— La tachmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallauhdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jeshua.

— Jes, prokuratoro, — diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

— Al mi, chi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la ghardeno kaj malantauh la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antauh la prokuratoro, kaj la luna nokto retirighis en la ghardenon, kvazauh forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstatauh Afranio sur la balkonon pashis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la ghardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe auhdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhauhta, chifonvestita, lin tutan kovris krustighinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazauh lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo auh sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento dauhris longe; ghin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizagho shanghis la koloron, li shancelighis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

— Kio estas al ci? — demandis Pilato.

— Nenio, — respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazauh li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo ekshvelis kaj reshrumpis.

— Kio estas al ci, respondu, — ripetis Pilato.

— Mi estas laca, — diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

— Sidigu cin, — Pilato montris al la braksegho.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la segho, jhetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidighis ne sur la seghon sed sur la plankon apude.

— Diru, kial ci ne sidigis cin sur la seghon? — demandis Pilato.

— Mi estas malpura, mi ghin makulus, — diris Levio rigardante malsupren.

— Tuj oni donos al ci por manghi.

— Mi ne deziras manghi, — respondis Levio.

— Kial ci mensogas? — paceme diris Pilato, — ci ne manghis la tutan tagon auh eble ech pli longe. Nu bone, ne manghu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la tranchilon kiun ci havis.

— La soldatoj ghin de mi forprenis kiam ili kondukis min chi tien, — respondis Levio kaj sombre aldonis: — Oni redonu ghin al mi, mi devas ghin reporti al la posedanto, mi ghin shtelis.

— Por kiu celo?

— Por distranchi la shnurojn, — respondis Levio.

— Marko! — kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro pashis sub la portikon. — Lian tranchilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranchilon, donis ghin al la prokuratoro kaj foriris.

— Kie ci prenis la tranchilon?

— En la panbutiko che la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la larghan klingon, ial kontrolis per la fingro, chu ghi estas akra, poste diris:

— Pri la tranchilo ne zorgu, ghi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jeshua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizagho ighis tute hida.

— Vi volas chion forpreni, chu? Ankauh la lastan, kion mi havas? — li demandis.

— Mi ne diris ja: fordonu, — respondis Pilato, — mi diris: montru.

Levio serchis en la chebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato ghin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj strechante la okulojn komencis esplori la apenauh legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn ache skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskauh ghis la pergameno, shovis sian fingron lauh la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas… Hierauh ni manghis dolchajn printempajn bakurotojn…»

Grimacante pro la strecho li malchifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo… La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo…»

Subite Pilato ekskuighis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «… malvirto pli… ol la malkuragho».

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo ghin etendis al Levio.

— Prenu, — li diris. Post nelonga silento li aldonis: — Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre richa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

— Ne, mi ne volas.

— Kial? — demandis Pilato kaj lia vizagho malhelighis, — chu mi estas al ci malagrabla? Chu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizaghon de Levio:

Перейти на страницу:

Похожие книги