Estis veninta la tempo por agi, li devis eltrinki la maldolĉan kalikon de la respondumo. Dum la tria parto de la spektaklo la aparatoj iĝis riparitaj, nun endis telefoni, raporti pri la okazinta, peti helpon, elturniĝi, la tutan kulpon atribui al Steĉjo, sin distancigi de la afero kaj tiel plu. Ah, diable! Du fojojn la miŝumora financa direktoro metis la manon sur la audilon, kaj du fojojn li ĝin retiris. Subite en la tomba silento de la kabineto la aparato mem eksplodis per sonorado rekte en la vizaĝon de Rimskij, li ekskuiĝis kaj sentis venton ekflugi sub la hauto. «Tamen grave misagordiĝis miaj nervoj» li pensis kaj levis la audilon. Sed tuj li de ĝi forŝanceliĝis kaj lia vizaĝo iĝis papere blanka. Ina voĉo, mallauta sed penetrema kaj malĉasta, flustris en la audilo:

— Nenien, Rimskij, telefonu, tio aĉe finiĝos.

La audilo tuj vakiĝis. Malvarmo trakuris la dorson de la financa direktoro, li remetis la audilon kaj ial turnis sin malantauen al la fenestro. Tra la maldensa, apenau verdiĝinta branĉaro de la acero li vidis la lunon rapidi tra la diafana nubeto. Ial fascinite de la branĉoj, Rimskij senmove sidis rigardante ilin, kaj ju pli longe li ilin rigardis, des pli forte lin invadis la timo.

Streĉinte sian volon la financa direktoro finfine sin igis returni de la lunplena fenestro kaj ekstaris. Ia ajn telefonado nun estis neimagebla, nun la financa direktoro pensis nur pri unu afero: foriri el la teatro kiel eble plej rapide.

Li auskultis: la granda domo silentis. Rimskij komprenis, ke li estas sola en la tuta etaĝo, kaj ĉe tiu konstato lin plenigis nevenkebla infana timo. Lin tremigis la nura penso, ke tuj li devos iri sola tra la senhomaj koridoroj kaj la dezerta ŝtuparo. Per febra movo li prenis de la tablo la hipnotigistajn ĉervoncojn, ŝovis ilin en sian tekon kaj tusis por almenau iomete sin kuraĝigi. La ektuso estis rauketa kaj malforta.

Ĉi tiam al li ŝajnis, ke de sub la pordo en la kabineton penetris putre humida bloveto. Tremo pasis sur la dorso de la financa direktoro. Je la sama momento subitaj horloĝbatoj anoncis noktomezon, kaj ankau la batoj lin tremigis. Sed lia koro tute sinkis, kiam li audis mallautan bruon de ŝlosilo turnata en la pordoseruro. Krampinte al la teko siajn ŝvitetajn, malvarmajn manojn, la financa direktoro sentis ke, se la susuro en la serurtruo tuj ne ĉesos, li ne eltenos kaj ekŝrikos.

Finfine la pordo cedis al ies penado, malfermiĝis, kaj en la ĉambron scnbrue paŝis Varenŭha. Rimskij sinkis sur la seĝon, ĉar liaj genuoj fleksiĝis. Enspirinte aeron en la bruston li preskau kaĵolmiene ridetis kaj milde diris:

— Ho Dio, kiel vi min timigis!

Jes, ĉiun ajn povus timigi tia subita apero, kaj tamen ĝi samtempe estis tre ĝojiga. Montriĝis almenau unu fadenfino en tiu implika afero.

— Nu, parolu do, ek, rapide! — stertoris Rimskij sin kroĉante je tiu fadenfino, — kion ĉio ĉi signifas?!

— Pardonu, mi petas, — obtuze diris Varenŭha refermante la pordon. — Mi pensis, ke vi jam foriris.

Kaj sen demeti la kaskedon Varenŭha venis al la seĝo ĉe la kontraua rando de la skribotablo kaj sidiĝis.

Menciendas, ke en la respondo de Varenŭha desegniĝis strangeta trajto, kiu tuj ekpikis la financan direktoron; ja pri la sentivo li povus konkuri ĉiun sismografon de la plej bonaj stacioj en la mondo. Kiel do? Kial Varenŭa iris en la kabineton de la financa direktoro, se li opiniis ĉi tiun foresti? Ja li havas sian oficejon. Tio estis unue. Kaj due: per kiu ajn enirejo Varenŭa estus veninta en la teatron, ĉie li nepre devus renkonti iun el la noktaj deĵorantoj, kaj al ili ĉiuj estis anoncite, ke Rimskij por kelka tempo restos en sia kabineto.

Tamen la financa direktoro ne pripensis longe tiun strangaĵon. Aliaj zorgoj okupis lian atenton.

— Kial vi ne telefonis? Kion signifas tiu arlekenado pri Jalto?

— Nu, ĝuste kiel mi diris, — respondis la administristo, ŝmacinte kvazau lin suferigis malsana dento, — oni lin trovis en gastejo en Puŝkino.

— Kiel, en Puŝkino? Ĉu apud Moskvo? Kaj kio pri la telegramoj el Jalto?

— Kia, pro la diablo, Jalto! Li drinkigis telegrafiston el Puŝkino, kaj ambau aranĝis stultajn blagojn, interalie dissendis telegramojn markitajn per Jalto.

— Ah ha, ah ha… Do bone, bone… — ne tiom diris, kiom kantetis Rimskij. En liaj okuloj ekhelis flaveta lumo. Li imagis la triumfan bildon pri malglora eksoficigo de Steĉjo Latronov. Liberiĝo! Li, la financa direktoro, finfine liberigita je tiu enkorpiĝinta plago, nomata Latronov! Kaj ne maleblas, ke Stefano Bogdanoviĉ meritos ion pli aĉan ol eksoficigon…

— La detalojn! — postulis Rimskij ekfrapinte la tablon per la paperpremilo.

Kaj Varenŭa rakontis la detalojn. Tie, kien Rimskij lin sendis, oni tuj lin akceptis kaj plej atente auskultis. Evidente, neniu eĉ por unu momcnto kredis, ke Steĉjo povas esti en Jalto. Ĉiuj de la komenco subtenis la konjekton de Varenŭha, ke Latronov, certe, estas en «Jalto» de Puŝkino.

— Kie do li estas nun? — ekscitite interrompis la administriston la financa direktoro.

Перейти на страницу:

Похожие книги