La veninto sin duonkushigis, la servisto vershis densan rughan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la shultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambauh servistojn. Dum la veninto trinkis kaj manghis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj jhetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez’agha viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizaghon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekighante, ili helighis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, auh, pli ghuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazauh shveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li larghe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazauh por esplori ian apenauhan makuleton sur lia nazo. Tio dauhris nur unu momenton, poste la palpebroj remallevighis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.

Ankauh duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, manghis viandopecon. Satighinte li lauhdis la vinon:

— Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, chu?

— Cekuba, tridekjara, — afable respondis tiu.

La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu manghi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambauh vershis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro lauhte diris, levante sian kalikon:

— Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el chiuj homoj!

Post tio la vino ighis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la manghajhojn sed lasis la fruktojn kaj la kruchojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.

— Do, — nelauhte ekparolis Pilato, — kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?

Nevole li turnis sian rigardon trans la ghardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.

— Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas sufiche bona.

— Do, oni povas certi, ke la danghero de tumulto jam chesis, chu?

— Certi, — la gasto tenere rigardis la prokuratoron, — oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.

— La dioj sendu al li longan vivon, — tuj alighis Pilato, — kaj la chiean pacon. — Li pauhzis, poste dauhrigis: — Do, chu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?

— Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, — respondis la gasto, kaj aldonis: — Estus bone, se ghi antauhe defilus tra la urbo.

— Tre bona ideo, — aprobis la prokuratoro, — postmorgauh mi ghin resendos, kaj ankauh mi mem forveturos; mi jhuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi jhuras — kare mi pagus por povi reveni hodiauh.

— Shajnas, ke la prokuratoro ne shatas Jershalaimon, chu vere? — bonhumore demandis la gasto.

— Shati Jershalaimon! — ridetis la prokuratoro, — sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Ech sen paroli pri la naturo — ja mi misfartas chiun fojon, kiam mi venas chi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorchistoj, tiuj pilgrimsvarmoj… Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Sufichas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis chi-jare! Chiuminute oni pretu vidi antauh si plej malagrablan sangovershan incidenton. Senchese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron…

— Jes, la festoj chi tie estas malfacilaj, — konsentis la gasto.

— Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finighu, — energie aldonis Pilato, — kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Chu vi kredos, tiu delira konstruajho de Herodo, — la prokuratoro svingis la brakon lauh la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, — tre certe min frenezigas. Mi ne povas en ghi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antauh chio, chu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?

Chi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kushantan che liaj piedoj kaj estingighantan en la antauhvespero. Estingighis ankauh la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.

— De nun oni konsideru lin sendanghera kiel shafido, — ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizagho aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.

— Tro fama, chu? — rikanis Pilato.

— Kiel chiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!

Перейти на страницу:

Похожие книги