Do, kiel ni jam diris, tiele la afero trenighis ghis la sabata matenkrepusko. Tiam venis novaj kaj tre interesaj informoj. Sur aerodromo en Moskvo alterighis sesloka pasaghera avio veninta el Krimeo. Inter la elaviighintaj pasagheroj unu aspektis tre bizare. Tiu estis juna civitano kun sovagha stoplobarbo, almenauh tri tagojn sin ne lavinta, kun inflamaj kaj timplenaj okuloj, senpakajha kaj iom fantazie vestita. La civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktochemizon, novajn, jhus achetitajn, bluajn ledajn pantoflojn. Apenauh li disighis de la shtupareto de la avio, kiam oni jam estis apud li. Tiu civitano estis atendata, kaj post kelka tempo la neforgesebla direktoro de Varieteo, Stefano Bogdanovich Latronov, sidis antauh la enketistoj. Li alshutis novajn informojn. Nun ighis klara, ke Voland penetris Varieteon en karaktero de artisto, hipnotiginte Stechjon, kaj poste trovis rimedon ekspedi lin je Dio-scias-kiom da kilometroj for el Moskvo. Do, la materialo pliighis, tamen tio ne faciligis la aferon; ech male, ghi nun aspektis ankorauh pli komplika, char evidentighis, ke kapti individuon kapablan aranghi trukojn similajn al la suferita de Latronov, ne estos simpla tasko. Parenteze, lauh sia propra peto Latronov ighis enshlosita en sekuran kameron, kaj antauh la enketistoj aperis Puncho, jhus arestita en sia apartamento, kien li revenis post regule konstatita dudiurna foresto.
Malgrauh ke la administristo promesis al Azazello ne plu mensogi, tamen sian depozicion li komencis ghuste per mensogo. Nu, tiun perfidajhon oni ne jughu tro severe. Char kvankam Azazello ja malpermesis al li mensogi kaj kanajli per telefono, tamen chi-okaze Puncho parolis sen apliki tian aparaton. Malfikse rigardante flanken li deklaris, ke je la jhauhdo posttagmeze li en sia oficejo drinkis sola ghis ebriigho, poste ien iris — kien, li ne plu memoras — kaj ankorauh ie drinkis vodkon — kie, li jam ne memoras — kaj ie kushachis che latbarilo — kie, li egale ne povas rememori. Nur post ol oni indikis al la administristo, ke per sia stulta kaj malprudenta konduto li malhelpas gravan enketon kaj certe devos tion responsi, Puncho ekploregis kaj murmuris per tremanta vocho, jhetante chirkauhen malkuraghajn rigardojn, ke lia mensogado ne havas alian kauhzon ol la timego pri la vengho de la Volanda bando, inter kies manojn li jam estis trafinta, kaj ke li petas, petegas, soifas esti enshlosita en blenditan kameron.
— Jen tedajho! Ankorauh unu obsedata de blendita kamero, — grumblis unu el la enketistoj.
— Ilin forte teruris la banditoj, — diris la kriminalisto vizitinta Ivachjon.
Lauheble oni trankviligis la administriston, diris, ke oni lin protektos ech sen ia ajn kamero, kaj tiam sciighis, ke nenian vodkon li drinkis che latbarilo, ke lin batis du uloj, unu rufa kun granda kojnodento, kaj unu dika…
— Ah, kiu similas virkaton, chu?
— Jes, jes, — flustris la administristo mortetante pro timo kaj chiusekunde rigardante chirkauhen. Post kio li malpakis pluajn detalojn pri tio, kiel dum preskauh du diurnoj li ekzistadis en la apartamento n-ro 50 estiel vampiro indikulo, ke per li oni preskauh pereigis la financan direktoron Rimskij…
Je tiu momento estis venigata Rimskij, jhus alveturigita per la Leningrada trajno. Tamen tiu timtrema, psike perturbita, grizhara maljunulo, en kiu oni apenauh povis rekoni la financan direktoron de antauh kelkaj tagoj, nepre malvolis diri la veron, kaj montris chi-rilate eksterordinaran obstinon. Rimskij asertis, ke nenian ajn Hellan li vidis nokte en la fenestro de sia kabineto, egale kiel nenian Punchon, ke tutsimple li subite misfartis kaj spiritforeste veturis al Leningrado. Superfluas aldoni, ke sian depozicion la malsana financa direktoro finis per la peto enshlosi lin en blenditan kameron.
Anjon oni arestis je la momento kiam shi provis enmanigi al kasistino de la chiovendejo che Arbat’ dekdolaran bileton. Shian rakonton pri homoj elflugantaj tra fenestro de la domo che la strato Sadovaja kaj pri la ora hufumeto kiun, lauh shiaj vortoj, shi estis levinta por prezenti ghin al la milicio, oni auhskultis tre atente.
— Chu vere la hufumeto estis el oro kun briliantoj? — oni demandis Anjon.
— Ja mi scias, kio estas bonaj briliantoj, — shi respondis.
— Tamen chu vi certas, ke li donis al vi ghuste chervoncojn?
— Ja mi scias, kio estas chervoncoj, — respondis Anjo.
— Do, kiam ili transformighis en dolarojn?
— Nenion mi scias, pri kiuj dolaroj vi parolas, neniam mi vidis viajn dolarojn, — kriche respondis Anjo, — ni estas en nia rajto! Ni ricevis rekompencon, kontrauh ghi ni achetas indienon… — kaj shi ekgalimatiis ke shi ne responsas tion, ke la domkomitato tenas en la kvina etagho malsanktan potencon, kiu neniun lasas vivi normale.
Chi tiam la enketisto sindefende svingis la plumingon, char Anjo jam chiujn tuttedis, sur verda folieto skribis elirpermeson, post kio, plezurige por chiuj, shi forlasis la institucion.