Mallevinte sian rigardon al la montetpiedo, Levio fiksis ghin al tiu loko, kie dise staris la alao, kaj li vidis, ke tie okazis atentindaj shanghoj. De alte Levio klare vidis la soldatojn haste eltiri la lancojn el la tero kaj surmeti la mantelojn, li vidis la chevalgardantojn kureti al la vojo, je la bridrimeno kondukante la nigrajn chevalojn. La alao estis retirota, tio estis evidenta. Levio, per la mano shirmante sian vizaghon kontrauh la shprucanta polvo, ghin elkrachante, penadis diveni, kion tio signifas, ke la kavalerio estas forironta? Lia rigardo glitis alten kaj li vidis malgrandan figuron en purpura militista hhlamido iri supren al la ekzekutplaceto. Kaj pro la antauhsento de ghojiga fino frostighis la koro de la eksimpostisto.

La homo suriranta la monteton post pli ol kvar horoj da sufero de la krimuloj estis la estro de la kohorto; li jhus alrajdis el Jershalaim kun sia servsoldato. Obeante geston de Ratobuchulo, la gardocheno malfermighis kaj la centuriestro salutis la tribunuson. Tiu forkondukis Ratobuchulon flanken kaj ion al li flustris. La centuriestro refoje salutis kaj iris al la ekzekutistoj, sidantaj sur shtonoj che la fostopiedoj. Dume la tribunuso direktis siajn pashojn al la homo sidanta sur la tripieda tabureto, kaj tiu ghentile sin levis renkonten. Ankauh al li la tribunuso mallauhte diris ion, kaj ambauh iris al la fostoj. Ilin sekvis la estro de la Templa gardo.

Malplezure jhetinte oblikvan rigardon al la malpuraj chifonachoj kushantaj sur la tero apud la fostoj, la chifonachoj kiuj antauh nelonge estis la vestoj de la krimuloj kaj kiujn rifuzis la ekzekutistoj, Ratobuchulo vokis al si du el ili kaj ordonis:

— Sekvu min!

De la plej proksima fosto auhdighis rauhka sensenca kantetado. Sur la fosto pendis Gestas, pro la mushoj kaj pro la suno li frenezighis nelonge antauh la kvara horo de la ekzekuto kaj nun mallauhte kantis ion pri vinberghardeno; tamen sian kapon, kovritan per turbano, li foje-foje skuetis, kaj tiam la mushoj malvigle sin levis de lia vizagho sed tuj revenis.

Sur la sekva fosto estis ekzekutata Dismas. Li suferis pli ol la du aliaj, char lin ne forlasis la konscio, kaj li movis la kapon, ofte kaj ritme, jen dekstren jen maldekstren, per la orelo batante la shultron.

Pli felicha ol la du aliaj estis Jeshua. Ekde la unua horo li havis svenojn, poste li tute senkonsciighis kaj sian kapon en la malligighinta turbano li lasis senmove pendi. Tial lin tute kovris mushoj kaj tabanoj, tiom ke lia vizagho malaperis sub nigra tavolo de la gluighema, svarmanta maso. En la ingvenoj, sur la abdomeno, en la akseloj sidis dikaj tabanoj suchante la flavan, nudan korpon.

Obeante la gestojn de la kapuchulo, unu el la ekzekutistoj prenis lancon, la alia portis al la fosto sitelon kaj spongon. La unua levis sian lancon kaj frapetis la maldekstran, poste la dekstran brakojn de Jeshua, disetenditajn kaj ligitajn al la transversa trabo de la fosto. La korpo kun la elstarantaj ripoj tremeris. La ekzekutisto glitigis la lancopinton sur la ventro de Jeshua. Tiam Jeshua levis la kapon, la mushoj zumante disighis kaj aperis la vizagho de la pendanto — shvelinta pro la pikoj, kun sinkintaj okuloj, nerekonebla vizagho.

Pene Ha-Nocri malgluis la palpebrojn kaj rigardis malsupren. Liaj okuloj ne plu havis sian kutiman klaron.

— Ha-Nocri! — diris la ekzekutisto.

Ha-Nocri movetis siajn shvelintajn lipojn kaj respondis per rauhka rabista vocho:

— Kion vi volas? Kial vi venis al mi?

— Trinku! — diris la ekzekutisto, kaj la spongo sorbigita je akvo sur la lancopinto levighis al la lipoj de Jeshua. Ghojo fulmis en ties okuloj, li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide suchis la likvon. De la apuda fosto auhdighis la vocho de Dismas:

— Maljustajho! Mi estas tia sama krimulo, kiel li!

Dismas sin strechis sed ne povis movighi: po tri diverslokaj shnurligiloj retenis liajn brakojn che la transverso. Li entiris la ventron, enpikis la ungojn en la ekstremojn de la transversaj traboj, la kapon li tenis turnita al la fosto de Jeshua, malamo furiozis en la okuloj de Dismas.

Polvonubo kovris la placeton, ighis multe pli malhele. Kiam la polvo pasis for, la centuriestro kriis:

— Silenton che la dua fosto!

Dismas silentighis. Jeshua sin deshiris de la spongo kaj penante igi sian vochon soni milde kaj konvinke, sed ne sukcesinte pri tio, li rauhke petis la ekzekutiston:

— Al li donu iom.

Plu malhelighis. La nubego jam inundis la chielduonon; avancante al Jershalaim, blankaj, bolantaj nubetoj rapidis antauh la fulmotondra nubego satsorbinta nigran malsekon kaj fajron. Fulmo brilegis kaj tondris ghuste super la monteto. La ekzekutisto forprenis la spongon disde la lanco.

— Gloru la noblan hegemonon! — li flustris solene, kaj delikate pikis Jeshuan en la koron. Tiu tremeris, flustris:

— Hegemono…

Sangostrio fluis sur lia ventro, lian malsupran makzelon skuis konvulsio kaj lia kapo sinkis.

Che la dua tondrobato la ekzekutisto jam estis trinkiganta al Dismas, kaj dirinte la samajn vortojn:

Перейти на страницу:

Похожие книги