— Toleru ke mi demandu, de kiu vi ghin ricevis?
— Nun mi preferus ne malkashi tion, des pli, ke ghi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antauhvidi chion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antauhsenton, char ghi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monshanghisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiauh nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kashe meti en la palacon de la chefpastro kun la skribajho: «Mi redonas la malbenitan monon».
La estro de la sekreta servo jam ne jhetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin auhskultis duonferminte la okulojn. Pilato dauhrigis:
— Kiel vi opinias, chu al la chefpastro plachos ricevi tian donacon en la festa nokto?
— Ghi ne nur malplachos, — ridetis la gasto, — mi supozas, ke tio kauhzos tre grandan skandalon.
— Ankauh mi tiel opinias. Ghuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, aranghu chion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.
— La ordono de la prokuratoro estos plenumita, — diris Afranio, — kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim’intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, — parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, — elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon che Kajafon, kaj chion chi dum unu nokto, chu? Hodiauh?
— Kaj tamen oni murdos lin hodiauh, — obstine ripetis Pilato, — ja mi diris al vi, mi havas la antauhsenton! Neniam ghi min trompis. — Spasmo pasis sur la vizagho de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.
— Jes, hegemono, — obeeme diris la gasto, li sin levis, rektighis kaj subite redemandis: — Do, oni lin ponardos, chu?
— Jes, — respondis Pilato, — kaj mi esperas nur je via chiujn miriganta diligento.
La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:
— Saluton, sanon kaj ghojon.
— Ah, mi tute forgesis! — nelauhte ekkriis Pilato. — Mi estas ja via shuldanto!
— Ne, prokuratoro, vi shuldas al mi neniom.
— Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jershalaimon, tie estis la amaso de almozuloj… mi volis jheti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.
— Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!
— Ankauh pri bagatelo oni memoru.
Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kushis malantauh li sur la braksegho, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis ghin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kashis ghin sub sian mantelon.
— Mi atendas, — ekparolis Pilato, — vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiauh nokte, chu vi komprenis, jam hodiauh nokte. La garddejhorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.
— Mi vin salutas, — diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni auhdis la malsekan sablon grinci sub liaj pashoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapucho. Nur chi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estighis krepusko.
CHAPITRO 26
LA SEPULTO
Estas supozeble, ke ghuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste shanghighis. Shajnis, ke oni povus vidi lin maljunighanta, ghibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuighis rigardante la vakan brakseghon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimighis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la lacighinta prokuratoro shajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuragha impulso: tushinte la mantelon, la prokuratoro ghin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazauh li volis malchifri ian skribajhon.
Jam je la dua fojo hodiauh lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensajho, kvazauh ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kauhzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldauh komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por chiam ion misis, ke nun la mison li volas ghustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj — plej grave — tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.
Che unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo auhdighis lauhta basa bojado, kaj el la ghardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint’orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.
— Banga, Banga, — nelauhte kriis la prokuratoro.