— Nu, nu, nu, silentu, — diris Niza kaj, kvazauh ombro, shi forglitis el la dometo. Shiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino shlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.
Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la ghardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn shultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle pashis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumighi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la chefpastro Kajafo, situanta che la piedo de la Templa monteto.
Baldauh oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio — forlasanta la korton.
Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torchoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris ech pli vigle, ech pli ghoje rapidante al la Malsupra Urbo. Che la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpushigho, lin devancis facilmove, kvazauh dance iranta gracia virino, kies kapon ghis la okuloj kashis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo shi por unu momento eksvingis alten la vualon, jhetis sur lin sian rigardon, tamen shi ne nur ne moderigis sian pashon, sed ech pli ghin rapidigis, kvazauh fughante tiun, kiun shi jhus devancis.
La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li shin rekonis, kaj rekoninte li skuighis, ekhaltis, mirigite rigardis shian dorson kaj tuj impetis post shin. Preskauh faliginte pasanton kun krucho en la manoj, li shin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:
— Niza!
La virino sin turnis, mallarghigis la okulojn, shia vizagho esprimis kvietan malplezuron. Seke shi respondis en la greka:
— Chu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, chi tio estas bona. Che ni tio estas auhguro: la nerekonita richighos…
Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazauh birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompighanta flustro, penante ke lin ne auhdu la pasantoj:
— Kien vi iras, Niza?
— Kial do vi volas tion scii? — shi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.
En la vocho de Jehudo auhdighis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:
— Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis che vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme…
— Ah ne, ne, — respondis Niza kaj kaprice elshovis antauhen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo shajnis, ke shia vizagho, la plej bela el chiuj de li iam ajn viditaj, ighis ech pli bela, — mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Chu vi volas, ke mi sidu hejme kaj auhskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por auhskulti la najtingalojn.
— Ekster la urbon? — konsternighis Jehudo, — sola?
— Kompreneble, ke sola, — respondis Niza.
— Permesu, ke mi vin akompanu, — diris Jehudo sufokighante. Liaj pensoj konfuzighis, li forgesis pri chio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun shajnis nigraj.
Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.
— Kial vi silentas, Niza? — humilvoche demandis Jehudo, adaptante sian pashon al la shia.
— Chu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? — subite demandis Niza kaj haltis. Chi tiam Jehudo tute malspritighis.
— Nu bone, — finfine cedis Niza, — ni iru.
— Sed kien, kien?
— Atendu… unue ni eniru chi tiun korton kaj tie interkonsentu pri chio, char mi malvolas ke oni klachu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.
Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.
— Iru al la olivbieno, — flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, — al Getsemano, trans Kidronon, chu vi komprenis?
— Jes, jes, jes.
— Mi iros antauhe, — shi dauhrigis, — sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antauhen … Kiam vi transiros la torenton… chu vi scias, kie estas la groto?
— Mi scias, mi scias…
— Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu chi tie. — Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazauh shi tute ne parolis kun Jehudo.
Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston che la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis ghin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.