĝos hedero — tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La ŝlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, ĝi jam foriris! Friskiĝas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.
— Diru do, kio okazis poste pri Jeŝua kaj Pilato, — demandis Ivano, — mi vin petegas, mi volas scii tion.
— Aĥ ne, ne, — dolore tikis la gasto, — mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarĥa farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Ĝis revido.
Kaj antaŭ ol Ivano povis reagi, la krado mallaŭte tintetis, fermiĝis, kaj la gasto malaperis.
Ĉapitro 14
Laudatu la koko!
La nervoj, se oni povas tiel diri, mankis al Rimskij, kaj sen atendi, ke la protokolo estu finfarita, li fuĝis en sian kabineton. Sidante ĉe la tablo li per inflamaj okuloj rigardis sur la antau li kuŝantajn ĉervoncojn kaj sentis sian menson tute konfuziĝi. De ekstere venis kontinua bruo. La publiko fluis el la teatro sur la straton. Subite la eksterodinare akriĝinta audo de la financa direktoro tute klare perceptis milician trilon. Per si mem ĝi neniam auguras agrablaĵon; sed kiam ĝi ripetiĝis, kiam ĝin subtenis alia fajfo, pli ordonema kaj pli longa, kiam al ili miksiĝis nemiskomprenebla ridegaĉo kaj eĉ ululado, tiam Rimskij jam ne dubis, ke sur la strato okazis io skandala kaj abomena. Ke tio, malgrau lia tuta deziro ĝin malatenti, senpere rilatas la fi-seancon prezentitan de la nigra magiisto kaj liaj kunuloj. La sagaca financa direktoro estis tute prava.
Apenau li ĵetis rigardon tra la fenestro sur la straton Sadovaja, tuj lia vizaĝo tordiĝis kaj li murmuris, au pli ĝuste, li siblis:
— Ja mi antausentis tion!
En la hela lumo de la grandpovumaj stratlampoj li vidis sur la trotuaro, rekte sub la fenestro, sinjorinon vestitan per nuraj ĉemizo kaj violkolora kalsoneto. Pli ĝuste, ŝi krome havis ĉapelon sur la kapo kaj ombrelon en la mano.
Ĉirkau tiu tute konfuzita persono, kiu provis jen kauri, jen forkuri, tumultis hom’amaso, pro kies ridegaĉo malvarmo pasis tra la dorso de la financa direktoro. Apud ŝi, demetante sian someran surtuton, baraktis civitano, kiu pro ekscito ne povis malimpliki sian manon el la maniko.
Krioj kaj muĝoridego audiĝis ankau de alia loko, de la maldekstra enirejo, kaj turninte tien sian kapon Rimskij vidis duan sinjorinon, en rozaj subvestoj. Ŝi eksaltis de la veturejo sur la trotuaron, provis rifuĝi en la enirejo, sed la elfluanta publiko baris al ŝi la vojon, kaj la kompatinda viktimo de siaj frivolo kaj elegantamo, trompite de la frauda firmao de la fiulo Fagoto, nun havis nur unu deziron: ke la tero ŝin englutu. Miliciano impetis al la malfeliĉulino borante la aeron per sia fajfado, kaj lin sekvis junaj gajuloj en kaskedo. Ĝuste ili eligadis la ridegon kaj ululadon.
Maldika fiakristo kun grandaj lipharoj impete veturis al la unua malvestitino kaj efekte tirinte la bridon haltigis apude sian ostozan ĉevalaĉon. Lia vizaĝo ĝoje rikanis.
Rimskij batis sian kapon per la pugno, kraĉis kaj forsaltis de la fenestro.
Kelkan tempon li sidis ĉe la tablo auskultante la bruon de la strato. La fajfado venanta de pluraj punktoj atingis la plej grandan intenson, poste malkreskis. Surprize por Rimskij, la skandalo ĉesis iel mirinde rapide.