— Pardonu, mi ne povas dauhrigi la konversacion, — diris la kato de sur la spegulo, — jam tempas. — Ghi forjhetis la brauhningon, frakasante ambauh fenestrovitrojn. Poste la kato vershis malsupren iom da benzino, la benzino per si mem ekbrulis kaj la flam’ondego atingis la plafonon.
La incendio disvastighis iel eksterordinare, kun rapidego kaj forto nekutimaj ech che benzin’elversho. Tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deshirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj. La kato risorte kurbighis, miauhis, saltegis de la spegulo sur la fenestrobreton kaj forglitis malantauh ghin kun sia primuso. El ekstere ekauhdighis pafoj. La viro, sin lokinta sur la fera incendia eskalo je la nivelo de la juvelistvidvinaj fenestroj, plurfoje pafis al la kato dum ghi saltegadis de unu fenestrobreto al alia sin direktante al la angula defluila tubo de la domo, konstruita, kiel jam estis menciite, krampoforme. Per tiu tubo la kato grimpis sur la tegmenton.
Tie, bedauhrinde same senrezulte, la beston alpafis la homoj gardantaj la kamentubojn, kaj la kato eklipsighis en la malalta suno inundanta la urbon.
Dume en la apartamento la pargeto ekflamighis sub la piedoj de la venintoj, kaj en la fajro, sur la loko kie la kato kushachis simulante mortan vundon, aperis, pli kaj pli dense materiighante, la kadavro de la eksbarono
— Sadovaja, tricent du bis!
Maleblis plu resti ene. La flamo shprucis en la antauhchambron. Spiri ighis malfacila.
Apenauh el la frakasitaj fenestroj de la sorchita apartamento aperis unuaj fumstrietoj, tuj en la korto eksonis desperaj homkrioj:
— Fajro, fajro! Incendio!
En diversaj apartamentoj de la domo homoj kriis en la telefonon:
— Sadovaja! Sadovaja tricent du bis!
Je la momento, kiam de Sadovaja ekauhdighis la korpremaj sonorilbatoj de sur la longaj rughaj auhtomobiloj, kiuj rapidis de chiuj partoj de la urbo, la homoj tumultantaj en la korto vidis forflugi, kun la fumo venanta el la fenestroj de la kvina etagho, tri siluetojn malhelajn, shajne virajn, kaj unu silueton de nuda virino.
CHAPITRO 28
LA LASTAJ AVENTUROJ DE KERUBJEV KAJ BEHEMOTO
Chu la forflugantaj siluetoj estis realajho au nura iluzio de la timkonsternitaj loghantoj de la misshanca domo che Sadovaja, tion, kompreneble, oni neniam scios tutcerte. Se ili estis realaj, neniu scias, kien ili sin direktis tujsekve. Kie ili disighis, ankau tion ni ne povas diri, tamen ni scias, ke proksimume kvaronhoron post la komenco de la incendio che Sadovaja, longa civitano en kvadratita vestokompleto aperis antau la spegula pordo de
Lerte serpentante la civitano sin trashovis inter la pasantoj kaj malfermis la eksteran pordon de la vendejo. Sed chi tiam malgranda osteca kaj ekstreme malafabla pordisto baris al li la vojon kaj incitite diris:
— Kun katoj oni ne enlasas.
— Mi pardonpetas, — kraketachis la longulo metante sian tendenozan manon al la orelo, kiel surdetulo, chu «kun katoj» vi diris? Sed kie vi vidas katon?
La pordisto elorbitigis la okulojn, kaj ne senkauze: nenia kato estis che la piedoj de la civitano, anstataue de malantau lia shultro malpacience sin elshovis, volante eniri en la vendejon, dikulo kun disshirita kaskedo, kies vizagho efektive iom similis katan muzelon. En la mano la dikulo havis primuson.
La duopo ial malplachis al la mizantropo pordisto.
— Ni vendas nur kontrau valuto, — li stertoris kolere rigardante el sub la hirtaj, kvazau de tineoj tramanghitaj, grizaj brovoj.
— Mia kara amiko, — ektintachis la longa civitano, brilante per la okulo el sub la rompita nazumo, — kial vi opinias, ke mi ghin ne havas? Chu vi jughas lau la vesto? Neniam tion faru, ho perlo de la gardistoj! Vi riskas erari, grave erari. Relegu, ekzemple, la historion de la fama halifo Harun-al-Rashido. Tamen chi kaze, provizore formetante tiun historion flanken, mi diru al vi, ke mi plendos pri vi al via estro kaj rakontos al li iom da tiaj aferoj, ke vi probable devos adiaui vian postenon inter la brilaj spegulaj pordoj.