La ŝildethava viro rigardis la lumantan horloĝon kaj ŝirprenis la ĉervoncojn el la manoj de Rimskij.
Post kvin minutoj la ekspresa trajno forlasis la vitran kupolon de la stacidomo kaj dronis en la mallumo. Kun ĝi malaperis ankau Rimskij.
Ĉapitro 15
La sonĝo de Nikanoro Ivaniĉ
Sendube, la leganto jam divenis, ke la ruĝvizaĝa dikulo lokita en la ĉambron n-ro 119 de la kliniko estis Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov.
Tamen ne rekta estis lia vojo al profesoro Stravinskij: antaue li kelkan tempon restadis en alia loko.
Pri tiu alia loko la memoro de Nudokrudov retenis malmulton. Memoriĝis nur skribotablo, ŝranko kaj sofo.
Tie kun Nikanoro Ivaniĉ, kies vidado iel konfuziĝis pro la sangoalfluo kaj anim’ekscito, oni havis interparolon; sed la interparolo rezultis stranga, konfuza, au pli ĝuste, tute ne rezultis.
La unua demando al li farita estis ĉi tiu:
— Ĉu vi estas Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov, prezidanto de la komitato de la domo n-ro
Responde Nudokrudov eksplodis per timiga ridego kaj diris lauvorte jenon:
— Nikanoro mi estas, certe Nikanoro! Sed kia, je l’ kukolo, mi estas prezidanto?
— Kion vi volas diri? — oni lin demandis kuntirante la brovojn.
— Tion, — li respondis, — ke la vera prezidanto tuj devis konstati, ke li estas demono! Ja kiel li aspektis! La nazumo fendita… vestita per ĉifonaĵoj… Kiel li povus esti interpretisto de alilandano?
— Pri kiu vi parolas? — oni demandis.
— Kerubjev! — ekkriis Nikanoro Ivaniĉ, — instalis sin ĉe ni en la kvindeka apartamento! Skribu: Kerubjev. Necesas tuj lin kapti! Skribu: la sesa enirejo, tie li estas.
— Kiel la valuton vi akiris? — oni lin demandis per kore intima tono.
— La Dio vera, la Dio ĉiopova, — ekparolis Nudokrudov, — ĉion Li vidas, kaj jen mi havas kion mi meritas. Mia mano neniam ĝin tuŝis, kaj ne sciis mi, kia ĝi estas, tiu valuto! La Sinjoro min punas pro mia abomenindaĵo, — emocie daurigis Nikanoro Ivaniĉ, jen malbutonante sian ĉemizon, jen ĝin rebutonante, jen sin krucosignante, — mi prenis subaĉetojn! Jes, mi prenadis, sed en nia mono Sovetia! Aranĝadis kontrau mono domicilregistradon, mi ne negas, fojfoje mi tion faris. Ankau Proleĵnev, nia sekretario, estas ruza artifikulo, kaj mi diru malkaŝe, ĉiuj estraranoj estas ŝtelistoj. Sed valuton mi neniam prenis!
Petite ne stultumi sed rakonti, kiamaniere la dolaroj trafis en la ventoltruon, Nudokrudov sin metis sur la genuojn kaj ŝanĉeliĝis malfermante la buŝon, kvazau por engluti pecon de la ŝake kvadratita pargeto.
— Teron mi pretas manĝi, — li blekis, — por pruvi, ke mi ne prenis valuton! Sed Kerubjev, li estas diablo.
Ĉia pacienco havas siajn limojn, kaj de trans la tablo oni levis la tonon, komprenigante al Nikanoro Ivaniĉ, ke jam tempas paroli homlingve.
Ĉi tiam la ĉambron plenigis sovaĝa muĝego de la admonato, salte sin surpiediginta:
— Jen li estas! Jen malantau la ŝranko! Jen li rikanaĉas! Lia nazumo… Kaptu lin! Aspergigu la ejon!
La sango forfluis de la vizaĝo de Nudokrudov, tremante per sia tuta korpo li krucosignadis la aeron, sin ĵetadis al la pordo kaj reen, ekkantis preĝon kaj finfine falis en senesperan galimatiadon.
Iĝis perfekte klara, ke Nikanoro Ivaniĉ absolute ne taugas por eĉ malpleja interparolo. Oni lin forkondukis, lokis en apartan ĉambron, kie li iom kvietiĝis kaj nur preĝadis singultante.
Certe, oni veturis al Sadovaja, kaj la apartamenton n-ro 50 oni vizitis. Sed nenia Kerubjev estis trovita, kaj neniu en la domo konis au vidis personon tiele nomatan. La apartamento, kie loĝis la mortinto Berlioz kaj la al Jalto forveturinta Latronov, estis senhoma, kaj en la kabineto sur la ŝrankoj pace pendis de neniu difektitaj sigelaĵoj. Kun tiu konstato oni forveturis de Sadovaja, cetere, kunpreninte la perpleksan kaj deprimitan sekretarion de la domestraro Proleĵnev.
Vespere oni transportis Nudokrudovon en la klinikon de Stravinskij. Li estis tiom ekscitita, ke oni devis fari al li injekton lau recepto de Stravinskij, kaj nur post la noktomezo Nikanoro Ivaniĉ endormiĝis en la ĉambro 119-a, kvankam iam kaj iam li eligadis doloran muĝon sufokan.
Tamen post kelka tempo lia dormo iĝis pli kvieta. Li ĉesis sin turnadi kaj ĝemi, spiris facile kaj egale, do oni lasis lin sola.
Tiam lin vizitis sonĝo, kies bazo, sendube, estis liaj hodiauaj travivaĵoj. Komence li sonĝis, ke iaj homoj kun ora trumpeto en la mano kondukas lin, kaj eĉ tre solene, al granda pordo lakita. Ke veninte ĉe la pordon la akompanantoj ludis al Nikanoro Ivaniĉ salutan fanfaron, post kio resonanta baso gaje diris de la ĉielo:
— Bonvenon, Nikanoro Ivaniĉ! Liveru la valuton.
Nudokrudov ekmiregis kaj vidis super si nigran lautparolilon.
Poste li subite troviĝis en teatra spektejo, kie de sub la orizita plafono radiis kristalaj lustroj kaj ĉe la muroj helis barokbranĉaj lumiloj. Ĉio estis kiel konvenas en dimensie negranda sed tre riĉa teatro: scenejo, kies kuntirita karmezina kurteno estis stele prisemita je figuraĵoj de pligrandigitaj dekrublaj ormoneroj; suflorkesto; eĉ publiko.