— Ne, char ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizaghon post ol ci lin mortigis.

— Silentu, — respondis Pilato, — prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro dauhrigis:

— Mi scias, ke ci opinias cin dischiplo de Jeshua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Char, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antauh la morto li diris, ke li riprochas neniun, — Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizagho tikis. — Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimighis al la tablo, apogighis sur ghi per ambauh manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

— Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jershalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankorauh vershighos.

— Ankauh mi scias, ke ghi ankorauh vershighos, — respondis Pilato, — ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, chu?

— Murdi cin mi ne sukcesos, — nudiginte la dentojn rikanis Levio, — mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimighi kaj diris:

— Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita chi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantauhen, jhetis chirkauh sin sovaghan rigardon kaj kriis:

— Kiu faris tion?

— Ne jhaluzu, — rikanis Pilato frotante siajn manojn, — shajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

— Kiu faris tion? — flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

— Tion faris mi.

Levio malfermis la bushon, sovaghe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

— Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu ghin faris. — Kaj post pauhzo: — Nu, chu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildighis, fine li diris:

— Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima pashado de la gardosoldatoj en la ghardeno. La luno estis rapide palighanta, che la kontrauha chielrando vidighis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antauh longe estingighis. Sur la lekto kushis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenrughon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.

<p>CHAPITRO 27</p><p>LA FINO DE LA APARTAMENTO N-RO 50</p>

Kiam Margarita atingis la lastajn vortojn de la chapitro, «… tiel renkontis la matenrughon de la dek kvina de Nisan’ la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato» — estighis mateno.

En la malgranda korto, en la brancharo de la saliko kaj de la tilio, auhdighis ghoja, ekscita, matena konversacio de la paseroj.

Margarita levis sin de la segho, sin tir’etendis kaj nur tiam shi sentis, kiom lacdoloras shia tuta korpo, kiel dormema shi estas. Menciendas, ke en shia animo regis plena trankvilo. Nenia malordo estis en shiaj pensoj, shin neniel konsternis la fakto, ke la nokton shi pasigis supernature. Shin ne ekscitis la rememoro, ke shi estis che la balo de Satano, ke per ia miraklo la majstro estas al shi redonita, ke el la cindro reestighis la romano, ke denove chio retrovighis sur sia loko en la kelo che la strateto, de kie estis ekzilita la fi-denuncisto Alojzo Bakshishev. Resume, la konatigho kun Voland faris al shi nenian damaghon psikan. Chio estis, kvazauh tiel ghi devis esti. Shi iris en la alian chambron, konvinkighis, ke la majstro kviete kaj profunde dormas, malshaltis la senutilan tablolampon kaj sin etendis che la kontrauha muro, sur la sofeto kovrita per malnova, disshirita littuko. Post unu minuto shi dormis, kaj tiun matenon shi nenion songhis. Silentis la du chambroj en la kelo, silentis la tuta dometo de la konstrurajtigito, kvieta estis la malchefa strateto.

Sed en tiu sama mateno, nome dum la tagigho de la sabato, maldormis tuta etagho de unu el la Moskvaj organizoj, kaj ghiaj fenestroj, rigardantaj al vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj mashinoj, radiis per plena lumo, tranchanta la helon de la levighanta suno.

La tuta etagho enketis pri la Voland-afero, kaj la tutan nokton lumis la lampoj en dek kabinetoj.

Propre, la afero klaris jam de hierauh, de la vendredo, kiam oni devis fermi Varieteon sekve de la malapero de ties estraro, kaj pro la diversaj ekscesoj okazintaj unu tagon antauhe, dum la fama seanco pri nigra magio. Sed la problemo konsistis en tio, ke la tutan tempon, senchese, la maldorma etagho plu ricevadis novan materialon.

Nun la enketo pri tiu stranga afero, prezentanta trajtojn de evidenta satanajho kun elementoj hipnotismaj kaj okulfrape krimaj, devis el chiuj chi multspecaj kaj konfuzaj eventoj okazintaj en diversaj lokoj de Moskvo fari unu koheran bulon.

Перейти на страницу:

Похожие книги