— Ah jes, mi memoras tion! — ekkriis Ivano. — Sed mi forgesis vian nomon!
— Mi ripetas, ne parolu plu pri mia nomo, ghi ne plu ekzistas, — respondis la gasto. — Tio ne gravas. Post unu tago mi trovis alian artikolon, subskribitan de Mstislavo Lauhrovich, kiu rekomendis sekompate frapi la fi-pilatismon kaj la ikonpentristachon kiu ekvolis kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) ghin en la gazetaron.
«Konsternite de tiu monstra
Ivano konfuzite tusetis sed diris nenion.
— Venis tute senghojaj tagoj. La romano estis verkita, restis nenio farinda, kaj la vivo de ni ambauh konsistis en tio, ke ni sidis sur la tapisheto sternita sur la planko apud la forno kaj rigardis en la fajron. Cetere, nun pli ofte ol antauhe ni estadis dise. Shi kutimighis foriri por promeno, kaj al mi okazis strangajho, unu el multaj en mia vivo… Subite mi ekhavis amikon. Ja mi ne estas amkighema, malbenindan trajton mi havas: mi estas nekomunikema, malkonfidema, suspektema. Kaj jen mirindajho: malgrauh tia karaktero chiam trovighas iu neantauhvidita, neatendita, groteska, kiu penetras mian animon, kaj ghuste tiu ulo plachas al mi pli ol chiuj ceteraj.
«Do, en tiu malbeninda tempo foje malfermighis la stratpordo de nia ghardeno — mi ankorauh memoras, ke la tago estis agrabla, auhtuna. Shi estis for. Viro envenis tra la stratpordo, li iris en la domon al mia konstrurajtigito por iu afero, poste li elvenis malsupren en la ghardenon kaj mirinde facile konatighis kun mi. Li prezentis sin gazetisto. Li treege al mi plachis, tiom, ke ech nun mi fojfoje lin rememoras, kaj imagu, ke iel li al mi mankas. Iom post iom li komencis vizitadi min. Mi eksciis, ke li estas frauhlo, ke li loghas apude en simila malgranda loghejo, kiun li opinias tro malvasta, ktp. Lin viziti li ne invitis. Al mia edzino li malplachegis. Mi lin defendis. Shi diris:
«— Faru, kion vi volas, sed mi ripetas, ke tiu homo impresas min nauhze.
«Mi ekridis. Jes, tamen vere, kial do li min tiom ravis? Nu, ghenerale, homo kiu interne, en sia skatolo, havas nenian surprizon, estas seninteresa. Tian surprizon Alojzo (mi forgesis mencii, ke nomo de mia nova konato estis Alojzo Bakshishev) enhavis. Mi neniam renkontis — kaj tutcerte neniam renkontos — alian homon same sagacan. Se mi ne povis kompreni la sencon de gazetnotico, Alojzo tuj ghin al mi klarigis, kaj estis evidenta, ke tion li faras tute senpene. Same estis pri la demandoj kaj fenomenoj de la vivo. Sed ech pli ol tio. Alojzo min charmis per sia pasio pri la literaturo. Li ne chesis sieghi min per siaj petoj ghis mi konsentis vochlegi al li la tutan romanon. Pri la verko li esprimis plej favoran opinion, sed poste li ripetis chiujn rimarkojn pri la romano, eldiritajn de la redaktoro. Li divenis ilin nekredeble precize, kvazauh li cheestis tie, kaj ech unu fojon li ne maltrafis. Krome, li detale klarigis al mi — kaj mi sentis, ke li ne eraras — kial mia romano ne povas esti publikigita. Chiun fojon li verdiktis: Chapitro tioma estas nepublikigebla…
«La artikoloj ne chesis. Pri la unuaj mi ridis. Sed ju pli da ili aperadis, des pli shanghighis mia sinteno rilate al ili. La dua stadio estis miro. Io eksterordinare falsa kaj malbrava estis sentebla en chiu linio de la artikoloj, malgrauh ilia minaca kaj memfida tono. Mi ne povis forpeli la persistan impreson, ke la auhtoroj de tiuj artikoloj diras ion alian ol kion ili deziras, kaj ke ghuste tio furiozigas ilin. Kaj poste, imagu, venis la tria stadio, la timo. Ne, ne la artikolojn mi timis, tion vi atentu, sed tute aliajn aferojn, neniel koncernantajn la artikolojn auh la romanon. Ekzemple, mi timis la mallumon. Resume, komencighis la stadio de mensa malsano. Se nokte mi estingis la lumon en la malgranda chambro, al mi tuj shajnis, ke tra la fenestro — kiun ja mi sciis fermita — enrampas polpo kun tre longaj kaj malvarmaj tentakloj. Tial mi devis dormi che la lumo shaltita.
«Mia amatino tre shanghighis (pri la polpo mi, kompreneble, al shi ne diris; sed shi mem vidis, ke mi iel misfartas). Shi maldikighis kaj palighis, shi ne plu ridis kaj senchese petis min pardoni al shi tion, ke shi konsilis al mi publikigi la fragmenton. Shi volis, ke mi chion forlasu kaj veturu al la Nigra Maro kaj por tio elspezu la reston de la centmil rubloj.