Afranio sin klinis, movis la seghon pli proksimen al la lekto kaj sidighis tintinte per la glavo.
— Mi intencas serchi lin en la chirkauhejo de la olivopremilo en la Getsemana ghardeno.
— Ah ha. Kial ghuste tie?
— Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jershalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Ghi okazis apud Jershalaim.
— Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?
— Oni neniel povas supozi, — nelauhte diris Afranio, — ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kashe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam serchis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jershalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakajhon oni ne povus subjheti tiom baldauh. La murdo okazis apud Jershalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.
— Mi ne povas imagi, kiel eblis tion aranghi.
— Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi ech dubas, chu mi sukcesos ghin solvi.
— Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? — demandis Pilato obeante subitan inspiron.
Afranio respondis trankvile kaj grave:
— Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edzighi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi ech diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.
— Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, — diris Pilato, — mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.
— Ve, ghi estas erara, prokuratoro.
— Sed kio do ghi povus esti? — ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizaghon de Afranio.
— Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.
— Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?
— Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se ghi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. — Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: — Jehudo volis kashi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.
— Tre subtila ekspliko. Vershajne, ghuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, ghi estis tiel.
— Certe, Jehudo estis suspektema, li kashis sian monon for de la homoj.
— Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial ghuste tie vi intencas lin serchi, tion, verdire, mi ne komprenas.
— Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kashas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en shirmita, izola loko kun arboj. Ghi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jershalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.
— Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?
— Mi tuj komencos serchi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos jughata.
— Pro kio?
— Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li shanghis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdighis.
— Jes. Mi deklaras al vi, ke jughi vin mi opinias malnecesa. Vi faris chion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, — la prokuratoro ridetis, — povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja chion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, — la prokuratoro frotis sian frunton, — kiel ili sukcesis meti la monon che Kajafo?
— Vidu, prokuratoro… Tio ne estas malfacila. La venghantoj pasis malantauh la palaco de la chefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili jhetis la pakajhon trans la barilon.
— Chu kun la skribajho?
— Jes, ghuste kiel vi antauhvidis, prokuratoro. Cetere… — chi tiam Afranio forshiris la sigelon de la pakajho kaj montris al Pilato ties enhavon.
— Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio vershajne estas la Templaj sigeloj!
— Pri tio la prokuratoro ne zorgu, — respondis Afranio refermante la pakajhon.
— Chu chiujn sigelilojn vi havas? — demandis Pilato ridante.
— Alie ne povas esti, prokuratoro, — tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.
— Mi imagas la skandalon che Kajafo.
— Jes, prokuratoro, tio kauhzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.
Ech en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.
— Interese, tre interese…