Rezultis, pardonon, absurdajho: miloj da spektantoj, la tuta personaro de Varieteo kaj fine Semplejarov A.A., homo klerega, vidis tiun magiiston kaj lian malbenindajn asistantojn — sed neniel eblas lin trovi. Trudighas demando: chu la tero lin englutis post lia fi-seanco, auh, lauh ies asertoj, chu li tute ne estis veninta en Moskvon? Nu, se akcepti la unuan hipotezon, tiam oni ankauh akceptu, ke kune kun li la tero egale englutis la tutan estraron de Varieteo; kaj la dua hipotezo shajnas implici, ke la estraro mem de la malfelicha teatro, post ia misfaro (rememoru la frakasitan fenestron en la kabineto de Rimskij kaj la konduton de Keroaso!) senspure fughis el Moskvo.
Endas agnoski la meriton de la enketestro. La malaperinton Rimskij oni retrovis mirinde rapide. Sufichis kompari la konduton de Keroaso che la taksia haltejo kun kelkaj tempopunktoj — ekzemple, kiam finighis la seanco en la apuda kinejo kaj je kioma horo povis malaperi Rimskij — por tuj sendi telegramon en Leningradon. Post unu horo (estis vespero de la vendredo) venis la respondo, ke Rimskij estas trovita en la numero 412 de la hotelo
Trovite kashanta sin en la vestoshranko de la numero 412 de
Egale je la vendredo vespere oni trovis ankauh la spuron de Latronov. Dissendinte al chiuj urboj serchotelegramojn pri Latronov, oni ricevis la respondon el Jalto: Latronov antauh nelonge estis en Jalto, tamen jhus li per avio forflugis al Moskvo.
La sola, kies spuron oni ne sukcesis trovi, estis Puncho. La fama teatra administristo konata de la tutega Moskvo, malaperis kvazauh englutite de la tero.
Intertempe oni devis sin okupi ankauh pri incidentoj en aliaj lokoj de Moskvo, ekster la teatro Varieteo. Necesis klarigi la eksterodinaran okazon pri la oficistoj kantantaj la
Evidente, la plej malagrabla, la plej skandala kaj nesolvebla el chiuj chi enigmoj estis tiu pri la kapo de la forpasinta literaturisto Berlioz, shtelita dum la hela tago rekte el la cherko en la Gribojedova salonego.
Kvazauh sur trikilon kolektadis la dek du enketistoj la malbenindajn mashojn de tiu komplika afero, disjhetitajn tra la tuta urbego.
Unu el la enketistoj venis en la klinikon de profesoro Stravinskij, kaj antauh chio petis disponigi al li la liston de chiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj. Tiel en la enketo aperis Nikanoro Ivanich Nudokrudov kaj la malfelicha anoncisto suferinta la kapforshiron. Pri ili, cetere, oni nemulte sin okupis. Ja nun facilis konstati, ke ankauh ili ighis viktimoj de la mistera magiisto kaj lia bando. Male, Ivano Nikolaich Senhejmulo interesis la enketiston eksterodinare.
Je la vendredo antauhvespere che Ivachjo en la chambro 117-a malfermighis la pordo kaj envenis juna, rozvizagha, kvieta kaj mildmaniera viro, neniom similanta kriminaliston, kaj tamen unu el la plej bonaj Moskvaj kriminalistoj. Antauh si li vidis en la lito palachan kaj lacvizaghan junan homon, kies okuloj atestis absolutan mankon de intereso pri la chirkauhaj aferoj; kies okuloj rigardis jen ien for, trans la chirkauhajhojn, jen en la internon de la juna homo.
La enketisto delikate sin prezentis kaj diris, ke li venis al Ivano Nikolaich por interparoli pri la antauhhierauhaj incidentoj che la Patriarhha lageto.
Ho, kia estus la triumfo de Ivano, se la enketisto estus veninta al li iom pli frue, ech, ekzemple, en la nokto inter la merkredo kaj la jhauhdo, kiam Ivano furioze kaj pasie postuladis, ke oni auhskultu lian rakonton pri la okazinta vendrede vespere.
Sed, ho ve, Ivachjo tute shanghighis dum la tempo pasinta post la morto de Berlioz. Li estis preta volonte kaj ghentile respondi je chiuj demandoj de la enketisto, tamen en lia rigardo kaj en liaj intonacioj sentighis indiferento. La sorto de Berlioz ne plu interesis la poeton.