— Tamen, — zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra shtono de la ringo levighis supren, — necesas…

— Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, chiu pasho de Bar estos observata de miaj homoj.

— Nun mi estas trankvila, cetere kiel chiam, kiam vi estas chi tie.

— La prokuratoro estas tro bona!

— Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, — diris la prokuratoro.

— Kio interesas la prokuratoron?

— Chu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.

— Neniaj, — respondis la gasto.

— Tre bone. Chu vi mem konstatis la morton?

— Pri tio la prokuratoro estu certa.

— Diru do… chu antauh la pendigo oni donis al ili la pocion?

— Jes. Sed li, — chi tiam la gasto fermis la okulojn, — rifuzis ghin trinki.

— Kiu do? — demandis Pilato.

— Pardonu, hegemono! — ekkriis la gasto, — chu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.

— Malprudentulo! — diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, — morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la legho? Kiel li vortumis sian malakcepton?

— Li diris, — respondis la gasto refermante la okulojn, — ke li dankas kaj ke li ne riprochas, ke oni senigas lin je la vivo.

— Kiun? — demandis Pilato obtuze.

— Tion, hegemono, li ne diris.

— Chu li provis prediki ion antauh la soldatoj?

— Ne, hegemono, chi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuraghon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.

— Kion li aludis? — la gasto auhdis la subite rompighintan vochon.

— Tio estis nekomprenebla. Ghenerale, li strange kondutis; kiel chiam, cetere.

— Kio estis stranga?

— La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la chirkauhantoj, kaj senchese li iel perplekse ridetis.

— Kio ankorauh? — demandis la rauhka vocho.

— Nur kion mi diris.

La prokuratoro klakis per sia kaliko kontrauh la tablo, vershis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:

— Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenauh ghis nun, malkovri liajn adepton auh adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.

La gasto atente auhskultis, iomete klininte la kapon.

— Tial, por eviti chiajn surprizojn, — dauhrigis la prokuratoro, — mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni auhdu pri ili nek sonon nek duonon.

— Jes, hegemono! — la gasto levighis kaj diris: — Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por ghin plenumi.

— Ne, residighu, — diris Pilato geste lin haltigante, — restas ankorauh du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj che la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.

La vizagho de la gasto rughighis, li ekstaris, sin klinis antauh la prokuratoro kaj diris:

— Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!

— Tamen mi havas peton al vi, — dauhrigis Pilato, — se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ghin kaj restu chi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.

— Mi estas felicha servi sub vi, hegemono.

— Mi tre ghojas. Do, la tria afero. Ghi koncernas tiun… Kiu do estas lia nomo… Jehudon el Kirjat.

Ghuste chi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj ghin estingis.

— Onidire, — plu parolis la prokuratoro mallauhtigante la vochon, — li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsaghan filozofon.

— Ricevos, — delikate ghustigis la estro de la sekreta servo.

— Chu temas pri granda monsumo?

— Tion neniu scias, hegemono.

— Nek vi mem? — komplimentante per sia miro diris Pilato.

— Ho ve, nek mi mem, — trankvile respondis la gasto, — sed ke la monon li ricevos hodiauh vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.

— Ah, la avida maljunulo el Kirjat, — ridetis la prokuratoro, — ja li estas maljuna, chu?

— La prokuratoro neniam eraras, tamen chi-foje li eraris, — afable respondis la gasto, — la homo el Kirjat estas juna viro.

— Interese. Chu vi povas lin priskribi? Chu li estas fanatikulo?

— Ho ne, prokuratoro.

— Do, ne fanatikulo. Kio ankorauh?

— Tre bela.

— Kaj plu? Chu li havas ian pasion?

— Malfacilas tiel intime koni chiun en tia granda urbo, prokuratoro…

— Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.

— Li havas unu pasion, prokuratoro. — La gasto pauhzetis. — La pasion pri la mono.

— Kio li estas?

Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:

— Li laboras en butiko de monshanghisto, che unu el siaj parencoj.

— Ah ha, ah ha. — Pilato eksilentis, rigardis chirkauhen, chu iu estas sur la balkono, poste diris mallauhte: — Nu, hodiauh mi ricevis informon, ke chi-nokte li mortos ponardita.

Nun la gasto ne nur jhetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis ghin por kelka tempo, poste li respondis:

— Vi, prokuratoro, jughis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.

— Vi meritas plej altan rekompencon, — diris Pilato, — sed mi havas la informon.

Перейти на страницу:

Похожие книги