Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antauhvespere, kaj la malkuragho, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jeshua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: ghi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj ghermanoj preskauh disshiris la giganton Ratobuchulo. Sed pardonon, filozofo! Chu vi, malgrauh via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontrauh Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?
— Jes, jes ja, — plorghemadis Pilato en la dormo.
Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, chion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos chion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!
— Nun ni chiam estos kune, — diris al li en la songho la chifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. — Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankauh vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de regho astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino.
— Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi, la filo de astrologiisto, — petis Pilato en la songho. Kaj ricevinte en la songho kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid, la kruela prokuratoro de Judujo ghoje ploris kaj ridis en la dormo.
Bonega estis chio, sed tiom pli terura estis la vekigho. Banga ekgrauhlis kontrauh la luno, kaj la glita, kvazauh oleita, blua pado rompighis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine krochighi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li serchis la lunon kaj vidis, ke ghi iom forflankighis kaj ighis pli arghenta. Ghian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antauh liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobuchulo nigre fumis flamanta torcho. Tenante ghin li kun timo kaj malico rigardis la dangheran beston pretan por la salto.
— Kushu, Banga, — diris la prokuratoro per malsanula vocho kaj tusis. Per la mano sin shirminte kontrauh la flamo li dauhrigis: — Ech nokte, ech che la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankauh vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas…
Plej mirigite Ratobuchulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciighis. Por forvishi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:
— Ne ofendighu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas ech pli malbona. Kion vi volas?
— Venis la estro de la sekreta servo, — trankvile diris Marko.
— Chi tien, invitu lin chi tien, — ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorghon. Per la nudaj piedoj li serchis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontrauh la mozaiko. La centuriestro eliris en la ghardenon.
— Ankauh che la luno mi ne havas kvieton, — grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.
Anstatauh la centuriestro sur la balkono aperis la kapuchulo.
— Banga, kushu, — mallauhte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.
Antauh ol Afranio komencis paroli, li lauh sia kutimo rigardis chirkauhen, deiris en la ombron, kaj konvinkinghinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelauhte diris:
— Ordonu, ke oni min jughu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri jugho kaj eksoficigo.
Al Afranio shajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.
El sub la hhlamido li prenis la ridigighintan pro la sango duoble sigelitan monujon.
— Chi tiun monsaketon la murdintoj subjhetis en la domon de la chefpastro. La sango sur ghi estas la sango de Jehudo el Kirjat.
— Interese, kiom estas ene? — demandis Pilato sin klinante al la saketo.
— Tridek tetradrahhmoj.
La prokuratoro rikanis kaj diris:
— Malmulte.
Afranio silentis.
— Kie estas la murdito?
— Tion mi ne scias, — kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapucho, — hodiauh matene ni komencos la esploron.
La prokuratoro ekskuighis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.
— Do, chu vi certe scias, ke li estas murdita?
Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:
— Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato. Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antauh kelkaj horoj ighis ponardita.
— Pardonu al mi, Afranio, — diris Pilato, — mi ankorauh ne tutvekighis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, — la prokuratoro rikanis, — kaj la tutan tempon mi songhas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazauh mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin serchi? Sidighu, estro de la sekreta servo.