«Shi tre insistis, kaj mi, malvolante ekspliki (iel mi antauhsentis, ke la vojagho al la maro ne okazos), promesis al shi, ke mi forveturos je unu el la sekvaj tagoj. Sed shi diris, ke shi mem achetos por mi la bileton. Tiam mi eligis mian tutan monon, proksimume dekmil rublojn, kaj prezentis ghin al shi.

«— Kial tiom multe? — shi miris.

«Mi pretekstis, ke mi timas shtelon kaj petas shin gardi la monon ghis mia forveturo. Shi ghin prenis, metis ghin en sian mansaketon, kaj kisante min shi diris, ke shi preferus morti ol lasi min sola en tia stato, sed ke oni shin atendas, ke shi cedas al la neceso, ke shi venos morgauh. Shi min petegis timi nenion.

«Estis krepusko meze de oktobro. Kaj shi foriris. Mi kushigis min sur la sofon kaj endormighis ne shaltinte la lampon. Vekis min la sensajho, ke la polpo estas chi tie. Palpe mi apenauh sukcesis en la mallumo shalti la lampon. Mia poshhorlogho montris la duan nokte. Mi endormighis malsanighanta, mi vekighis malsana. Subite al mi shajnis, ke la auhtuna mallumo tuj forpremos la vitrojn el la fenestroj, inundos la chambron kaj mi sufokighos en ghi kvazauh en inko. Mi levighis homo, kiu ne plu sin regas. Mi ekkriis, aperis la penso kuri al iu ajn, ech supren al mia konstrurajtigito. Mi baraktis kontrauh mi mem kiel frenezulo. En mi restis ankorauh sufiche da forto por atingi la fornon kaj ekbruligi en ghi la lignon. Kiam la fajro ekkraketis kaj la pordeto komencis tintetadi, al mi shajnis, ke mia stato ighis iomete pli bona… Mi impetis al la antauhchambro, shaltis tie lumon, trovis botelon da blanka vino, ghin malshtopis kaj trinkis rekte el la botelo. Tio obtuzigis mian timegon — almenauh tiom, ke mi ne kuris al la konstrurajtigito sed reiris al la forno. Mi malfermis la pordeton, la ardo komencis dolorigi al mi la vizaghon kaj la manojn, mi flustradis:

«— Divenu, ke min trafis katastrofo. Venu, venu, venu!

«Neniu venis. En la forno blekis la fajro, pluvego batadis kontrauh la fenestrovitroj. Tiam okazis la lasta. Mi prenis el la tirkesto la pezajn kopiojn de la romano kaj la malnetojn kaj komencis bruligi ilin. Tio estis tre peniga laboro, char papero kovrita je densa skribajho brulas malbone. Rompante la ungojn mi disshiradis la kajerojn, starigis ilin vertikale inter la shtipojn kaj per la fajrohoko tauhzis la foliojn. Plurfoje la cindro min superfortis kaj sufokis la fajron, sed mi plu batalis kontrauh ghi, kaj la romano, malgrauh sia obstina rezisto, tamen estis pereanta. La konataj vortoj rivelighadis antauh miaj okuloj, la flavo nehaltigeble grimpis sur la paghoj supren, sed la vortoj persistis. Ili malaperadis nur kiam la papero nigrighis kaj mi furioze disbatis ilin per la fajrohoko.

«Subite mi auhdis iun nelauhte grati la fenestron. Mia koro saltis, mi shovis la lastan kajeron en la fajron kaj kuris por malshlosi la kortan pordon. Al ghi kondukis brikaj shtupoj, mi stumblis kaj mallauhte demandis:

«— Kiu estas tie?

«Vocho, la shia, respondis:

«— Estas mi.

«Mallertighinte mi apenauh sukcesis obeigi al mi la chenon kaj la shlosilon. Shi enpashis, shi falis sur mian bruston, tuta malseka, kun malseka vizagho kaj malbuklighintaj haroj, tremanta. Mi povis prononci nur unu vorton:

«— Vi… vi? — kaj mia vocho rompighis kaj mi kuris malsupren. En la antauhchambro mi malembarasis shin je la mantelo kaj rapide ni eniris la unuan chambron. Shi ekkrietis, shovis sian manon en la fornon kaj jhetis sur la plankon la reston de la romano, kies malsupra rando jam komencis bruli. La chambro tuj plenighis je fumo. Surtretante la fajron mi ghin estingis, shi sinkis sur la sofon kaj ekploris nereteneble kaj spasme.

«Kiam shi silentighis mi diris:

«— Mi malamas la romanon kaj mi timas. Mi estas malsana. Mi hororas.

«Shi ekstaris.

«— Ho Dio, kiom vi estas malsana! Kial do chi tio, pro kio? Sed mi vin savos, mi vin savos. Kiel do tio povis okazi?

«Mi vidis shiajn okulojn, shvelintajn pro la fumo kaj ploro, mi sentis shiajn malvarmajn manojn karesi mian frunton.

«— Mi vin kuracos, mi vin kuracos, — shi murmuradis krochighante je miaj shultroj, — vi ghin reskribos. Kial, nu kial mi ne lasis che mi unu ekzempleron!

«Pro kolerego shi nudigis la dentojn, shi ankorauh diris ion malklare. Poste shi kunpremis la lipojn kaj komencis kolekti kaj glatigi la chirkauhbrulintajn foliojn. Tio estis chapitro, mi ne plu memoras kiu, el la mezo de la romano. Shi zorge kunmetis la nigrarandajn foliojn, envolvis ilin en paperon, chirkauhligis per rubando. Chiu shia ago montris, ke shi estas rezoluta kaj plene sin regas. Shi postulis vinon, trinkis kaj ekparolis pli trankvile.

Перейти на страницу:

Похожие книги