La tuta Getsemana ghardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapucho estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la ghardeno malproksime de la chefa pordego, che la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj shtonoj de la masonajho. Baldauh li estis che la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis ghis li ekvidis du chevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankauh la chevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La chevalgardanto ekrajdis unu chevalon, la kapuchulo saltis sur la alian kaj malrapide ambauh vadis lauh la torento kaj la shtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jershalaiman bordon kaj plu rajdis pashe lauh la urba murego. Tie ili disighis: la chevalgardinto fortrotis antauhen kaj malaperis; la kapuchulo haltigis sian chevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, ghin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumajho kaj ghin surmetis. Sur la chevalon li resaltis homo en militista hhlamido kaj kun mallonga glavo che la femuro. Li tushis la bridon kaj la impetema kavaleria chevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finighanta. Proksimighis la suda pordego de Jershalaim.
Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torcha flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la shtonaj benkoj ludante per jhetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltlevighis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.
La urbon inundis la festa helo. En chiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de chie, kunfluante en konfuzan hhoron, auhdighis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn che la festena tablo, sur ghi kushis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis lauh la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje jhetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, auh al la luno, kiu pendis ech pli alte ol la lumilkvinopoj.
La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io movighadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la chefa, kiu havis la ununuran malgrauhvolan loghanton, la prokuratoron — tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj shajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermanghis kaj kie li jughis matene. La prokuratoro sin kushigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara chielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro ghin senforlase rigardis.
Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj dejhetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun largha shtala tranchilego en la ingo li metis ghin sur la seghon che la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kushigis apude, kap-che-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur ghian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormighis ankauh la hundo.
La lito estis en ombro shirmate kontrauh la luno per kolono, sed de la shtuparo ghis la lito etendighis lunluma strio. Kaj apenauh la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj pashis sur la luman vojon kaj iris sur ghi supren, rekte al la luno. Dormante li ech ekridis pro sia felicho, tiom senkompare bonege chio aranghighis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri chio, kaj ghuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiauha ekzekuto estas pura miskompreno, char jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke chiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus ech pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojagho sur la luna shtuparo.