La hundo ekstaris sur la malantauhaj piedoj, la antauhajn ghi metis sur la shultrojn de sia mastro, lin preskauh faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidighis sur la seghon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kushigis che la piedoj de sia mastro, kaj la ghojo en ghiaj okuloj signifis, ke chesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuragha besto, kaj tion, ke ghi denove estas chi tie, apud la homo kiun ghi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de chiuj homoj, pro kiu ankauh sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kushiginte che liaj piedoj, rigardante ech ne lin sed ien en la vesperighanta ghardeno, la hundo tuj komprenis, ke ghian mastron trafis malfelicho. Tial ghi shanghis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antauhajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga vershajne volis esprimi, ke ghi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontrauhi la malfelichon. Tion montris ankauh ghiaj okuloj, kies rigardo senchese oblikvighis al la mastro, kaj la atenteme strechitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.
Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran ghardenplaceton antauh la balkono, li malsuprighis lauh la shtuparo ghis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jershalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri charoj sharghitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la charoj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la charoj forlasis la palac’areon tra la malantauha pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betlehheman Vojon, sur ghi veturis norden ghis la vojkrucigho antauh la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris lauh la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Chi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.
Baldauh post ol forveturis la charoj kun la ilin akompananta tachmento, forrajdis ankauh la gasto de la prokuratoro alivestite per chifita malhela hhitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankauh en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retrovighis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Chi tie li rajdis jam ne chevalon sed mulon.
Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis ghin la Greka, char tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapishvendejo. Ghuste antauh tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiedighis kaj ligis ghin al la pordega ringo. La butiko jam estis shlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antauh la hedervolvita verando de loghdomo kaj rigardis chirkauhen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankorauh ne estis bruligitaj. La gasto nelauhte vokis:
— Niza!
Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Shi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, shi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.
— Chu vi estas sola? — li demandis en la greka.
— Sola, — flustris la virino. — Mia edzo chi-matene forveturis al Cezareo, — shi jhetis rigardon malantauhen, sur la pordon, kaj aldonis: — sed la servistino estas hejme. — Shi gestis: «Envenu». Afranio rigardis chirkauhen kaj pashis sur la masonitaj shtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.
Che shi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.
Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapuchon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antauhfestaj stratoj ankorauh plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdighis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.
Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgrauh ke trovi la bezonatajn ajhojn en la senluma chambro estis malfacile, la lampon shi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam shi jam estis preta kaj shian kapon kovris malhela vualo, en la dometo auhdighis shia vocho:
— Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.
El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:
— Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi shin viziti! Parigistino shi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo…