«Mensogo!» interne ekkriis la financa direktoro. Kaj subite liaj okuloj iĝis rondaj kaj absolute frenezaj, lia rigardo ŝajnis katenita al la dors-apogilo.

Malantau la seĝo de Varenŭha, sur la planko, kruce kuŝis du ombroj, la unu pli densa kaj nigra, la alia magra kaj griza. Sur la planko klare desegniĝis la ombra apogilo de la seĝo kaj ĝiaj pintaj piedoj, sed super la planka apogilo malestis la ombra kapo de Varenŭha, same kiel inter la seĝopiedoj mankis la ombro de liaj kruroj.

«Li ne havas ombron!» mense kriegis Rimskij. Lin skuis tremo.

Varenŭha ŝtele sin deturnis, lauis la frenezan rigardon de Rimskij trans la apogilon kaj komprenis, ke li estas malkovrita.

Li sin levis de la seĝo (ankau la financa direktoro ekstaris) kaj faris paŝon for de la tablo, konvulsie premante la tekon per la manoj.

— Nu jes, certe vi tion divenis, malbeninda ruzulo! Sagaca kiel ĉiam, — malicege rikanis Varenŭha rekte en la vizaĝon de la financa direktoro.

Subite li sallis de la seĝo al la pordo kaj rapide movis malsupren la serurblokilon. Rimskij terurite rigardis ĉirkauen, retropaŝante al la ĝardena fenestro, kaj en tiu lunlume inundata fenestro li vidis la vizaĝon de nuda fraulino premiĝi al la vitro kaj ŝian nudan brakon, ŝovitan tra la vazistaso, serĉi la malsupran riglilon. La supra jam estis malfermita.

Al Rimskij ŝajnis, ke la lumo en la tablolampo estingiĝas kaj la skribotablo tangas. Sur lin ruliĝis glacia ondo, sed feliĉe por si li sin superregis kaj ne falis. La resto de liaj fortoj sufiĉis por murmuri — sed jam ne por krii:

— Helpon…

Varenŭha saltetadis antau la de li gardata pordo, ĉiun fojon ekŝvebante kaj kelkan tempon balanciĝante en la aero. Li siblis kaj ŝmacis, svingante siajn hokfingrajn manojn direkte al Rimskij, kaj palpebrumadis al la transfenestra fraulino.

Ŝi ekhastis, ŝovis sian rufan kapon tra la vazistaso, etendis la brakon kiom ŝi povis, per la ungoj gratis la malsupran riglilon skuante la fenestroframon. La brako plilongiĝis, kvazau kauĉuka, kaj kadavre verdiĝis. Fine la verdaj fingroj de la mortintino kaptis la riglilbutonon, ĝin levis kaj la fenestroklapoj cedis. Rimskij eligis malfortan krion kaj gluiĝis al la muro tenante antau si sian tekon kiel ŝildon. Li komprenis ke venas lia pereo.

La fenestro larĝe malfermiĝis, sed anstatau la nokta freŝo kaj la aromo de la tilioj en la ĉambron fluis kela odoro. La mortintino paŝis sur la fenestrobreton. Rimskij klare vidis la putromakulojn sur ŝia brusto.

Subite, ĝoja hela kokokrio leviĝis el la ĝardeno, el tiu malalta konstruaĵo, kiu situis malantau la pafejo kaj kie estis tenataj la bestoj aperantaj en iuj programoj. Voĉforta koko dresita klarionis anoncante ke al Moskvo ruliĝas de la oriento la matenkrepusko.

Sovaĝa furiozo tordis la vizaĝon de la fraulino, ŝi raukvoĉe sakris; ĉe la pordo Varenŭha ekŝrikis kaj el la aero peze falis sur la plankon.

La kokeriko ripetiĝis, la fraulino klakis per la dentoj kaj ŝiaj rufaj haroj krute leviĝis supren. Ĉe la tria kokokrio ŝi sin forturnis kaj elflugis eksteren. Post ŝin, saltinte supren kaj horizontale etendiĝinte en la aero, pensigante pri fluganta Kupido, forŝvebis super la skribotablo kaj malaperis en la fenestro la administristo.

La neĝe blanka, ne havanta eĉ unu nigran haron maljunulo, kiu antau nelonge estis Rimskij, rapidis al la pordo, movis supren la serurblokilon, malfermis la pordon kaj kuregis tra la senluma koridoro. Apud la ŝtuparejo li, ĝemante pro teruro, palpe trovis la ŝaltilon, kaj la ŝtuparejo prilumiĝis. Sur la ŝtupoj la skuiĝanta, tremanta maljunulo falis, ĉar al li ŝajnis, ke de supre sur liajn ŝultrojn mole sinkis Varenŭha.

Rimskij kuris malsupren. En la vestiblo deĵoranto dormis sur seĝo apud la kaso. Rimskij kaŝiris preter li piedpinte kaj elglitis tra la ĉefa pordo. Sur la strato li sentis sin iom pli bone. Li tiom rekonsciiĝis, ke preminte la kapon inter la manoj li sukcesis kompreni, ke lia ĉapelo restis en la kabineto.

Evidente, li ne revenis por ĝin preni. Anhelante li kuris trans la larĝa strato al la kontraua strat’angulo, kie antau la kinejo malhele briletis mĝeta lumo. Post unu minuto li estis apud la taksio. Feliĉe, neniu lin devancis.

— Al la Leningrada ekspreso, bona trinkmono, — brue spirante kaj tenante la manon sur la koro diris la maljunulo.

— La garaĝon mi revenas, — malamege respondis la ŝoforo kaj sin forturnis.

Tiam Rimskij malbukis la tekon, eligis kvindek rublojn kaj etendis ilin tra la malfermita antaua fenestro al la ŝoforo.

Post unu minuto la tute vibranta veturilo kirlovente rapidegis lau la stratringo Sadovaja. Skuate sur la benko, la pasaĝero vidis en la spegul-peco, kroĉita antau la ŝoforo, jen ties okulojn ĝojajn, jen la siajn frenezajn.

Antau la stacidomo Rimskij saltis el la automobilo kaj kriis al la unua vidita homo kun blanka antautuko kaj identiga ŝildeto:

— Unuan klason, unu, tridek por vi! — li prenis el la teko manplenon da ĉervoncoj. — Se ne estas unua, duan, alie prenu ajnan!

Перейти на страницу:

Похожие книги