Antauh la veno de la enketisto Ivachjo dormetis sur sia lito, kaj vizioj pasis antauh liaj okuloj. Li vidis urbon strangan, nekompreneblan, malrealan, kun marmorblokoj, kanelitaj kolonaroj, tegmentoj brilegantaj sub la suno, kun ghia nigra, sombra, senindulga Fortreso Antonia, kun ghia palaco sur la okcidenta monteto, la palaco ghis la tegmentoj sinkinta en la preskauh tropika verdajho de ghardeno, kun bronzaj statuoj, brulantaj en la vesperrugho super tiu verdajho, li vidis Italiajn kirasitajn centuriojn marshi sub la muregoj de la pramalnova urbo.

En sia duondormo li viziis viron senmovan en braksegho, razitan, kun flavacha tiknervoza vizagho, viron en blanka mantelo kun rugha subshtofo, malamege rigardantan en la malmagran kaj fremdan ghardenon. Ivano songhis pri senarbara flava monteto, sur kiu altis vakighintaj fostoj kun transversaj traboj.

Sed la okazinta che la Patriarhha lageto ne plu interesis la poeton Ivano Senhejmulo.

— Nun diru, Ivano Nikolaich: vi mem, je kia distanco de la turnokruco vi estis kiam Berlioz falis sub la tramon?

Apenauh perceptebla indiferenta rideto ial tushetis la lipojn de Ivano, kaj li respondis:

— Mi estis malproksime.

— Kaj tiu kvadratita, chu li estis tuj apud la turnokruco?

— Ne, li sidis sur benko, ne malproksime.

— Chu bone vi memoras, ke li ne venis al la turnokruco je la momento, kiam Berlioz falis?

— Mi memoras. Li ne venis. Li malstreche sidachis.

Tiuj estis la lastaj demandoj de la enketisto. Post ili li ekstaris, etendis la manon al Ivachjo, deziris al li plej rapide resanighi kaj esprimis la esperon baldauh legi liajn novajn poeziajhojn.

— Ne, — mallauhte respondis Ivano, — mi ne plu versos.

La enketisto ghentile ridetis kaj deklaris sin certa, ke la nunmomenta deprimo de la poeto baldauh finighos.

— Ne, — respondis Ivano, rigardante ne al la kriminalisto sed foren, al la estingighanta horizonto, — por mi chi tio neniam finighos. La versajhoj, kiujn mi verkis, estas malbonaj versajhoj, nun mi tion komprenas.

La enketisto forlasis Ivachjon ricevinte tre gravan materialon. Sekvinte la eventofadenon ghis la komenco, finfine oni atingis la fonton, el kiu originis chiuj ceteraj okazoj. La enketisto ne dubis, ke ili chiuj originis el la murdo che la Patriarhha. Evidente, nek Ivachjo, nek la kvadratita pushis sub la tramon la malfelichan prezidanton de Massolit; mehhanike, se oni povas tiel diri, neniu faligis lin sub la radojn. Sed la kriminalisto estis konvinkita, ke Berlioz sin jhetis sub la tramon (auh falis sub ghin) hipnotigite.

Jes, la materialo abundegis, kaj oni jam sciis, kiun kaj kie kapti. Sed la problemo konsistis ghuste en tio, ke neniel oni povis iun kapti. En la trioble malbenita apartamento n-ro 50, ni ripetu, iu sendube ja estis. Foje-foje la apartamento respondis je telefonvokoj, jen per vocho krakanta, jen per vocho nazsona, foje-foje malfermighis ghia fenestro, ech pli ol tio, el la apartamento auhdighis la sonoj de gramofono. Nu, chiun fojon, kiam oni ghin vizitis, absolute neniu estis en la loghejo. Kaj oni ghin ja vizitis plurfoje, je diversaj diurnhoroj. Ech, tra la apartamento oni pasis kun reto, atentante chiujn angulojn. Jam delonge la apartamento estis suspektata. Oni observis ne nur la vojon kondukantan en la korton tra la pordega arko, sed ankauh la malantauhan enirejon; ech plie, sur la tegmento che la fumtuboj oni aranghis embuskon. Jes, la apartamento n-ro 50 miskondutis, sed ordigi tion oni ne povis.

Tiel la afero trenighis ghis la noktomezo inter la vendredo kaj la sabato, kiam barono von Meigel, en vespera vesto kaj lakledaj shuoj, solene pasis en la apartamenton n-ro 50 en karaktero de gasto. Oni auhdis la pordon malfermighi kaj refermighi malantauh la barono. Ekzakte dek minutojn poste, sen malpleja sonorado, oni vizitis la apartamenton, tamen ne nur oni ne malkashis la gastigantojn, sed — kaj tio ja estis tute surpriza — oni ne sukcesis trovi ian spuron de la eksbarono.

Перейти на страницу:

Похожие книги