— Ho, stultulo mi estas! — li murmuris, en sia animdoloro shancelighante sur la shtono kaj per la ungoj skrapante sian brunhauhtan bruston, — stultulo, malsagha virino, timulo! Ne homo mi estas sed kadavrajho!
Li silentighadis mallevante la kapon, poste, trinkinte el sia ligna pendbotelo kelkajn glutojn da varma akvo, li denove pliviglighadis, ekprenante jen la tranchilon, kashitan sub la talito sur la brusto, jen la pergamenon kushantan antauh li sur shtono, apud kalamo kaj inkujo.
Poste:
Nun Levio Mateo senespere skribis per la akra kalamo jenon:
Tion skribinte li senlarme singultis kaj refoje per la ungoj skrapis sian bruston.
La afliktegon de Levio kauhzis la terura misshanco, trafinta Jeshuan kaj lin, kaj krome, la grava eraro kiun li, Levio, sin opiniis farinta. Antauh du tagoj Jeshua kaj Levio estis en Betanio, apud Jershalaim, gastigate de legomkultivisto kiu tre shatis la predikojn de Jeshua. La tutan matenon ambauh gastoj laboris en la legomghardeno helpante la mastron, kaj intencis iri al Jershalaim vespere, profitante la malvarmeton. Tamen Jeshua ial ekhastis, diris, ke en la urbo li havas urghan aferon, kaj proksimume je la tagmezo li foriris sola. Chi tio estis la unua eraro de Levio Mateo. Kial, nu kial li lasis lin foriri sola!
Vespere Mateo ne sukcesis iri al Jershalaim. Subite lin trafis ia terura misfarto. Li havis tremfebron, lia korpo plenighis je fajro, li klakis per la dentoj kaj chiuminute petis, ke oni donu al li trinki. Nenien li povis iri. Li falis sur chevalkovrilon en la shedo de la legomkultivisto kaj kushis sur ghi ghis la frua mateno de la vendredo, kiam la malsano forlasis lin same subite kiel ghi estis lin kaptinta. Kvankam li estis ankorauh malforta kaj liaj gamboj tremis, tamen li, premate de antauhsento pri malfelicho, adiauhis la gastiganton kaj iris al Jershalaim. Tie li eksciis, ke la antauhsento lin ne trompis. La malfelicho estis okazinta. Levio estis en la hom’amaso kaj auhdis la prokuratoron anonci la verdikton.
Kiam la kondamnitoj estis kondukataj al la ekzekutejo, Levio Mateo kelkan tempon kuris en la amaso de la spektemuloj tuj apud la gardocheno, chiel penante kashe sciigi al Jeshua almenauh tion, ke li, Levio, estas chi tie, apud li, ke li ne forlasis lin sur lia lasta vojo, kaj ke li preghas, ke la morto venu al Jeshua kiel eble plej rapide. Sed Jeshua rigardis antauhen for, lauh la direkto kien li estis veturigata, kaj certe Levion li ne vidis.
Do, kiam la procesio estis pasinta preskauh trionmejlon ekster la urbo, Mateo, pushate en la amaso apud la gardocheno, ekhavis simplan kaj brilan ideon, kaj kun sia kutima flamighemo li tuj supershutis sin per malbenoj pro tio, ke li ne trovis ghin pli frue. La soldatoj iris en ne tre densa cheno. Inter ili estis iom da spaco. Aplikante grandan lerton kaj tre ghuste kalkulitajn movojn oni povis, fleksinte la dorson, trakuri inter du legianoj, atingi la charon kaj salti sur ghin. Tiam Jeshua estus savita je la turmento.
Unu momento sufichos por ponardi Jeshuan en la dorson, kriinte al li: «Jeshua! Mi vin savas kaj kun vi foriras! Mi, Mateo, via fidela kaj ununura dischiplo!»
Kaj se Dio benus lin per ankorauh unu libera momento, tiam ankauh sin mem li povus ponardi kaj tiel eviti la morton sur fosto. Cetere, chi tio malmulte interesis Levion la eksimpostiston. Li ne zorgis, kiamaniere li mortos. Li volis nur ke Jeshua, kiu dum sia tuta vivo al neniu ajn faris ech malplejan malbonon, evitu la turmenton.
La plano estis bonega, sed malfeliche, Levio havis kune nenian ponardon. Ankauh da mono li ne havis ech unu moneron.
Furiozante kontrauh si mem, Levio sin malimplikis el la amaso kaj kuris reen al la urbo. En lia brulanta kapo pulsegis nur unu febra penso pri tio, ke li tuj, iel ajn, havigu al si en la urbo ponardon kaj reatingu la procesion antauh ol estos tro malfrue.