— Ja mia primuso eble plenplenas je valuto! — kvereleme enmiksighis la katsimila dikulo, energie sin pushante en la vendejon. Malantaue jam senpacience premighis publiko. Kun malamego kaj dubo rigardante la bizaran duopon, la pordisto tamen liberigis la vojon, kaj niaj konatuloj, Kerubjev kaj Behemoto, pashis en la vendejon.

Ene ilia unua zorgo estis rigardi chirkauen, post kio Kerubjev deklaris per sonora vocho audebla en chiuj anguloj:

— Eminenta vendejo! Tre, tre bona vendejo.

La publiko sin turnis disde la vendotabloj kaj ial mirigite rigardis la dirinton, kvankam lia laudo ja havis sufichan bazon.

Centoj da indienpecoj de plej richaj koloraroj vidighis en la bretarfakoj. Malantau ili amasis kalikotoj, muslinoj, frakaj drapoj. En la perspektivo perdighis senfinaj vicoj de shukartonoj, kaj kelkaj civitaninoj sidis sur nealtaj seghoj, havante sian dekstran piedon en la malnova, uzita shuo, kaj la piedon maldekstran, en fresha, brilanta modajho, per kiu ili zorgomiene stamfetis sur la tapisheton. Ie profunde, malantau angulo, ludis kaj kantis gramofonoj.

Tamen Kerubjev kaj Behemoto preterpasis chiujn chi logajhojn kaj iris rekte tien, kie la luksnutrajha sekcio limis la sukerajhan. Tie oni povis ghui liberan spacon: malkiel en la shtofsekcio, che la vendotabloj ne tumultis civitaninoj kun bereto au kaptuketo.

Malalta, tute kvadratita vireto, ghisblue razita, surhavanta kornajn okulvitrojn, tute novan, nechifitan chapelon kun senmakula rubando, malvokoloran surtuton kaj rughetajn glaceajn gantojn, staris antau la vendotablo kaj ordone ion mughadis. Vendisto en pura blanka kitelo kaj kun blua chapeto priservis la malvan klienton. Per akrega tranchilo, tre simila al tiu shtelita de Levio Mateo, li estis foriganta de la grasa, larmanta, rozkolora salmo ghian serpentecan, arghentbrilan hauton.

— Ankau chi tiu sekcio estas superba, — solene agnoskis Kerubjev, — kaj la alilandano estas simpatia.

— Ne, Fagoto, ne, — respondis Behemoto pensoplena, — vi, amichjo, eraras. Al mi shajnas, ke io mankas en la vizagho de la malva ghentlemano.

La malva dorso tremeris, sed tio probable estis koincido, char la alilandano ja ne povis kompreni tion, kion ruslingve diris Kerubjev kaj lia akompananto.

— Tshu bon’? — severe demandis la malva kliento.

— Superklasa, — respondis la vendisto, per la tranchilo kokete disigante la hauton.

— La bon’ mi shatas, la malbon’ ne shatas, — malmilde diris la alilandano.

— Certe! — entuziasme respondis la vendisto.

Chi tiam niaj amikoj forlasis la alilandanon kaj proksimighis al la rando de sukerajha vendotablo.

— Varmegas hodiau, — sin turnis Kerubjev al la juna, rughvanga vendistino; ricevinte nenian respondon, li demandis: — Po kiom, la mandarinoj?

— Po tridek kopekoj por kiloo, — shi respondis.

— Teruraj prezoj, — suspiris Kerubjev, — ho ve… — Post kelka pripensado li invitis sian akompananton: — Manghu, Behemoto.

La dikulo shovis sian primuson sub la brakon, forrabis la supran mandarinon de la piramido, tuj ghin forvoris kun la shelo kaj enigis la dentojn en duan.

La vendistino terurighis.

— Frenezulo! — shi ekkriis, perdante sian vangrughon, — donu al mi la kuponon! La kuponon! — kaj shi lasis fali la bombonan pinchilon.

— Mia koro, karulinjo, mia bela, — eksusuris Kerubjev sin klinante trans la vendotablon kaj palpebrumante al la vendistino, — ne kunhavas ni hodiau valuton… nu, kion fari! Sed, mi jhuras, je la sekva fojo, kaj certe ne pli malfrue ol lunde, ni chion pagos kontante! Ja ni loghas tute proksime, che Sadovaja, kie estas la incendio…

Behemoto, forglutinte trian mandarinon, shovis la ungegon en inghenian konstruajhon el chokoladaj tabuletoj, eltiris unu plej malsupran, sekve de kio, nature, la tuto ruinighis, kaj forglutis la tabuleton kun ghia orpapera pakumo.

La vendistoj che la fisha vendotablo shajnis shtonighintaj, la malva alilandano sin turnis al la rabistoj kaj tuj evidentighis, ke Behemoto malpravis: nenio mankis al la vizagho de la malvulo, ech male, en ghi estis troajhoj — pendaj vangoj kaj forglitemaj okuloj.

Tute flavighinte, la vendistino angore kriis tra la tuta vendejo:

— Pa’l’os’ich! Pa’l’os’ich!

Responde al tiu krio el la shtofsekcio alfluis publiko. Behemoto forlasis la sukerajhajn logojn, iris shovi siajn krifojn en barelon kun la surskribo: Elita haringo de Kercho, eligis du fishojn, ilin forglutis kaj elkrachis la vostojn.

— Pa’l’os’ich! — ripetighis la despera krio de malantau la sukerajha vendotablo, kaj de la vendotablo fisha ekbojis vendisto kun pinta barbeto:

— Sed kion vi faras, vipuro?!

Paulo Iosifovich jam rapidis al la agadejo. Li estis belstatura viro en pura blanka kitelo, simila al hhirurgo, kun krajono elstaranta el la brusta posho. Evidente, li estis homo sperta. Apenau li ekvidis en la busho de Behemoto la voston de la tria haringo, li tuj chion komprenis, taksis la situacion kaj, sen implikighi en senutilajn disputojn kun la impertinentuloj, li svingis la manon, komandante en la foron:

— Fajfu!

Перейти на страницу:

Похожие книги