Li kuris ghis la urba pordego manovrante en la karavansvarmo ensuchata de la urbo, kaj maldekstre de si li ekvidis la malfermitan pordon de panbutiko. Anhelante post la kuro sur la varmega vojo, Levio sin ordigis, tre digne eniris la butikon, salutis la butikistinon, petis shin mallevi al li de la breto la plej supran panon, ial plachintan al li pli ol la ceteraj, kaj kiam shi sin forturnis, silente kaj rapide li prenis de sur la vendotablo ajhon, ol kiu pli tauhga estas nenio en la mondo: la razile akran, longan pantranchilon — kaj impetis for el la butiko. Post kelkaj minutoj li denove estis sur la Jafa vojo. Sed la procesio jam ne estis videbla. Li ekkuris. Fojfoje li devis fali en la polvon kaj senmove kushi por respiri. Tiel li kushadis, mirigante la homojn kiuj piede auh sur mulo pasis al Jershalaim. Li kushis, auhskultante sian koron marteladi ne nur en la brusto sed ankauh en la kapo kaj ankauh en la oreloj. Apenauh retrovinte la spiron li saltis sur la piedojn kaj kuris plu, tamen pli kaj pli malrapide. Kiam li fine ekvidis la longan procesion iri en polvonubo, ghi jam estis apud la piedo de la monteto.
— Dio… — ghemis Levio, komprenante ke li malfruighas.
Li estis veninta tro malfrue.
Kiam finighis la kvara horo de la ekzekuto, la turmento de Levio atingis la plej altan gradon kaj li furiozighis. Li sin levis de la shtono, svingjhetis la tranchilon kies shtelon li nun opiniis vana, piede dispremis la pendbotelon, tiel sin senigante je akvo, forshiris la turbanon de la kapo, kaj tirante sian maldensan hararon li komencis sin malbeni.
Li sin malbenadis, kriis sensencajn vortojn, li mughis kaj krachis, li malgloris siajn gepatrojn, enmondigintajn stultulon.
Vidante ke liaj malbenoj kaj insultoj ne efikas, ke nenio shanghighas sub la ardaj sunradioj, li pugnigis la tendenozajn manojn, ferminte la okulojn li levis la pugnojn al la chielo, al la suno kiu plu deglitis malsupren longigante la ombrojn kaj flankighante por sinki en Mediteraneo, kaj li postulis de Dio senprokrastan miraklon. Li postulis, ke Dio tuj sendu al Jeshua la morton.
Malferminte la okulojn li vidis, ke sur la monteto chio restas senshangha, krom ke estingighis la blindigaj brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro. La suno sendis la radiojn sur la dorsojn de la ekzekutatoj, kies vizaghoj estis turnitaj al Jershalaim. Tiam Levio kriis:
— Mi malbenas vin, Dio!
Rauhkvoche li kriis plu, ke li konvinkighis pri la maljusto de Dio kaj ke li chesas lin fidi.
— Surdulo! — grauhlis Levio, — se vi ne estus surda, vi estus min auhdinta kaj jam lin mortigus.
Levio fermis la okulojn atendante fajron fali sur lin de la chielo kaj lin mem forbruligi. Tio ne okazis, kaj sen malfermi la okulojn Levio plu kriis al la chielo siajn malicajn kaj ofendajn parolojn. Li kriadis pri sia kompleta seniluziigho kaj pri tio, ke ekzistas ankauh aliaj dioj kaj religioj. Jes, alia dio neniam permesus tion, neniam tolerus ke homo, simila al Jeshua, estu bruligata de la suno sur fosto.
— Mi eraris! — kriis Levio per la tute rauhkighinta vocho, — vi estas dio de la malbono! Auh — chu la incensa fumo el la Templo tute kovras viajn okulojn, chu viaj oreloj chesis auhdi ion ajn krom la trombonajhojn de la pastroj? Vi ne estas la chiopova Dio! Vi estas la nigra Dio! Mi malbenas vin, dio de la krimuloj, ilia protektanto kaj ilia animo!
Chi tiam io blovis sur la vizaghon de la eksimpostisto kaj io susuris che liaj piedoj. Refoje venis blovo, kaj malferminte la okulojn Levio vidis, ke chio en la mondo — chu influite de liaj malbenoj, chu pro alia kauhzo — estas shanghighinta. La suno malaperis sen atingi la maron en kiu ghi chiuvespere sinkis. Ghin forglutinte, sur la chielo minace kaj nerezisteble estis levighanta de la okcidento fulmotondra nubego. Ties rando jam bolis per blanka shauhmo, la nigra fuma ventrego flavete flagris. La nubego grumblis kaj foje-foje lasis fali fajrajn fadenojn. Pelate per subita vento, polvokolonoj flugis super la Jafa vojo, tra la malfekunda Gihona valo, super la tendoj de la pilgrimuloj. Levio silentighis konsiderante, chu la fulmotondro, tuj finkovronta Jershalaimon, ion shanghos en la sorto de la malfelichulo Jeshua. Kaj vidante la fajrofadenojn distranchi la nubojn, li komencis petegi, ke fulmobato trafu la foston de Jeshua. Pente rigardante en la klaran chielon, kiun ankorauh ne tute voris la nubego kaj kie la vulturoj estis forflugantaj por eviti la fulmotondron, Levio pensis, ke malsaghe li rapidis pri siaj malbenoj. Nun Dio lin ne auhskultos.