La arestito denove viglighis, liaj okuloj chesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:

— Mi, bo… — chi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskauha misparolo, — mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.

Miro aperis sur la vizagho de la sekretario, kiu kurbighante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree ghin klinis al la pergameno.

— Multego da homoj alfluas la urbon antauh la festo. Inter ili estas magoj, auhguristoj, astrologoj kaj murdistoj, — senesprime parolis la prokuratoro, — estas ankauh mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.

— Tiuj bonaj homoj, — la arestito haltis kaj haste aldoninte: — hegemono, — dauhrigis: — estas neinstruitaj, ili konfuzis chion kion mi diris. Mi ech komencas timi, ke tiu miskompreno dauhros tre longan tempon. Kaj chio chi char li malghuste skribas miajn parolojn.

Estighis silento. Nun ambauh malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.

— La lastan fojon mi cin admonas: chesu shajnigi cin frenezulo, ci krimulacho, — milde kaj senesprime diris Pilato, — pri ci estas skribite nemulte, sed tio sufichas por cin pendumi.

— Tamen jes, jes ja, hegemono, — diris la arestito tute strechighinte pro la strebo kredigi, — sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj senchese skribas. Nu, foje mi jhetis rigardon en lian pergamenon — tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forshiris ghin el miaj manoj kaj forkuris.

— Kiu ankorauh? — mallogite demandis Pilato kaj tushis la tempion per la mano.

— Levio Mateo, — volonte klarigis la arestito. — Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figghardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj ech insultis min — nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, — la arestito ridetis, — mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto…

La sekretario chesis skribi kaj kashe jhetis mirrigardon, chi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.

— … tamen auhskultante min li ighis pli milda, — dauhrigis Jeshua, — fine li jhetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojaghi…

Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:

— Ho, urbo Jershalaim! Chu estas absurdajho kiun oni ne auhdus chi tie? Impostisto, auhskultu do, impostisto jhetis monon sur la vojon!

Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.

— Nu, li diris, ke de tiam la mono ighis al li abomena, — klarigis Jeshua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: — De tiam li ighis mia kunvojaghanto.

Ankorauh nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble levighantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kushanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de nauhza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono chi tiun strangan krimulachon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankauh la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu chambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvoche voki la hundon Banga’, plendi al ghi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.

Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antauh li, sub la senkompata Jershalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizagho, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankorauh devas fari.

— Chu Levio Mateo? — rauhke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.

— Jes, Levio Mateo, — atingis lin la akra, lin turmentanta vocho.

— Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?

La vocho de la respondanto shajnis piki Pilaton en la tempion, ghi estis neesprimeble doloriga. Ghi estis diranta:

— Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreighos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.

— Kial do ci, vagulacho, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?

Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la jugho… Mia intelekto ne plu servas min…» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvajho aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»

Denove li ekauhdis la vochon:

— Antauh chio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuraghe pensas pri la morto. Ci apenauh povas al mi paroli, ech rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min chagrenas. Ci ne povas ech pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, shajne la sola kara al ci estajho. Sed ciaj turmentoj tuj finighos, la kapo chesos dolori.

La sekretario je duonfrazo chesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.

Перейти на страницу:

Похожие книги