La unua homo, devigita viziti la sendorman etaghon inundatan de elektra lumo, estis Arkadio Apolonovich Semplejarov, prezidanto de la Akustika Komisiono.

Vendrede post la tagmangho en lia apartamento situanta en la domo che la ponto Kamennij eksonoris la telefono, kaj vira vocho petis voki al la aparato Arkadion Apolonovich. Ties edzino, kiu estis malkrochinta la auhdilon, mishumore respondis, ke Arkadio Apolonovich malbone fartas, ke li enlitighis kaj ne povas veni al la telefono. Kiam la edzino demandis, de kie oni telefonas, la vocho tre lakone informis shin pri tio.

— Unu sekundon… tuj… unu minuton, — balbutis la kutime tre orgojla edzino de la prezidanto de la Akustika Komisiono, kaj sagrapide shi impetis en la dormochambron por forshiri lin el la lito, en kiu li kushis suferante inferajn turmentojn che la rememoro pri la hierauha seanco kaj pri la skandalo, kiu akompanis la forpelon de la Saratova nevino.

Verdire, ne post unu sekundo, ech ne post unu minuto, sed post kvarono de minuto Semplejarov, surhavante nur subvestojn kaj unu shuon je la maldekstra piedo, staris che la aparato kaj en ghin balbutis:

— Ha lo, estas mi… jes, mi auhskultas, mi auhskultas…

Lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj chiujn abomenajn adultajhojn pri kiuj la malfelichulo Arkadio Apolonovich estis konviktita, elshovis timigitan vizaghon tra la pordo de la koridoro kaj pushante la alian shuon en la aero shi flustradis:

— La shuon surmetu, la shuon… la piedojn vi malvarmumos…

Arkadio Apolonovich, per la nuda piedo kaj per sovaghaj rigardoj signante ke shi foriru, murmuris en la telefonon:

— Jes, jes, certe, mi komprenas… Tuj mi alveturos…

La tutan sekvintan vesperon li restis en tiu etagho, kie disvolvighis la enketo. La interparolo estis embarasa, plej malagrabla ghi estis, char li devis plej precize rakonti ne nur pri la fia seanco kaj la interbatigho en la loghio, sed krome — kiel cirkonstancon, tamen ja necesan — ankauh pri Milica Andrejevna Pokobatko de la strato Jelohhovskaja, kaj pri la Saratova nevino, kaj pri multaj aliaj aferoj, pri kiuj rakonti estis por li vera turmento.

Evidente, la depozicio de Arkadio Apolonovich, homo klera kaj kultura, kompetenta kaj komprenema atestanto de la skandala seanco; atestanto kiu bonege priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn; kiu firme memoris, ke la familinomo de la magiisto estis ghuste Voland, — la depozicio de tia homo konsiderinde avancigis la enketon. El la komparo de lia depozicio kun la depozicioj de aliaj atestantoj — inter kiuj estis pluraj civitaninoj suferintaj post la seanco (tiu en violkoloraj subvestoj, konsterninta Rimskijon, kaj, ho ve, multaj aliaj) kaj la kuriero Karpov plurfoje sendita en la apartamenton n-ro 50 che la strato Sadovaja — oni tuj determinis la lokon, kie estis serchendaj la kulpaj je chiuj chi aventuroj.

La apartamenton n-ro 50 oni vizitis, kaj ech plurfoje, oni zorge ghin traserchis, perkutis ghiajn murojn, esploris la kamentubojn, serchis kashejojn. Tamen chiuj chi procedoj rezultigis nenion kaj dum neniu el la vizitoj en la apartamenton oni sukcesis iun ajn trovi, kvankam estis tute evidenta, ke iu ja tie estas, malgrauh la firma kaj kategoria aserto de chiuj oficialuloj responsaj pri la restado de alilandaj artistoj en Moskvo, ke nigra magiisto nomata Voland en la urbo ne estas kaj neniel povas esti.

Absolute nenie estis registrita lia alveno, al neniu li prezentis sian pasporton auh alian paperon, kontrakton auh invitilon, neniu pri li ion auhdis! Kitajcev, la estro de la programa fako de la Spektaklokomisiono, jhuris grandajn jhurojn, ke la malaperinto Stechjo Latronov ne sendis al li por konfirmo ian ajn spektakloprogramon kun ia ajn Voland, nek telefonis al li ion ajn pri la veno de tia Voland. Tial li, Kitajcev, ne scias kaj ne povas kompreni, kiamaniere Stechjo allasus tian seancon okazi en Varieteo. Kiam oni objhetis, ke Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo, Kitajcev nur disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la chielo. Kaj lauh la okuloj de Kitajcev oni povis vidi kaj senhezite konkludi, ke li estas kristale pura kaj senpeka.

Poste tiu Prohhoro Petrovich, prezidanto de la Centra Spektaklokomisiono…

Parenteze: li reaperis en sia kabineto tuj post ol la milicio envenis lian kabineton, kio kauhzis ekstazan ghojon de Anna Richardovna kaj grandan perplekson de la senutile vokita milicio. Kaj ankorauh unu parentezajho: reveninte sur sian lokon, en sian grizan striitan vestokompleton, Prohhoro Petrovich plene aprobis chiujn decidoformulojn, kiujn la vestokompleto surskribis dum lia nelonga foresto.

… do, tiu Prohhoro Petrovich absolutege nenion sciis pri iu ajn nomata Voland.

Перейти на страницу:

Похожие книги