Poste trenighis longa vico de homoj, inter ili Nikolao Ivanich, jhus arestita nur sekve de stultajho de sia jhaluza edzino, antauhmatene sciiginta al la milicio lian malaperon. La enketistojn ne tre impresis la burleska atestilo pri tio, ke la koncernan nokton li pasigis en la balo che Satano. Rakontante, kiel li transportis en la aero la nudan mastrumistinon de Margarita Nikolavna ien al chiuj diabloj por bano en rivero, kaj kiel antauh tiu vojagho Margarita Nikolavna senveste aperis en sia fenestro, Nikolao Ivanich iom deviis de la vero. Ekzemple, li opiniis senutila mencii, ke li venis en la dormochambron kun la forjhetita subrobo en la mano, auh ke li nomis Natashan
— Obeante la perforton, mi devis cedi, — diris Nikolao Ivanich. Sian rakonton li finis per la peto ne komuniki ech unu vorton pri tio al lia edzino; kion oni al li promesis.
La depozicio de Nikolao Ivanich ebligis konstati, ke Margarita Nikolavna, egale kiel shia mastrumistino Natasha, senspure malaperis. Oni faris aranghojn por ilin retrovi.
Tiel la ech por unu sekundo ne malstrechighanta enketado renkontis la matenon de la sabato. Dume en la urbo estighadis kaj disfluadis tute maleblaj onidiroj, en kiuj eta verero estis abunde garnita per pompa mensogo. Oni rakontis, ke estis seanco en Varieteo, post kiu chiuj dumil spektantoj elkuris sur la straton vestite kiel Adamo kaj Eva antauh la falo, ke che la strato Sadovaja oni likvidis presejon de falsaj monbiletoj de magia speco, ke ia bando shtelis kvin fakestrojn en la Amuzdepartamento, sed ke la milicio chiujn retrovis, kaj multe da aliaj aferoj, kiujn ripeti estus ech malagrabla.
Proksimighis la tagmangha pauhzo, kaj tiam en la enketejo ektintis la telefono. De Sadovaja oni raportis, ke la malbeninda apartamento refoje aperigis vivosignojn. El interne malfermighis fenestroj, auhdighis kantado kaj pianmuziko, oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi che la suno.
Antauh la kvara horo de la varmega tago granda kompanio de civile vestitaj viroj forlasis tri auhtomobilojn haltintajn je kelka distanco de la domo 302
Intertempe Kerubjev kaj Azazello — Kerubjev estis forlasinta la festenan frakon kaj surhavis sian ordinaran vestaron — sidis en la manghochambro de la apartamento finante sian matenmanghon. Voland, lauh sia kutimo, estis en la dormochambro, kaj pri la kato informoj mankas. Tamen jughante lauh la kaserola tintego venanta el la kuirejo oni rajtas supozi, ke Behemoto estis ghuste tie, okupite pri sia kutima stultumado.
— Nu, kio estas tiuj interesaj pashoj sur la shtuparo? — demandis Kerubjev, distrite turnante kulereton en sia taso kun nigra kafo.
— Nu, tie oni venas nin aresti, — respondis Azazello kaj eltrinkis glaseton da konjako.
— Ah, nu certe, certe, — diris Kerubjev.
La venantaj per la chefa shtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etagho. Tie du tubistoj klopodadis chirkauh vaporhejtila radiatoro. La avancantoj intershanghis kun la tubistoj signifoplenan rigardon.
— Chiuj hejme, — flustris unu el la tubistoj, batetante per martelo kontrauh la tubo.
Tiam la plej antauha viro senkashe eligis el sub sia mantelo nigran mauhzeron, dum alia, iranta apud li, elposhigis dirkojn. Ghenerale, la homoj irantaj en la apartamenton n-ro 50 estis tre bone ekipitaj. Du el ili havis en sia posho facile sterneblajn, maldikajn silkajn retojn. Plua viro havis lazon, ankorauh unu alia — gazmaskojn kaj ampolojn kun kloroformo.
Unu sekundo sufichis al la grupo por malfermi la chefpordon de la apartamento n-ro 50 kaj penetri en la antauhchambron; pordoklako, kiu je la sama momento auhdighis el la kuirejo, atestis ke ankauh la dua grupo ghustatempe atingis la apartamenton per la malantauha enirejo.
Ech se ne plena, do almenauh parta sukceso estis chi-foje evidenta. Fulmrapide la du grupoj disighis, okupis chiujn chambrojn, kaj neniun ajn trovis; tamen en la manghochambro ili malkovris restajhojn de sendube jhus forlasita matenmangho, kaj en la salono sur la kamenbreto, apud kristala karafo, sidis granda nigra virkato. Inter siaj piedoj ghi tenis primuson.
Absolute silentaj, la homoj venintaj en la salonon kontemplis la katon dum iom longa tempo.
— Hm jes… vera eminentajho, — flustris unu el ili.
— Ja mi ne petolas, neniun tushas, riparas mian primuson, — diris la besto malafable rigardante la venintojn, — kaj krome mi opinias mia devo vin averti, ke la kata raso estas antikva kaj netushebla.
— Perfektega laboro, — flustris unu el la venintoj, dum alia diris lauhte kaj klare:
— Nun, netushebla kaj ventroparola kata moshto, degnu veni chi tien!