— Permesu, kien vi volas iri? — ekparolis la kuracisto fikse rigardante Ivanon en la okulojn, — tiom malfrue, en nuraj subvestoj… Vi malbone fartas, restu che ni!

— Lasu min trairi, — diris Ivano al la subflegistoj, barintaj antauh li la vojon al la pordo. — Chu vi lasos min auh ne?! — per terura vocho kriis la poeto.

Gruntin ektremis; la virino premis butonon en la tablo, kaj sur ties vitran suprajhon elsaltis brila skatoleto kaj ampolo.

— Chu tiel? — Ivano sovaghe rigardis chirkauhen kvazauh chaskaptito, — bonege! Adiauh!.. — kaj li jhetis sin kap’antauhe en la fenestrokurtenon. Auhdighis knalo, sed la nerompebla vitro malantauh la kurteno eltenis kaj je la sekva momento Ivano baraktis en la manoj de la subflegistoj. Li stertoris, penis mordi, kriis:

— Jen kiajn vitretojn vi havas do en la fenestroj!.. Lasu! Lasu do!

Injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, la virino per unu ektiro forshiris la trivitan manikon de la zonbluzo kaj neine forte chirkauhpremis la brakon. Ekodoris je etero, Ivano molighis en la manoj de la kvar homoj kaj la lerta kuracisto profitis la momenton kaj enpikis la injektonadlon en lian brakon. Oni tenis Ivanon ankorauh kelkajn sekundojn, poste sidigis lin sur la kanapon.

— Banditoj! — li kriis saltlevighante de la kanapo, sed oni tuj lin residigis. Apenauh lasite li denove ekstaris, sed chi-foje mem mallevis sin sur la kanapon. Kelkan tempon li silentis kaj sovaghete rigardis chirkauhen, poste subite oscedis, poste kolere ridetis.

— Do, malliberigita, — li diris, ankorauhfoje oscedis, subite kushighis, la kapon li metis sur la kusenon, infane shovis la pugnon sub la vangon kaj murmuris dormeme, sen kolero: — Estu do tiel… vi mem suferos pro tio. Vi estas avertitaj, faru kion vi volas. Min nun pleje interesas Poncio Pilato… Pilato… — chi tiam li fermis la okulojn.

— Banon, la cent dek sepan unulitan kaj flegiston por li, — ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn. Gruntin refoje tremeris: blanka pordo subite malfermighis, malantauh ghi vidighis koridoro prilumata per bluaj noktolampoj. El la koridoro enrulighis tabulkushejo sur kauhchukizitaj radoj, oni metis sur ghin la kvietighintan Ivanon, kaj li forveturis en la koridoron, kaj la pordo post li fermighis.

— Doktoro, — flustre demandis Gruntin, — chu efektive li estas malsana?

— Ho jes, — respondis la kuracisto.

— Kion li havas?

La laca kuracisto rigardis Gruntinon kaj malvigle respondis:

— Motora kaj parola ekscitigho… deliraj interpretoj… Probable skizofrenio. Kaj krome la alkoholismo…

El la dirita de la kuracisto Gruntin komprenis, ke la aferoj de Ivano Nikolaich statas ache, li profunde ekspiris kaj demandis:

— Kaj kial li senchese parolas pri iu konsilisto?

— Vershajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson. Auh li halucinighis…

Post kelkaj minutoj la kamiono estis forportanta Gruntinon al Moskvo. Helighis, kaj la lumo de la ankorauh ne malshaltitaj shoseaj lampoj estis jam senutila kaj malagrabla. La shoforo koleris pri la fushita nokto, senchese akcelis kaj la veturilo joris che la vojturnoj.

Jen la arbaro diskuris kaj restis ie malantauhe, la rivero forshovighis flanken, renkonte al la kamiono shutighis chiaj ajnajhoj: bariloj kun gardobudoj kaj lignostakoj, altegaj fostoj kaj mastoj kun treditaj izolbidoj, gruz’amasoj, tero striita per kanaloj — resume, oni sentis, ke ghi, Moskvo, estas tute proksime, tuj post la vojturno, tuj ghi surrulighos kaj inundos.

Gruntin estis skuata kaj shancelata, la shtipacho sur kiu li sidis chiumomente provis el sub li forsalti. La restoraciaj vishtukoj, kiujn la miliciano kaj Panteleo jhetis en la sharghujon antauh ol forveturi per la trolebuso, glitadis sur la tuta sharghoplato. Gruntin komencis ilin kolekti, sed tuj kolere eksplodis: «La diablo zorgu pri ili! Kial mi baraktu chi tie, kiel idioto!», piedpushis ilin malatauhen kaj chesis atenti ilin.

La animstato de la veturanto estis horora. Pli kaj pli klare evidentighis, ke la vizito en la domon de malghojo lasis en li doloran spuron. Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Chu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluighinta al la memoro? Chu la penso, ke nenia malfelicho estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankauh chi tio. Sed chi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur gheneralajho. Estas ankorauh io alia. Kio do? La ofendo, jen kio. Jes, la ofendaj vortoj, kiujn Senhejmulo jhetis rekte en lian vizaghon. Kaj gravas ne tio, ke ili estis insultaj, sed tio, ke ili esprimas la veron.

La poeto ne plu rigardis chirkauhen, nun li fikse rigardis la tremantan malpuran plankon, ion balbutis, lamentis ronghante sin mem.

Перейти на страницу:

Похожие книги