— Kie vi volas ke li estu? — kun torda rideto respondis Varenŭha, — nature, li estas en la malebriigejo.

— Oh ho! Nu, dankon!

Varenŭa daurigis sian rakonton. Ju pli li avancis, des pli bunte malvolviĝis antau la financa direktoro la longega ĉeno de Latronovaj kanajlaĵoj kaj fi-faroj, kaj ĉiu sekva ĉenero estis pli abomeninda ol la antaua. Ekzemple, tiu ebria dancado interbrakumite kun la telegrafisto, sur la herbobedo antau la telografejo de Puŝkino, lau la sonoj de senokupa tirharmoniko! La kurado post civitaninoj ŝrikantaj pro teruro! La provo pugne batali kontrau la bufedisto en tiu «Jalto» mem! La disĵetado de haketita ŝenoprazo sur la plankon de tiu sama «Jalto». La frakasigo de ses boteloj de la seka vino blanka «Aj-Danila». Rompo de taksimetro ĉe ŝoforo rifuzinta apudigi sian automobilon al Steĉjo. La minaco aresti civitanojn, kiuj provis ĉesigi la diboĉon. Resume, nigra hororo.

Steĉjo estis bone konata en la teatra medio de Moskvo, kaj ĉiuj sciis, ke tiu homo ne estas anĝelo. Tamen tio, kion rakontis la administristo, eĉ por Steĉjo estis tro forta. Jes, tro forte. Eĉ multe tro forte.

De trans la tablo la pikemaj okuloj de Rimskij boris la vizaĝon de la administristo, kaj ju plu tiu parolis, des pli malsereniĝis la okuloj. Ju pli realismaj kaj kolorriĉaj iĝis la abomenaj detaloj, per kiuj spicis sian rakonton Varenŭha… des malpli kredis al li la financa direktoro. Kaj kiam Varenŭha rakontis, ke tute senbridiĝinte Steĉjo provis rezisti tiujn, kiuj alveturis por revenigi lin en Moskvon, tiam la financa direktoro jam certe sciis, ke ĉio rakontata de la noktomeze reveninta administristo estas pura mensogo. Mensogo, de la unua ĝis la lasta vorto.

Varenŭha ne veturis en Puŝkinon, kaj Steĉjo mem en Puŝkino ne estis. Ne estis la ebria telegrafisto, nek la frakasita vitro en la gastejo, Steĉjo ne estis ŝnurligata… Estis neniu el tiuj aferoj.

Apenau la financa direktoro certiĝis, ke Varenŭha al li mensogas, tuj la terurtremo ekrampis sur lia korpo leviĝante de la piedoj, kaj denove, ankorau du fojojn, ŝajnis al li ke putra humido malariporta disverŝiĝis sur la planko. Sen formovi eĉ por unu momento sian rigardon de la administristo — kiu, iel strange baraktante sur la seĝo, klopodis resti en la blueta ombro de la tablolampo kaj iel bizare sin ŝirmis per gazeto, ŝajnigante, ke lin ĝenas la lumo de la lampo — Rimskij pensis nur pri unu afero: kion ĉio ĉi signifas? Kial la tro malfrue reveninta administristo tiel impertinente mensogas al li en la senhoma kaj silenta teatro? La konscio pri danĝero, danĝero nekonata sed timinda, komencis turmenti la animon de Rimskij. Ŝajnigante ne atenti la elturniĝojn de Varenŭha nek la artifikojn pri la gazeto, la financa direktoro ekzamenis lian vizaĝon, apenau auskultante lin babili. Unu cirkonstanco ŝajnis eĉ pli enigma ol la nesciate kial elpensita kalumnia rakonto pri la aventuroj en Puŝkino: tiu cirkonstanco estis ŝanĝo en la aspekto kaj la manieroj de la administristo.

Malgrau la anasbeka viziero de la kaskedo, kiun Varenŭha tiris sur la okulojn por ombri sian vizaĝon, malgrau la manipulado per la gazet-folio — la financa direktoro tamen rimarkis grandegan bluaĵon etendiĝantan dekstren de lia nazo. Krome, la kutime vivoplena administristo nun estis malsane, krete pala, kaj lia kolo en tiu sufokvarma nokto ial estis ĉirkauvolvita per malnova striita koltukaĉo. Konsidere ankorau la abomenan manieron suĉeti kaj ŝmaceti, kiun la administristo ŝajnis ricevi dum sia foresto, la drastan ŝanĝon de lia voĉo, kiu iĝis obtuza kaj kruda, la friponeme malbravan esprimon aperintan en liaj okuloj — oni rajtis diri, ke Ivano Saveljiĉ Varenŭa iĝis nerekonebla.

Kaj ankorau io brule maltrankviligis la financan direktoron, sed kio nome, — tion li ne povis kompreni, kiom ajn forte li streĉis sian febran cerbon, kiel ajn atente li ekzamenis la admimstriston. Tamen ekster ĉia dubo, estis io malnatura, ĥimera en tiu kombinaĵo el la administristo kaj la bone konata seĝo.

— Nu, finfine oni lin superfortis, ĵetis en la automobilon, — plu zumadis.Varenulia, rigardetante de malantau la gazetfolio kaj kaŝante la bluaĵon per la mano.

Rimskij subite etendis sian brakon, kvazau senkonscie pianumante sur la tablo, per la polmo premis la butonon de la elektra sonorilo kaj lia koro glaciiĝis.

En la malplena teatro nepre estus audebla la akrasona signalo. Tamen audiĝis nenia sonoro, la butono senefike sinkis en la tabloplaton. La butono estis malviva, la sonorilo estis difektita.

La ruzaĵo de la f inanca direktoro ne eskapis la atenton de Varenŭa. Lia vizaĝo ektikis, en la okuloj trafulmis klare malica ekbrilo, kaj li demandis:

— Kial vi sonorigas?

— Automate, — obtuze respondis Rimskij, retiris la manon kaj siavice demandis per malf irma voĉo: — Kion vi havas sur la vizaĝo?

— La automobilo joris kaj mi puŝiĝis kontrau la anso de la pordo, — respondis Varenufia deturnante la okulojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги