Tuj ekflugis kaj malfaldighis silka reto, sed la lanchinto, surprize por chiuj, maltrafis kaj kaptis per ghi nur la karafon, kiu tuj falis kaj tinte frakasighis.
— Perdita preno! — blekegis la kato, — hura! — metinte flanken la primuson la besto eligis de malantauh sia dorso brauhningon, tuj direktis ghin al la plej proksime staranta, sed fajro ekshprucis el ties mano antauh ol la kato povus pafi, kaj post la mauhzera krako la kato falis kap’antauhe de la kamenbreto sur la plankon, ellasinte la brauhningon kaj faliginte la primuson.
— Chio finitas, — per malforta vocho diris la besto kaj mole etendighis en sanga flako, — deiru por momento, lasu min adiauhi la teron. Ho mia amiko Azazello! — abunde sangante ghemis la kato, — kie vi estas? — pene ghi turnis la rigardon de siaj estingighantaj okuloj al la pordo de la manghochambro, — vi ne venis min helpi en tiu malegala batalo. Vi forlasis la malfelichan Behemoton, kiun vi perfidis por unu glaso da — verdire ja eminenta — konjako! Nu, mia morto pezu sur via konscienco! Mi testamentas al vi mian brauhningon…
— Reton, reton, reton, — oni nervoze flustradis chirkauh la kato. Tamen la reto, la diablo scias kial, obstrukcighis en ies posho kaj la provoj ghin eligi restis vanaj.
— La sola, kio povas savi morte vunditan katon, — diris Behemoto, — estas gluto da benzino… Kaj profitante la gheneralan konfuzon, la kato fiksis la muzelon sur la ronda aperturo de la primuso kaj sattrinkis. Tuj chesis la sangofluo el sub la maldekstra shultro. La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake, kun ghi hopis reen sur la kamenon, de tie, disshirante la tapeton, grimpis sur la muro kaj post du sekundoj jam sidis alte super la venintoj, sur la metala kurtenstango.
Tuj manoj krochighis je la kurteno kaj forshiris ghin kun la stango, pro kio la suno ektorentis en la jhuse ombroplenan chambron. Sed nek la fripone resanighinta kato, nek la primuso falis malsupren. Sen ellasi la primuson, la kato sukcesis transsaltegi sur la lustron, pendantan de la centro de la plafono.
— Eskalon! — oni kriis de malsupre.
— Ni duelu! — blekegis la kato, flugante super la kapoj sur la svingighanta lustro; en ghiaj piedoj reaperis la brauhningo, la primuson ghi krochis inter la lustrobranchoj. La kato zorge celis kaj, plu pendolante super la kapoj de la venintoj, pafadis sur ilin. Bruego skuis la apartamenton. Sur la plankon hajlis kristalaj rompajhoj de la lustro, fendoradiaj steloj aperis sur la kamena spegulo, disshprucadis stukpolvo, sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasighis fenestroviroj, benzino vershighis el la trapafita primuso. Nun jam ne temis pri la eventualo kapti la katon viva, la venintoj trafe kaj furioze repafis el siaj mauhzeroj en la kapon, en la ventron, en la bruston, en la dorson de la besto. La pafado kauhzis panikon sur la asfalto en la korto.
Sed la pafado dauhris tute ne longe kaj estingighis per si mem. Char nek la katon nek la venintojn ghi iel ajn damaghis. Ne nur neniu ighis mortigita, ne estis ech vunditoj; chiuj, kaj ankauh la kato, restis tute sendifektaj. Iu el la venintoj, por definitive pri tio certighi, pafis kvin kuglojn en la kapon de la malbeninda besto, kaj la kato vigle respondis, malplenigante sur lin tutan magazenon. Kun la sama rezulto: neniu sentis ech malplejan efikon. La kato pendoletis sur la lustro, kies svingoj iom post iom malgrandighadis, ial blovis en la tubon de sia brauhningo kaj krachetis sur sian piedon. La silente starantaj malsupre mienis tute perpleksite. Tio estis unika, auh almenauh unu el la plej maloftegaj, okazo, kiam pafado montrighis absolute senefika. Certe, oni povus allasi, ke la brauhningo de la kato estis speco de ludilo, tamen la mauhzeroj de la venintoj ja estis eksterdubaj. Koncerne la unuan vundon de la kato — pri tio jam oni povis konkludi senhezite, ghi estis nenio alia ol truko kaj fia simulajho, egale kiel la benzintrinkado.
Estis ankorauh unu provo kapti la katon. Oni jhetis lazon, ghi krochighis je unu el la kandeloj, la lustro falis kaj frakasighis. La pushego shajnis skui la tutan domon ghis la fundamento, tamen tute senutile. Rompajhoj shprucis sur la cheestantojn, la kato transflugis tra la aero kaj lokis sin alte sub la plafono, sur la supra parto de la orizita kadro de la kamena spegulo. La besto nenien intencis fughi, ech male, sidante en relativa sekuro, ghi komencis novan oratorajhon.
— Mi tute ne komprenas, — ghi diris de la supro, — la motivojn por tia brutala traktado…
Sed chi tiam la apenauh komencitan oratorajhon interrompis peza, nesciate de kie venanta baso:
— Kio okazas en la apartamento? Mi estas malhelpata en mia okupo.
Alia vocho, malagrabla kaj nazsona, respondis:
— Nature, estas Behemoto, la diablo prenu la pajacachon!
Tria vocho, tremetanta, diris:
—