Nun li shanghis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la chirkauho. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj chirkauh Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurgho kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis pretershvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne auhdis la trumpetojn mughi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torcho vershis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankauh ilin Jehudo perceptis malklare, al li shajnis, ke super Jershalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis levighanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje shajnis al li, ke antauhe, inter la dorsoj kaj vizaghoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed ghi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monshanghobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvoche malbenis…

Sed chio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud ghi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontrauha bordo. La akvo milde plauhdis che liaj piedoj. Saltante de shtono sur shtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj ghoje konstatis, ke la vojo inter la ghardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruinighinta pordego de la olivbieno.

Jehudon, kiu jhus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la ghardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.

Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbranchaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo ghin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapishojn, kiuj rememorigis al li la tapishojn de la jhaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur ghi la olivpremilo kun sia peza shtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la ghardeno. La laboro chesis che la sunsubiro. La ghardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis lauhta kantado de najtingala hhoro.

Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekauhdos la akvon plauhdi en la groto. Jen li ghin ekauhdis. Friskighis.

Li iris malpli rapide kaj nelauhte vokis:

— Niza!

Sed anstatauh Niza, malgluighinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en ghia mano kaj tuj estingighis.

Jehudo shancelighis malantauhen kaj malforte ekkriis:

— Ahh!

Dua viro baris al li la rean vojon.

La unua, kiu estis antauhe, demandis Jehudon:

— Kiom vi jhus ricevis? Diru, se vi volas vivi!

Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:

— Tridek tetradrahhmojn! Tridek tetradrahhmojn! Chio ricevita estas chi tie. Jen la mono! Prenu ghin, sed lasu la vivon!

La unua homo tuj forshiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantauh ties dorso, kvazauh fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamighinton sub la skapolon. Pushite antauhen, Jehudo disjhetis en la aeron la manojn kun la hokighintaj fingroj. La antauha viro kaptis lin sur sian ponardon kaj ghis la tenilo enigis ghin en la koron de Jehudo.

— Ni…za… — diris Jehudo ne per sia kutima vocho, la hela kaj klara, sed per vocho malalta kaj riprocha. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte pushighis kontrauh la tero, ke tiu obtuze resonis.

Chi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapucho.

— Faru rapide, — ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribajho, kiun donis al ili la tria, kaj kruce chirkauhligis chion per shnuro. La dua kashis la pakajhon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kauhris apud la murdito kaj rigardis en lian vizaghon. En la ombro ghi shajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kushis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis chiu rimeneto de la sandalo.

Перейти на страницу:

Похожие книги